Albana Reĝlando (1943–1944)

La Albana Reĝlando (albane Mbretnija Shqiptare, germane Königreich Albanien) ekzistis kiel laŭjure sendependa lando inter 1943 kaj 1944. La kutima fakta nomo en la plej granda parto el la historia germana literaturo kaj dokumentoj estas Großalbanien, foje Gross-Albanien (Granda Albanio). Antaŭ la armistico inter Italio kaj la Aliancita armeo la 8-an de septembro 1943, Albanio estis sub kontrolo de la Itala reĝlando. Post la armistico kaj la eliro de Italio el la Akso, la germanoj prenis la regadon.

Albana Reĝlando
8-a de septembro 1943 – 28-a de novembro 1944

reĝlando • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La germanoj preferis Balli Kombëtar anstataŭ la reĝo Zog la 1-a kaj ĝi estis metita en la regado de Albanio sub la regado de Nazia Germanio. Albanio sub la organizo Balli Kombëtar inkluzivis Kosovon, okcidentan Makedonion, sudan Montenegron kaj la Preshevo-valon. Estis la politiko de la naciisma Balli Kombëtar kiu havis ĉiujn albanajn loĝitajn teritoriojn sub unu ŝtato.