Tirana Internacia Flughaveno Patrino Teresa

La Tirana Internacia Flughaveno Patrino Teresa (albane Aeroporti Ndërkombëtar i Tiranës Nënë Tereza) estas la nura eksterlanda flughaveno de Albanio. Ĝi estas ofte konata kiel Rinas Internacia Flughaveno, situanta je 11 kilometroj nordokcidente de Tirano, en la vilaĝo Rinas. En 2001, la flughaveno estis nomita laŭ Patrino Teresa. Tirana Internacia Flughaveno Patrino Tereza estis konstruita en periodo de du jaroj, de 1955 al 1957.

Post la falo de komunismo politikaj kaj sociaj ŝanĝoj kaŭzis pliiĝon en la nombro de aviadkompanioj funkciigantaj en la flughaveno. Precipe ĝia rekonstruo, komenciĝis en 2005 kaj finiĝis en 2008, kun signifa pliiĝo kiu ebligis pligrandigi la flughavenon, kiu vidis la duobliĝon de pasaĝeroj de 2005 al 2010.