Miĥaelo Ataliates

Michael Attaleiates (greke Μιχαήλ Ἀτταλειάτης)) estis bizanca ŝtatisto kaj historiisto de Konstantinopolo en la 11-a jarcento.

Miĥaelo Ataliates
Persona informo
Μιχαήλ Ἀτταλειάτης;
Naskiĝo 30-an de novembro 1020 (1020-11-30)
en Antalya
Morto 30-an de novembro 1079 (1079-11-30) (59-jaraĝa)
Lingvoj mezepoka grekaantikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Subskribo Miĥaelo Ataliates
Profesio
Okupo historiistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verŝajne li naskiĝis en Atalio en Pamfilio (nun Antalya, Turkio), de kie li ŝajnas veni al Konstantinopolo inter 1030 kaj 1040. Li akiris en la reĝa urbo kaj riĉaĵon kaj pozicion kaj rapide avancis, sub sinsekvaj imperiestroj, al la plej altaj honoroj (patricio kaj prokonsulo) kaj oficoj, iĝante membro de la du superaj tribunaloj de la Bizanca Imperio.

Li kompilis en 1072 por la imperiestro Miĥaelo Parapinakes kompendion pri Bizanca juro kiu kompletigas laŭ utila maniero la Libri Basilici. Aldone al tio li ankaŭ ellaboris ordono por la marliĉa hejmo kaj monaĥejo kiujn li fondis en Konstantinopolo en 1077. Tiu laboro estas de valoro por la historio de Bizanca vivo kaj edukado en la 11-a jarcento. Ĝi enhavas katalogon de la biblioteko de lia monaĥejo.

Proksimume en 1079 aŭ 1080 li publikigis klarigon pri la Bizanca historio de 1034 al 1079, viveca kaj fidinda prezento de la palacrevolucioj kaj ina superregado kiu karakterizis tiun transiran periodon de la granda makedona dinastio komnenoj.