La Nova Tago estis internacia Bahaa gazeto, fondita en 1925 kaj aperinta ĝis 1936 plejparte kvaronjare. Formato 22x15. Redaktis D-ro Hermann Grossmann.

1925 estas la jaro inaŭguranta la jardekon de la probable ĝis hodiaŭ plej intensa agado de bahaanoj en Esperantujo. En tiu jaro okazis la fondo de la gazeto kaj eldonejo "La Nova Tago". "La Nova Tago - La Internacia Bahaa Esperanto-Gazeto", tiel ĝia plena titolo, estis fondita de bahaanoj, Friedrich Gerstner kaj D-ro Hermann Grossmann, en Hamburgo, Germanio, kaj en ĝia stabo dum la sekvaj jaroj kunlaboris i.a. Martha Root, Lidja Zamenhof (la filino de L.L. Zamenhof), John Esslemont , Auguste Forel (la fama svisa scienculo), Vuk Echtner kaj kiel lingva kontrolanto dum la plej multa tempo P-ro Paul Christaller. S-roj Esslemont, Grossman kaj S-ino Root estis elstaraj bahaanoj investitaj kiel "Manoj de la Afero" en la Bahaa Kredo.

Probable profunde konvinkitaj pri la rekta respondo de Esperanto al la bahaa postulo de internacia helpa lingvo kaj pri ties sekva pluprospero kaj plia disvastiĝo, la fondintoj de tiu unua internacia bahaa gazeto celis ne nur krei interligilon por la rapide disvolviĝanta bahaa mondo, sed ja ankaŭ ilon por proksimigi la esperantistaron al la Bahaa Kredo. Esence jam tiam bahaa Esperanto-agado estis same dudirekta kiel ĝi restis ĝis hodiaŭ F. Gerstner skribis en la unua n-ro de la 2a jarkolekto : "Ni volas ... 1. konigi al la Esperantistaro la ideojn de la Baha'i-Movado kaj 2. disvastigi la Esperantismon en Baha'i-rondoj."

Dum pluraj jaroj "La Nova Tago" sufiĉe bone prosperis. Sed post kriza jaro - inter marto 1934 kaj marto 1935 neniu numero aperis - la gazeto sukcesis nur dum unu jaro releviĝi antaŭ ol venis la malpermeso en Germanio de Esperanto en 1936 - kaj sekvajare ankaŭ de Bahaismo - far la nazioj.

(laŭ artikolo el la retpaĝoj de la Bahaa Esperanto-Ligo [1])