La gega (ghega aŭ gŭega) estas unu el la du ĉefaj dialektoj (aŭ lingvoj) de la albana lingvo. La alia estas la toska, kiu estas la ĉefa bazo de la albana lingvo. La dividlinio inter la du dialektoj estas la rivero Shkumbin.

La gega varianto (dialekto) estas parolata norde de Albanio, en parto de Makedonio kaj Montenegro, kaj de la albanoj en Kosovo kaj Serbio (plimulte en Presevo, Bujanovac kaj Medvedja).