Romaa lingvo

(Alidirektita el Cigana)

La cigana lingvo (prefere nomata "romaa lingvo" (propra nomo romaniromanes) en la lingvo de la romaoj[1], apartenas al la hindarja lingvaro de la hindeŭropa lingva familio. Ekzistas pluraj variantoj, ĉar ciganoj vivas diaspore tra la tuta mondo kaj akceptas multajn lokajn esprimojn. Romani estas, same kiel Esperanto, tipa ekzemplo de neteritoria lingvo. Ĝi estas lingvo oficiale agnoskita en 11 EU-landoj, nome Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Aŭstrio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Finnlando, Svedio, Norda Makedonio kaj Serbio[2]. La romaa lingvo estas la faktoro kiu ebligas al romaoj ekzisti sen havi ŝtaton kun institucioj kaj administrado[3].

Romaa lingvo
Romani čhib
Mapo
makrolingvo • lingvo • moderna lingvo
centra hindarja lingvaro
Parolata en Inter ciganoj kaj sintioj
Parolantoj 46 000 000
Denaskaj parolantoj 4,8 milionoj
Skribo latina alfabeto, cirila alfabeto, nagario
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Hindarja
cigana
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en kunoficiala en Šuto Orizari, Makedonio, kaj en 79 komunumoj de Rumanio inkluzive de Budeşti, regiona lingvo de Kosovo, minoritata lingvo en Svedio kaj Finnlando
Reguligita de Nenio
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 romaní
  ISO 639-3 rom
  SIL RMY
  Glottolog roma1329
Angla nomo Romani
Franca nomo romani
Vikipedio
vdr

Instruado de la lingvo redakti

En pluraj landoj, inkluzive de Makedonio, Finnlando, Svedio, kaj Aŭstrio, ekzistas almenaŭ iu formo de leĝdona aŭ eĉ konstitucia agnosko de la romaa lingvo. Pluraj aliaj eŭropaj landoj havas politikon de aktiva instigo al kaj subteno de pilotprojektoj engaĝitaj pri la instruado kaj akcelado de la romaa lingvo[4].

Lingvaj rajtoj redakti

Restas multaj obstakloj por la efektivigo de lingvaj rajtoj por la romaoj, problemojn kiuj estu unue solvitaj per adaptita lingvoplanado kaj lingvopolitiko. Por protekti kaj antaŭenigi romanilingvajn rajtojn kiel homajn rajtojn, necesas evoluigi edukajn materialojn kaj amaskomunikilojn en la lingvo, kaj trejni instruistojn kaj verkistojn. Manke de ekzistanta normo por skribi la lingvon, ne eblas krei ĝin sen lingvoplanado. Tamen ne ekzistas unuforma koncepto sur kiu bazi lingvoplanadon, kaj neniu evidenta akreditita aŭ rajtigita instanco kiu povus redakti kaj efektivigi tian koncepton[4].

Nomoj por la lingvovariantoj redakti

Ne ekzistas unika norma lingvo por la romaa. La plej karakteriza trajto de nunaj ciganaj kodigaj provoj estas ilia plurcentra karaktero. Alvokoj kiel tiuj faritaj de romaaj aktivuloj kiel I. Hancock aŭ V. Kochanowski por adopti ununuran dialekton kiel normo ne estis adoptitaj. Ankaŭ la propono de Marcel Couthiade pri unuforma alfabeto kaj artefarite konstruita normo kaj subtenata de rezolucio de la Internacia Romaa Unio de 1990, ne akiris grandan popularecon krom ĝia uzo ene de la rumana eduksistemo, same kiel de malmultaj individuoj ĉefe en Serbio, Nord-Makedonio kaj Albanio[4].

