Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Kosovo
La Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Kosovo (albane Akademia e Shkencave dhe e Arteve e Kosovës, latine Academia Scientiarum et Artium Kosoviensis) estas la nacia akademio de Kosovo.
Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Kosovo | ||
---|---|---|
Akademia e Shkencave dhe e Arteve e Kosovës | ||
![]() | ||
Akademio de Sciencoj kaj Artoj en Priŝtino | ||
Tipo | Nacia Akademio | |
Celo | Scienco, Arto, Edukado | |
Fondodato | 1975 | |
Sidejo | Priŝtino, Kosovo | |
Estro | Hivzi Islami | |
Dungitaro | 24 regulaj kaj 11 asociaj membroj | |
Retejo | www.ashak.org | |
Historio kaj organizoRedakti
Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Kosovo estis fondita la 20-an de decembro 1975 per decido de la Asembleo de Kosovo.[1] Ĝia unua prezidanto estis Esad Mekuli, kiu estas konsiderata kiel la patro de moderna albana poezio en Jugoslavio.[2] La akademio estas organizita en kvar fakoj. Tiuj inkluzivas la fakon de lingvistiko kaj literaturo, la fakon de sociaj sciencoj, la fakon de naturaj sciencoj kaj la fakon de artoj.[3]
MembrojRedakti
La akademio havas 24 regulajn kaj 11 asociajn membrojn. La nuna prezidanto de la akademio estas Hivzi Islami, dum la vicprezidanto estas Pajazit Nushi. Isuf Krasniqi estas la ĝenerala sekretario de la akademio. La fakestroj inkluzivas Eqrem Basha, Jusuf Bajraktari, Fejzullah Krasniqi kaj Luan Mulliqi.[4] Honoraj membroj inkludas personecojn kiaj Nobel-premiitoj albana-usona Ferid Murad kaj Patrino Teresa.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Kosova Academy of Sciences and Arts (albane). Kosova Academy of Sciences and Arts. Arkivita el la originalo je 23 majo 2010. Alirita 4 majo 2010.
- ↑ Elsie. (2004) Historical dictionary of Kosova. Scarecrow Press, p. 118. ISBN 978-0-8108-5309-6.
- ↑ Global Network of Science Academies.
- ↑ Presidency of the Kosova Academy of Sciences and Arts (albane). Kosova Academy of Sciences and Arts. Arkivita el la originalo je 4 aprilo 2010. Alirita 4 majo 2010.
Eksteraj ligilojRedakti
FontoRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Academy of Sciences and Arts of Kosovo en la angla Vikipedio.