Cirkumcido
Cirkumcido en multaj kulturoj estas ago kaj moro distranĉi aŭ forigi prepucion de knaboj kaj knabinoj.
Malgraŭ la disvastiĝinta opinio pri nepreco de cirkumcido por islamano, la sankta libro de islamanoj (Korano) ne mencias cirkumcidon.
Por hebreoj cirkumcido (hebree ברית מילה, prononcu brit mila) estas ago, kiu simbolas la interligon inter Dio kaj Izraelo[1][2].
Ĉe la dogonoj kaj kelkaj aliaj afrikaj etnoj, viroj kaj virinoj estas supozataj posedi denaske ambaŭ seksojn. La klitoro estas konsiderata vira, dum la prepucio estas konsiderata ina.[3] La ritoj de cirkumcido permesas tielmaniere atribui al ĉiu individuo ĝian propran fizikan kaj seksan identecon.
Ĉirkaŭ triono de ĉiuj viroj en la mondo estas cirkumciditaj, kutime pro religia tradicio. La sola lando, kie plejmulto de cirkumcidoj okazas pro nereligiaj kialoj, estas Usono.
Vira cirkumcidoRedakti
Dum vira cirkumcido oni forigas la prepucion de la peniso, tiel ke ĝi ne plu kovru la glanon. Cirkumcido estas operacio, kiu plejofte estas farita en la junaĝo, sed oni povas subiĝi ĝin en ĉiu aĝo.
Ekzistas diversaj kialoj por vira cirkumcido:
- Medicinaj kialoj
- fimozo
- parafimozo
- revenantaj inflamiĝoj de la glano
- Religiaj-kulturaj kialoj
- Higienaj kialoj
- Seksaj kialoj
- Estetikaj kialoj
La kontraŭdoloriloj uzataj dum la operacio varias de loka ĝis plendorma anestezio. En kelkaj landoj, en kelkaj komunumoj oni daŭre cirkumcidas junajn knabojn sen ajna formo de kontraŭdolorilo. En kelkaj kulturoj de la indiĝena Aŭstralio al junuloj sen kontraŭdolorilo oni ne nur praktikas cirkumcidon sed ankaŭ tranĉas kaj malfermas la uretron je la suba flanko de peniso ("subincido").
La judaj kaj islamaj viroj ĝenerale estas kontentaj pri la cirkumcido, dum en Usono, kie ĝi okazas precipe pro higienaj kialoj, ekzistas ardaj defendantoj kaj kontraŭantoj de la operacio.
Virina cirkumcidoRedakti
Ekzistas sole unusola ebleco, kiam virina cirkumcido, pli precize dirite kirurgia forigo de prepucio kovranta klitoron. Kiel pri vira cirkumcido estas pluraj kialoj por praktki virinan cikumcidon (higiena, religia, socia celoj ktp)[4] sed ĉiuj pluaj manieroj kondukas al mutilado de knabinoj kaj ne eblas konsenti kun ili[5].
ReferencojRedakti
- ↑ . Circumcision. American-Israeli Cooperative Enterprise (2006-10-03). angle
- ↑ "Genesis 17:9–14 (New International Version)" angle
- ↑ Marcel Griaule, Conversations with Ogotemmêli: An introduction to Dogon Religious Ideas,International African Institute/Oxford University Press (1965) 1970 reprint pb.p.22. Por la dogonoj, homo naskiĝas kun du animoj, kaj cirkumcido forigas la superfluan.(ibid.p.24) angle
- ↑ Raporto de UNICEF de 2013, p.67 [1] angle
- ↑ Raporto de UNICEF de 2013, p.65 [2] angle
Vidu ankaŭRedakti
LiteraturoRedakti
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/02, paĝo 10: Panjo helpu min! verkita de Pejno Simono.
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.circumcision.org/ Usona retpaĝaro kiu kontraŭas cirkumcidon
- Circinfo; retpaĝaro favora al vira cirkumcido angle
- FGM Female mutilation/cutting. A Statistical Exploration 2005 datenoj en angla UNICEF (pdf) angle
- UNO, 5-a – 9.a de junio 2000; Gewalt gegen Frauen; virina cirkumcido, germane
- UNO legislation to address the issue of female genital mutilation (GM) angle
- Genitale Verstümmelung bei Mädchen und Frauen germane 2005-06-25
- Überwindung der weiblichen Genitalverstümmelung germane
- Überwindung einer tief verwurzelten schädlichen Praktik - Genitalverstümmelung germane
- Terre des Femmes – Studie zu weiblicher Genitalverstümmelung (pdf) germane