Laŭ la malsupre nomita libro "Kauderwelsch"[5] [6] la denaskuloj nomas sian lingvon romanesromani ĉib [elp. rroma[n]i ʧhib/ɕib] kiu estas skribita en tre diversaj manieroj depende lingvoj; románi czib, románi čib, románi tschib, románi tschiwi, romani tšiw, romeni tšiv, romani tscheeb, rromani čhib, romani chib, rhomani chib, romani čhib, romaji šjib, romai şib aŭ romanyi shib[7]. En lingvoj kun aliaj alfabetoj ĝi estas ankoraŭ alimaniere skribata.

Ortografio redakti

La ĉi-sekve uzata ortografio baziĝas sur la libreto "Kauderwelsch", sed ne ekzistas unueca ortografio por la lingvo.

Litero Similas al Ekzemplo Traduko Rimarko
č ĉ čor ŝtelisto
x ĥ xabé manĝaĵo, nutraĵo
š ŝ šukár bela En kelkaj dialektoj ĝi povas estiĝi el čh, ekz. šib "lingvo" (el čhib)
ž ĵ žuvlí virino
ĝ džilí kanto En kelkaj dialektoj ĝi povas ŝanĝiĝi al g, ekz. gilí. Sed ĝi ankaŭ povas estiĝi el g, ekz. dživ "greno" (el giv).

Gramatiko redakti

Substantivo redakti

La deklinaciado havas 8 kazojn kaj du genrojn (viran kaj inan). Ni rigardu ekzemple la substantivon raklo (knabo):

singularo:
nom. rakl-o knabo
vok. rakl-eja! knabo!
akuz. rakl-es knabon
dat. rakl-es-ke al knabo
lok. rakl-es-te ĉe knabo
abl. rakl-es-tar (direkte) de knabo
instr. rakl-es-sa, rakl-e-ha kun/per knabo
gen. rakl-es-ko, rakl-es-kero (havaĵo) de knabo
pluralo:
nom. rakl-e knaboj
vok. rakl-ale! knaboj!
akuz. rakl-en knabojn
dat. rakl-en-ge al knaboj
lok. rakl-en-de ĉe knaboj
abl. rakl-en-dar (direkte) de knaboj
instr. rakl-en-ca kun/per knaboj
gen. rakl-en-go, rakl-en-gero (havaĵo) de knaboj

Deklinaciataj estas ankaŭ la adjektivoj, pronomoj kaj numeraloj.

Verboj redakti

Regulaj verboj uzas la saman radikon por prezenco kaj preterito, dum neregulaj verboj iom ŝanĝas ĝin. Prunteprenitaj verboj aldonas markigan silabon, kiu eĉ dependas de la dialekto.

Prezenco redakti

La prezenco distingas tri specojn de konjugacio, nome a-grupo, e-grupo kaj prunteprenita grupo. Ĉar ne ekzistas infinitivo, kiel ekzemplo estas donita la tria persono el la verba singularo de prezenco.

La e-grupa konjugacio estu montrata per la verbo kerel.

Persono Mallonga formo Traduko Longa formo TradukoL
(me) ker-áv mi faras ker-áva mi faros
(tu) ker-és vi faras ker-éha vi faros
(vo, ov, jov) ker-él li faras ker-éla li faros
(voj, oj, joj) ker-él ŝi faras ker-éla ŝi faros
(amé, amen) ker-ás ni faras ker-áha ni faros
(tumé, tumen) ker-én vi faras ker-éna vi faros
(von, on, jon) ker-én ili faras ker-éna ili faros
  • Lovara dialekto
ker! vi faru!
ker-as! ni faru!
ker-en! vi faru!
ma ker! ne faru!

La a-grupa konjugacio estu montrata per la verbo žal.

Persono Mallonga formo Traduko Longa formo TradukoL
(me) ž-av mi iras ž-áva mi iros
(tu) ž-as vi iras ž-áha vi iros
(vo, ov, jov) ž-al li iras ž-ála li iros
(voj, oj, joj) ž-al ŝi iras ž-ála ŝi iros
(amé, amen) ž-as ni iras ž-áha ni iros
(tumé, tumen) ž-an vi iras ž-ána vi iros
(von, on, jon) ž-an ili iras ž-ána ili iros

Preterito redakti

La preterito nur distingas inter propraj verboj kaj prunteprenitaj verboj. Krome dependas la preterito litero de la lasta radika konsonanto. Post -l-, -n-, -r- kaj -v- sekvas -d-, sed post -g-, -k-, -kh-, -m-, -s-, -čh- kaj -š- sekvas -l-.

