Albin Kurti (* 24.3.1975 Priŝtino) estas politikisto kaj la ĉefministro de la parte agnoskita Respubliko Kosovo de la 3-a de februaro 2020 ĝis la 3-a de junio samjare — lin sukcedis Avdullah Hoti. Albin Kurti estis fondinto de la maldekstra partio Aŭtonomeco (Vetëvendosje) kaj deputito de la Parlamento de Kosovo. Ĝis sia malfondo en 1999 li apartenis al la Kosova Liberiga Armeo.

Albin Kurti
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1975 (1975-03-24) (49-jaraĝa)
en Priŝtino
Lingvoj albanaanglaserbokroata
Ŝtataneco Kosovo
Alma mater Universitato de Priŝtino
Subskribo Albin Kurti
Okupo
Okupo politikisto
vdr

En sia politika kariero li kontraŭis la klopodojn reamikiĝi aŭ negocadi kun Serbio kaj subtenis la kompletan sendependecon de Kosovo.