Albana Reĝlando (1928–1939)

(Alidirektita el Albana Reĝlando)

La Albana Reĝlando (geg-albane: Mbretnija Shqiptare, standarda albana: Mbretëria Shqiptare) estis la konstitucia monarkio de Albanio inter 1928 kaj 1939. Dum tiu periodo Albanio estis fakta protektorato de la Itala reĝlando. Albanio estis deklarita monarkio fare de la Konstitucia asembleo, kaj Zog la 1-a estis kronita reĝo. La reĝlando estis restarigo de la reĝa identeco dum la regado de Skanderbeg en la 15-a jarcento. Ĝi ankaŭ certigis la konstantecon de demokratio kaj ordo en Albanio, kiu havis ĵuse reakiritan sendependecon de la Otomana Imperio en 1912. La reĝlando estis apogita de la faŝisma reĝimo en Italio kaj la du landoj konservis proksimajn rilatojn ĝis la subita invado de Italio al la lando en 1939. Ĝi estis la nura eŭropa lando gvidita de islama monarko post la disiĝo de la Otomana Imperio en 1922.

Albana Reĝlando
1-a de septembro 1928 – 9-a de aprilo 1939

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Post la invado pere de la armeo de faŝisma Italio, la reĝlando formale inter la jaroj 1939 kaj 1943 pluekzistis en persona unio kun la Itala Reĝlando.