Persono Preterito de "kerél" Traduko Preterito de "pučhel" Traduko
(me) ker-d-ém mi faris pučh-l-ém mi demandis
(tu) ker-d-án vi faris pučh-l-án mi demandis
(vo, ov, jov) ker-d-ás li faris pučh-l-ás li demandis
(voj, oj, joj) ker-d-ás ŝi faris pučh-l-ás ŝi demandis
(amé, amen) ker-d-ám ni faris pučh-l-ám ni demandis
(tumé, tumen) ker-d-én vi faris pučh-l-én vi demandis
(von, on, jon) ker-d-é ili faris pučh-l-é ili demandis

Vortotrezoro redakti

La vortotrezoro konsistas el du partoj, nome vortoj, kiuj parencas al vortoj en aliaj hindiaj lingvoj, kaj vortoj el diversaj lingvoj, kies teritorioj estis tramigritaj de la ciganoj.

Jen ankoraŭ kelkaj ciganaj vortoj
Vorto Senco De kie
ha jes
na ne Hindia
jekh unu Hindia
duj du Hindia
trin tri Hindia
štar kvar Hindia
panč kvin Hindia
šov ses Hindia
efta sep Greka
oxto [oĥto] ok Greka
enja naŭ Greka
deš dek Hindia
dad patro Persa
daj, dej patrino Persa
phral frato Hindia
phen fratino Hindia
čhavo infano Hindia
šukar bela Hindia
kaj kie; ke Hindia
the kaj
abo

Ekzempla frazo: Džaneja li Romane? = Ĉu vi parolas romani (la romaa)?

Literaturo redakti

(angla) Matras, Y., Language and the rise of a transnational Romani identity, 2013, RomIdent Working Papers 24.

(pola) Izabela Jaśkowiak, Paweł Lechowski, Rozmówki romskie. Romane wakeribena (Ciganaj konversacioj), Romskie Stowarzyszenie Oświatowe Harangos (Cigana Kleriga Asocio Harangos), Kraków 2008, p. 71

(pola) Baba Jaga. Jan Mirga, Baśnie (Fabloj), Obrazy (Fotoj), Małgorzata Mirga-Tas, Marta Kotlarska, Romskie Stowarzyszenie Oświatowe Harangos i Muzeum Okręgowe w Tarnowie, Kraków 2010 ISBN 978-83-85988-97-7 Teksto en la pola kaj cigana.

(japana) Lingvopolitiko de malplimulto dise loĝanta en multaj ŝtatoj, Eld. Miura Nobutaka & Kasuya Keïsuke, 2000.

  • Vikipedio en Romaa lingvo (Reta enciklopedio)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Noto : Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj". La Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe "romaoj", tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj".
  2. (en) Key data on teaching languages at school in Europe : 2023 edition, European Education and Culture Executive Agency, Eurydice, Publications Office of the European Union, 2023, p. 30
  3. (ro, en) Radost Zaharieva, Celebrating our diverse language heritage (Festante nian diversan lingvan heredaĵon), European Roma Rights Centre, la 21-an de februaro 2017
  4. 4,0 4,1 4,2 (en) Yaron Matras, The future of Romani: toward a policy of linguistic pluralism, European Roma Rights Centre, la 11-an de marto 2005.
  5. (germana) Kauderwelsch, Band 177, Romani Wort für Wort, ISBN 3-89416-356-9
  6. Noto pri lingva diskriminacio de romaoj en la libro (itala) Rom genti libere : "Romanès : un idiomo ignoto, un linguaggio volutamente artefatto, una lingua furbesca"
  7. (de) Marcel Courthiade, Wer hat Angst vor der Rroma?, p. 22, Academie.edu