Alfred Moisiu

albana politikisto

Alfred Spiro Moisiu (n. la 1-an de decembro 1929) estis prezidento de Albanio inter la 24-a de julio 2002 kaj la 24-a de julio 2007, kiam li estis anstataŭita de Bamir Topi.

Alfred Moisiu
Persona informo
Alfred Spiro Moisiu
Naskiĝo 1-an de decembro 1929 (1929-12-01) (94-jaraĝa)
en Shkodër
Religio Albana Ortodoksa Eklezio vd
Etno Albanoj vd
Lingvoj albana vd
Ŝtataneco Albanio vd
Alma mater Leningrad Military Engineering School vd
Partio Partio Demokratia de Albanio vd
Subskribo Alfred Moisiu
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Moisiu naskiĝis en Shkodër, Albanio. Lia patro estis Spiro Moisiu. Dum la periodo 1943-1945 li partoprenis en la milito por liberigado de Albanio kontraŭ la germana okupado. En 1946 li estis sendita al Sovetunio kiel studento. En 1948 li diplomiĝis en la inĝeniera militista lernejo de Leningrado (nuna Sankt-Peterburgo, Rusio). En 1991 li estis nomumita Ministro de Defendo en la nepolitika registaro de Vilson Ahmeti.

Eksteraj ligiloj redakti