Elbasano estas urbo en meza parto de Albanio kun ĉirkaŭ 100.000 loĝantoj, sur norda bordo de rivero Ŝkumbin, inetr la montoj, ĉe orienta rando de akvoriĉa, produktema ebenaĵo.

Elbasan
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3001–3006
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78 703  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 20° 5′ O (mapo)41.112520.082222222222Koordinatoj: 41° 7′ N, 20° 5′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Elbasan (Albanio)
Elbasan (Albanio)
DEC
Elbasan
Elbasan
Situo de Elbasan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Elbasan [+]
vdr

Ĝin fondis en 1466 sur loko de la antikva Scampis Mehmed la 2-a, osmana sultano. Ĝi servis kiel militara apogstacio kontraŭ la albana heroo, Skanderbeg.

La urbo estis la plej grava centro de la albana nacia movado dum la turka okupo. Antaŭ la dua mondmilito, ĉ.85% de la loĝantoj estis muslimoj, la aliaj ortodoksoj. La ruinoj de la malnova urbomuro estas ankoraŭ hodiaŭ bone videblaj. La urbo estas komerca centro de olivbera, maiza kaj tabaka kultivado.

La urbon kunligas aŭtoŝoseo kaj fervojo kun haveno Durrës kaj aliaj urboj. Gravas en la urbo, la produktado de cemento, sapo kaj olivoleo. En 1978 eklaboris metala kombinato por prilabori la fer- kaj nikelercojn. En la komunumo de Cërrik funkcias du naftorafinejoj.