Manoj de la Afero

eksa religia titolo de Bahaismo

La "Manoj de la Afero de Dio" estis aro da elektitaj bahaanoj (entute 50), kiuj estis taskigitaj ĉefe por disvastigi kaj protekti la Bahaan Kredon je internacia nivelo. 'Abdu'l-Bahá skribis, ke "La devoj de la Manoj de la Afero estas disvastigi la Diajn Aromojn, edifi la animojn de l' homoj, antaŭenigi klerecon, plibonigi la karakteron de ĉiuj homoj kaj esti, ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe, sanktigitaj kaj sendependaj de materiaj aferoj. Ili devas manifesti submetiĝon je Dio per sia konduto, siaj agmanieroj, siaj faroj kaj siaj vortoj." (A Basic Bahá'í Dictionary, Oxford, George Ronald, 1989, p. 95-96)

Konforme al la "Volo kaj Testamento" de 'Abdu'l-Bahá krom la fondinto de la Kredo, Bahá'u'lláh, kaj Lia posteulo 'Abdu'l-Bahá ili estis elekteblaj kaj investeblaj ankaŭ de la "Gardanto de la Afero de Dio" Shoghi Effendi. (pp. 12,13)

De post la forpaso de Shoghi Effendi en 1957 ne plu eblas nomumi "Manon de la Afero" kaj ĝis fine de 2006 restis nur unu vivanta "Mano de la Afero" : D-ro 'Alí-Muḥammad Varqá. La funkcioj de la "Manoj de la Afero" ene de la bahaa komunumo estas tamen plu plenumataj de la "Konsilantoj", kiuj formas la instituciojn de la Kontinentaj Konsilantaroj kaj la tiujn gvidanta Internacia Instrua Centro. Subtenataj estas la Kontinentaj Konsilantaroj pere de, kutime landaj, Helpantaj aŭ Vicaj Konsilantoj, kiuj siavice sur loka nivelo nomumas Asistantojn.

Estis entute 50 "Manoj de la Afero" : 4 investitaj de Bahá'u'lláh, 4 de `Abdu'l-Bahá, kaj 42 de la Gardanto (inkluzive de 10 postmorte investitaj). 27 "Manoj de la Afero de Dio" estis vivantaj, kiam Shoghi Effendi mortis je la 4-a de novembro 1957.

El tiuj 50 "Manoj de la Afero", almenaŭ KVIN estis fervoraj kaj aktivaj esperantistoj :

Ili uzis Esperanton por diskonigi la Bahaan Kredon, precipe en Azio, kaj ili kreis en Esperanto la unuan internacian gazeton bahaan "La Nova Tago" (1925-1936).

La plej kompletan liston de la "Manoj de la Afero" oni povas trovi en la volumo 14a de "La Bahaa Mondo" ("The Bahá'í World: volume XIV”). La Universala Domo de Justeco konfirmis, ke tiu listo eble ne estas kompleta, kaj ke estontaj studoj de leteroj kaj arkivoj eble rivelos aliajn nomojn de homoj, kiuj estis levitaj al tiu rango. (Tradukita el la artikolo de WIKIPEDIO en la angla lingvo titolita « Hands of the Cause » [1])

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Investoj redakti

Investitaj de Bahá'u'lláh redakti

Investitaj de `Abdu'l-Bahá redakti

Postmorte investitaj de Shoghi Effendi redakti

Unua kontingento investita je la 24-a de decembro 1951 de Shoghi Effendi redakti

Dua kontingento investita je la 29-a de februaro 1952 de Shoghi Effendi redakti

Investitaj de Shoghi Effendi ((jaro de la investo)) redakti

Lasta kontingento investita je la 2-a de oktobro 1957 de Shoghi Effendi redakti

Referencoj redakti

  • ”The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book” (la Plej Sankta Libro) de Bahá'u'lláh (1873), Bahá'í Publishing Trust (1992), Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-85398-999-0 [2]
  • ”Tablets of Bahá'u'lláh Revealed After the Kitáb-i-Aqdas” (Epistoloj revelaciitaj de Bahá'u'lláh post la Kitáb-i-Aqdas) de Bahá'u'lláh (1873-92), Bahá'í Publishing Trust (1994), Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-87743-174-4 [3]
  • ”Bahá'í Administration” (Bahaa Administrado) de Shoghi Effendi, Bahá'í Publishing Trust (1974), Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-87743-166-3 [4]
  • ”Principles of Bahá'í Administration” (Principoj de la Bahaa Administrado) de Shoghi Effendi, Bahá'í Publishing Trust (1976), London, UK, ISBN 0-900125-13-6
  • ”Lights of Fortitude” (Lumoj de Kuraĝo) de Barron kaj Harper (1997), George Ronald, Oxford, UK, ISBN 0-85398-413-1
  • "A Basic Bahá'í Dictionary" (Baza Bahaa Vortaro), Oxford, George Ronald, Oxford, UK (1989).

Eksteraj ligiloj redakti

  • Fadil-i-Mazandarani – Universala Domo de Justeco en 1998 pri la statuto kaj la rango deFadil-i-Mazandarani (angle).