Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Berat estas malnova urbeto en suda Albanio, administra centro de la distrikto Berat (Rrethi i Beratit). Ĝi situas apud la rivero Osum, okcidente de la Tomorr-monto (altas 2417 m), inter krutaj montoflankoj. la urbon loĝas ĉ. 47.000 homoj (2004).

Berat
urbo
Ancient Greek archaeological site (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5001–5006
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 36 496  (2011) [+]
Loĝdenso 5 793 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 19° 57′ O (mapo)40.70493919.949673Koordinatoj: 40° 42′ N, 19° 57′ O (mapo) [+]
Alto 58 m [+]
Areo 6,3 km² ( 630 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Berat (Albanio)
Berat (Albanio)
DEC
Situo de Berat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berat [+]
vdr

Super la urbo troviĝas ruinoj de sitadelo. La domoj estas ofte terasaj, kun multaj fenestroj. Norde, je 11 km troveblas la naftokampo Qyteti Stalin.

Sur la maldekstra bordo de la rivero troviĝas la kristana kvartalo Goritsa (praslave: vilaĝeto), kiun interligas ponto - konstruita en 1780 - al la muslima kvartalo Morë-Tchëlëpi en la dekstra bordo.

Historio

redakti
 
Berat

La urbo situas ĉe strategie grava loko, ĉe limo de la praa Ilirio kaj Epiro, kie okazis multaj bataloj. La urbo mem fondiĝis en la 13-a jarcento sur loko de la pragreka Antipatreia (bizanca Pulheriopolis). En la 14-a jarcento okupius ĝin la serboj kaj ricevis la nomon Beligrad, el kiu venas la nomo Berat. La urbomurojn malkonstruigis paŝao Ali, turka grandveziro.

Fine de la 19-a jarcento, la urbo estis centro de suda Albanio kaj tiel ankaŭ centro de la albana naciisma movado, samtempe bazo de la apogantoj de la Albana Ligo. La komunista nacia Liberiga Kontraŭfaŝista Konsilantaro tie deklaris sin mem en 1944 al provizora registaro de Albanio.

Monda heredaĵo de Unesko

redakti

La historia parto de ĉi tiu urbo (58,90 ha) estis listigita kiel Monda heredaĵo de Unesko sub la titolo Historiaj Centroj de Berat kaj Gjirokastër [1].

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Gjirokastra