Tosk-albana lingvo

dialekto aŭ lingvo

La toska dialekto estas la ĉefa bazo de la albana lingvo. La nomo por ĉi dialekto aŭ lingvo ankaŭ estas uzata kiel propra nomo por la sudaj tosklingvaj albanoj, kutime estas du subgrupoj Laboj de Labëria kaj Ĉamoj de Çamëria.

Laŭ la stereotipoj ili estas konsideritaj pli malfermaj, imagemaj kaj ne tiom violentaj kiel la gegoj. La arvanidoj de Grekio kaj la arbereŝoj de Italio estas posteuloj de toskaj koloniantoj.