Kosovo

lando en sudorienta Eŭropo

La Respubliko Kosovo estas parte agnoskata ŝtato en Balkanio, en la sudo de Eŭropo. Post la milito kun Serbio, UN administracis tiun areon ĝis 2008.

Kosovo
Republika e Kosovës
Република Косово

La flago de Kosovo

La blazono de Kosovo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Eŭropo
Situo
unueca ŝtatolando sen maralironeagnoskita ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Priŝtino
Oficiala(j) lingvo(j) albana lingvo, serba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Albana, Serba
Areo 10 887 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 2 200 000 (2016)
Loĝdenso 220 loĝ./km²
Horzono 1 (somere +2)
Interreta domajno sen valoro
Landokodo sen valoro
Telefona kodo +383 (de 1-a de januaro 2015)
Plej alta punkto Gjeravica
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Vjosa Osmani
Ĉefministro Albin Kurti
Sendependiĝo deklarita 17-a de februaro 2008
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
vdr

La 17-an de februaro 2008 Kosovo anoncis sendependecon de Serbio. Multaj ŝtatoj rekonas la sendependecon; Serbio, multaj aliaj ŝtatoj, Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio ne rekonas ĝin.

Nomo redakti

La nomo Kosovo (prononcata “KOS-so-vo” de la serboj kaj “ko-SO-va” de la albanoj) ŝajne devenas el la slava vorto kos kiu signifas merlo, tre kutima en slavaj landoj, kiel Belorusio, Bosnio, Bulgario, Kroatio kaj Rusio, kaj konfirmita pro la germana nomo por la Kamparo de Kosovo, Amselfeld, tio estas “merlokamparo”). La provinco estas pli konata laŭ tiu nomo en Serbio kaj ekstere.

Kelkaj albanaj fakuloj opinias, ke tiu nomo estas serba formo por "altebenaĵo", sed tiu teorio ne koincidas kun la ofteco de la nomo en aliaj slavaj landoj. Ĉiukaze la albana formo estas versio de slavdevena loknomo kaj estas uzata de la albanaj kosovanoj kaj de tiuj de Albanio mem kompreneble. "Kosovo" estas uzata de la jam malmultaj serboj de la nordo de la provinco kaj en la resto de la iama Jugoslavio.

La uzado de la du alternativaj nomoj estas tikla afero politike por la serboj kaj albanoj de Kosovo, ĉar ili konsideras la uzadon de la alies nomo kiel neadon de siaj rajtoj.

Metohia (aŭ Metohija) devenas el la greka vorto μετόχια (metojia), kio signifas "posedaĵo de la eklezio". Historie la ŝtatoj de la Ortodoksa Eklezio Serba estis en tiu regiono; kio ne estas lastatempa administra distrikto. La albanoj ne uzas tiun nomon por malakcepto de la serba posedaĵo kaj preferas la nomon Rrafsh i Dukagjinit, "altebenaĵo de Dukagjin".

La provinco ricevas ankaŭ la nomon Kosmet, kuntiriĝo de Kosovo kaj Metohia kio estas uzata de la serbia registaro.

Geografio redakti

 
Geografio de Kosovo

Kosovo enhavas areon de 10 887 km²; ĝi havis loĝantaron de preskaŭ 2 milionoj antaŭ la krizo de 1999. Kosovo havas formon de vertikala rombo kaj limas kun Montenegro nordokcidente, kun la cetera teritorio de Serbio norde kaj oriente, kun Nord-Makedonio sude, kaj kun Albanio sudokcidente.

La plej grandaj urboj estas Priŝtino, la ĉefurbo, kun ĉirkaŭ 500 000 loĝantoj, kaj Prizren sudokcidente kun 120 000 loĝantoj. Aliaj kvin urboj havas pli ol 50 000 loĝantojn.

Regionoj redakti

  • Metohija, nomata Rrafshi i Dukagjinit (“altebenaĵo Dukagjin”) de la albanoj, estas granda rivervalo okcidente de la provinco. La regiono inkluzivas la vilaĝojn Istok, Peć, Dečani, Djakovica, Orahovac, kaj Prizren. La dua plej granda regiono estas Kosovo, valo de la rivero Sitnica, kiu inkluzivas la urbojn Uroševac, Priština, Vučitrn kaj Kosovska Mitrovica. Kosovo Polje (Merlokamparo) estas apenaŭ eta kamparo, kie okazis la Batalo de Kosovo; kiam la komunisma registaro ŝanĝis en 1968 la nomon de la provincia al Kosovo, ĝi uzis ankaŭ la nomon “Kosovo Polje” por la tuta regiono. Parto de Kosovo, laŭlonge de la rivero Lab, kiu enhavas la urbon Podujevo, estas nomata Malo Kosovo (“Eta Kosovo”). Ĝuste inter Metohija kaj Kosovo estas Drenica kun la urboj Srbica, Klina kaj Mališevo. Ĉirkaŭ la rivero Binačka Morava estas Binačko Pomoravlje. Sude de la provinco, laŭlonge de la landlimo kun Makedonio, estas Gora, Sredačka Župa kaj Sirinićka Župa.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kosova Milito.

Kosovo konsistas ĉefe el etnoalbanoj (pli ol 90%), kiuj estas neslava popolo. Ekde jarcento albanoj tie suferis diskriminacion multaspektan, eĉ genocidon kiu kulminis dum la jaroj 1998-1999. Se NATO ne intervenintus albanoj tie pereintus. Albanio estis mem malgranda kaj malforta lando. Finfine la serba armeo kaj polico foriris kaj Kosovo fondis sian sendependan ŝtaton, sed ne kuniĝis kun Albanio[1].

