Albana Esperanto-Instituto

Albana Esperanto-Instituto estas kultura organizaĵo en Albanio, kies celo estas informado pri kaj instruado de la lingvo Esperanto. La instituto havas sian sidejon en Tirano kaj estas organize sendependa de Albana Esperanto-Asocio. Laŭ stato de decembro 2005, estro estis Vasil Pistoli, sekretario Bardhyl Selimi kaj kasisto Rita Permeti.