Sendependeco redakti

La 17-an de februaro 2008 la parlamento de Kosovo deklaris sendepedencon. Je la 22-a de julio 2010, la Internacia Kortumo anoncis, ke la deklaro de la sendependeco de Kosovo en 2008 ne estis kontraŭa je la Internacia juro. Tiu anonco, kiu jure ne estis deviga, estis la rezulto de peto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri ekspertizo[2]. Rusio kaj Ĉinio estas daŭraj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj havas en ĝi vetoo-rajton. El tio oni konstatas, ke en la nuna situacio Kosovo ne povas eniri UN-n.

Agnoskis tiun sendependecon:

La novan ŝtaton Kosovo jam agnoskis ĉirkaŭ 110 membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj.[3]

La 4-an de septembro 2020, sume 98 el 193 (51%) membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN), 22 el 27 (81%) membroŝtatoj de Eŭropa Unio (EU), 26 el 30 (87%) membroŝtatoj de NATO, kaj 31 el 57 (54%) membroŝtatoj de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro (OIC) agnoskis Kosovon (ref?).

Rifuzis agnoskon de tiu sendependeco[4][5]

  • 22 aliaj Ŝtatoj (inter ili Serbio kaj Ĉinio, kiu ne agnoskas la sendependecon de Tajvano)

Sume 36 Ŝtatoj

Ekonomio redakti

 

La UNMIK deklaris la eŭron kiel oficialan monunuon en Kosovo, tamen la serba dinaro restas kiel oficiala monunuo en la serbaj partoj de Kosovo. La tutjara buĝeto de la administrado de Kosovo de la UNMIK estas kalkulata en eŭroj, kaj ĉiu komerca banko uzas la eŭron kiel ĉefan monunuon. Inter aliaj internaciaj monunuoj la svisa franko kaj la dolaro estas la plej uzataj.

Post kiam en 2008 Kosovo proklamis sendependecon, Serbio ne agnoskis ĝin kaj ĉiuj rilatoj inter la du flankoj haltis. La 4-an de septembro 2020 kun perado de Usono tamen estis subskribitaj interkonsentoj, ebligantaj normaligi ekonomiajn rilatojn kun Kosovo.

Demografio redakti

La loĝantaro konsistas plejparte el albanoj (ĉirkaŭ 80% antaŭ la internacia konflikto de 1999, sed nun eĉ pli pro etnopurigado de serboj kaj aliaj nealbanoj). La plejparto de ĝia popolo estas etnaj albanoj (plejparte islamanoj). La procento de etnaj serboj estas malpli ol dek procentoj (plejparte ortodoksaj kristanoj).

Supozo por la jaro 2002 laŭ UN. Entuta loĝantaro 1,7 ĝis 2,3 milionoj:

  • 88 % albanoj -kosovanoj- (1 996 000 – 2 072 000)
  • 8 % serboj (60 000 – 90 000)
  • 2 % goranoj (41 000 – 57 000)
  • 1,5 % arumanoj (vlaksoj aŭ makedono-rumanoj)(34 000 – 38 000)
  • 0,5 % turkoj (17 000 – 19 000)
  • 92 % islamanoj
  • 1 % katolikoj
  • 7% serb-ortodoksanoj

Flago redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flago de Kosovo.

La provinco neniam havis oficialan propran flagon. La albana flago - nigra dukapa aglo sur ruĝo - estas uzata de la albana administrado kaj de la plej parto de albanoj de Kosovo. La serba areo uzas nur la flagon de Serbio, kiu estas – oficiale ĝis nun - la flago de la tuta Serbio inkluzivante Kosovon, kvankam tiun uzadon rifuzas la albanaj kosovanoj. Post konkurso la registaro de Kosovo kreis flagon por la nova lando (blua fono, kun ses blankaj steloj supre, kaj flava mapo de Kosovo sube).

Lingvo kaj kulturo redakti

Krom la albana oficialaj lingvoj estas ankaŭ la serba kaj la turka[1]. Apud Rahovec praktikatas ankau la oravaĉka dialekto (serba).

Pluraj kosovaj verkistoj jam estis tradukitaj al Esperanto : Ali Pdrimja, Eqrem Basha, Flora Brovina, AdemDemaĉi, Agim Vinca, Adil Olluri kaj Nehat Sokoli[7].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Fatbardha Demi, Genodico dum du jarcentoj, Bulteno de la albana Esperanto-Asocio, nro 113, junio 2014, p. 50, la 31-an de januaro 2014, alirita la 31-an de januaro 2017.
  2. http://www.un.org/apps/news/story.asp?NewsID=35396&Cr=&Cr1=
  3. Bardhyl Selimi, Helpe al agnosko de juna ŝtato, p. 9, revuo Monato, julio 2021.
  4. Nauru withdraws recognition of Kosovo's independence, Pristina denies. N1 (22a de novembro 2019). Arkivita el la originalo je 13a de majo 2020. Alirita 18a de aprilo 2020. Arkivigite je 2020-05-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-05-13. Alirita 2022-06-21. (angle)
  5. Serbia claims Sierra Leone has withdrawn Kosovo recognition. Prishtina Insight (3a de marto 2020). Arkivita el la originalo je 22a de aprilo 2020. Alirita 18 April 2020. (angle)
  6. . US-Brokered Serbia-Kosovo Deal a 'Step Forward' But Challenges Remain (5a de septembro 2020). Arkivita el la originalo je 7a de septembro 2020. Alirita 7a de septembro 2020. (angle)
  7. Bardhyl Selimi, Bulteno de la albana Esperanto-Asocio, nro. 129, februaro 2017, p. 4

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti