Suvereneco

koncepto, ke ŝtato aŭ estraro havas la rajton kaj potencon regi sin sen ekstera enmiksiĝo
(Alidirektita el Suverena lando)

Suvereneco estas "La plej supera povo interne de regno" kaj "Sendependeco de regno en ĝiaj eksteraj rilatoj".[1]

Difino redakti

En politiko, la suvereneco estas la realigo de la suverena aŭtoritato kiu sidas ĉe la popolo kaj efektiviĝas per la publikaj povoj laŭ ties volo kaj sen la influo de fremdaj elementoj.

La Suvereneco laŭ la klasika difino estus la ĝenerala volo. Ĉiu civitano estas suvereno kaj subulo samtempe. Tiu rusoeca koncepto, kvankam ĝi naskis parte la Francan Revolución kaj influis en la apero de la moderna demokratio, ankaŭ generis neresponsajn sintenojn kaj permesis la perforton kontraŭ la fundamentaj rajtoj de la minoritatoj, ĉar ĝi konsideras la civilan anaron kiel politike organizita korpo, kun propra vivo kaj komunaj necesoj.

La Suvereneco, laŭ la klasika difino de Jean Bodin en sia verko La ses libroj de la Respubliko, estas la "absoluta kaj porĉiama povo de Respubliko" kaj suvereno estas kiu havas povon decidi, proklami leĝojn sen ricevi ilin de aliulo, tio estas, tiu kiu ne devas obei skribitajn leĝojn, sed ja al la natura aŭ dia leĝo, laŭ Bodin. Laŭ li suvereno estus la monarko, kaj karakteras tiu povo pro esti absoluta, porĉiama, supreca, senlima, nedividebla kaj nefinebla.

Post du jarcentoj, en 1762 Rousseau reuzas la ideon de Suvereneco, sed laŭ esenca ŝanĝo. La suvereno estas nun la kolektivaĵo aŭ popolo, kaj tiu naskas la povon malproprigante siajn rajtojn favore de la aŭtoritato. Ĉiu civitano estas suvereno kaj subulo samtempe, ĉar ĝi kontribuas tiom al kreo de aŭtoritato kaj al formo parton de ĝi, kiom per sia propra volo naskis tiun, kaj aliflanke estas subulo de tiu sama aŭtoritato, ĉar ĝi memdevigas sin obei ĝin.

Tiele, laŭ Rousseau, ĉiu estus liberaj kaj egalaj, ĉar neniu obeus aŭ estus ordonita de specifa individuo, sed estus nepreciza subjekto, kio estos la ĝenerala volo. La ĝenerala volo havas la suverenan povon, tio estas, tiu kiu indikas tion ĝustan kaj veran, kaj minoritatoj devus akcepti konsente kun tio dirita de la kolektiva volo. Tiu rusoeca koncepto, kiu parte kaŭzis la francan revolucion kaj influis en la apero de la moderna demokratio, permesis multnombrajn misuzojn, ĉar nome de la "ĝenerala volo" aŭ popolo, oni murdis kaj detruis sendiskrimine. Ĝi generis neresponsajn agadojn kaj permesis perforton kontraŭ la rajtoj de minoritatoj.

Kontraŭ tio la abato Sieyès postulas, ke la Suvereneco estu enradikigita en la nacio kaj ne en la popolo, por ke la aŭtoritato ne agu sole atentante la majoritatan cirkonstancan senton de popolo, kio povus esti objekto de influoj aŭ malartikigitaj pasioj, sed kio krome atentu la historian kaj kulturan heredaĵon de tiu nacio, kaj la valorojn kaj principojn laŭ kiu tiu estis fondita. Krome la koncepto de nacio enhavas la tutan loĝantaron de teritorio, sen ekskludoj aŭ diskriminacioj. La abato Sieyès indikas, ke la parlamentanoj estas reprezentantoj kaj ne mandatitoj, ĉar tiuj ĝuas propran aŭtonomion post kiam ili estis elektitaj, kaj plenumos siajn postenojn laŭ kvoto de respondeco kaj objektiveco dum leĝodonado, male la mandatitoj devas plenumi kion sia mandatanto indikas, tiukaze, la popolo.

Tiele, de Rousseau naskiĝas la koncepto de popola suvereneco, dum de la Abato Sieyès tiu de nacia suvereneco. Ambaŭ konceptoj ekzistas en modernaj konstitucioj, kvankam post la Dua Mondmilito revenis forte la koncepto de popola suvereneco kiu aperas kiel pli proksima al la popolo, kiu oni supozas, ke aktuale posedas ian gradon de civitan kulturon kaj moderecon multe pli altan ol dum la tempo de la kapto de la Bastiljo en 1789.

Krome la vorto Suvereneco konceptiĝas kiel rajto de politika institucio je plenumi sian povon. Tradicie oni konsiderism ke estas tri elementoj de la suvereneco: teritorio, popolo kaj povo.

Ĉe internacia juro, la Suvereneco estas ŝolosila koncepto, rilate la rajton de ŝtato je plenumi siajn povojn.

Antaŭaĵoj redakti

Konsiderinte la civilan korpon kiel politike organizita korpo, kun propra vivo kaj komunaj necesoj, oni kliŝis la terminon "nacia suvereneco" en la Franca Revolucio senigante la individuon de la individua kapablo decidi kaj portante ĝin al la nacia korpo. Tiu estas la tezo defendita en la artikolo 3a de la franca Deklaro de rajtoj kiam tiu precizigas, ke "ĉiu suvereneco sidas esence en la nacio". Tiele la nacia suvereneco estus konceptita kiel nedividebla kaj neforprenebla, kio ne estas konfuzebla kun la individuoj kiuj formas ĝin.

Formante tiel la koncepton, la individuo estas parto de la nacio, sed tiu estas tuto kio ne reprezentas ĝin rekte. Ne oni povas do kompreni la universalan balotrajton egale por ĉiuj kaj kun decidopovo. La individuoj ne havas rajtojn, sed plenumas funkciojn, kaj tiuj funkcioj estos rezervitaj por tiuj kiuj havu sufiĉan dignon, ĝenerale unuigita al la persona riĉo. Tiele aperas la laŭriĉa balotrajto. Por havigi tiun teorion oni fabrikis kompleksajn tezojn pri la kondiĉo de la Nacio kiel estaĵo supera al la individuo.

Diferencoj inter nacia suvereneco kaj popola suvereneco redakti

La termino popola suvereneco estis kliŝita kontraŭ la tezo de la nacia suvereneco. La Francia Konstitucio de 1793 estis la dua leĝa teksto kiu aertis, ke "la Suvereneco sidas en la popolo ...". Jean Jacques Rousseau, en La socia kontrakto, atribuas al ĉiu membro de la Ŝtato egalan parton al tiu nomata "Suverena Aŭtoritato". Por Jean Jacques Rousseau la suvereno estas la popolo, kaj tiu elmerĝas el la socia kontrakto, kaj kiel korpo dekretas la ĝeneralan volon manifestita en la leĝo.

Laŭ la diversaj tezoj defenditaj ĝis nun, oni povas aserti, "ke la leĝa kaj fakta sidejo de la regopovo de socia aro troviĝas kaj efektiviĝas en kaj de la universaleco de la civitanaro", kaj partikulare en la demokratiaj ŝtatoj. Tiele la universala balotrajto konvertiĝas en fundamenta rajto kaj la civitana kondiĉo estas egala por ĉiuj kun nedependo de ĉiu ajn alia konsidero, escepte pri la limigoj de aĝo aŭ juĝo.

Konceptigo kaj koncepto redakti

La koncepto de Suvereneco estis uzata antikve nek de grekoj nek de romianoj. Diras George Jellinek ke la ideo de suvereneco formiĝas en la Mezepoko kaj ke “lukte kontraŭ tiuj tri povoj (la Eklezio, la Romia Imperio kaj la grandaj senjoroj kaj entreprenoj) naskiĝis la ideo de suvereneco, kio estas, sekve, maleble konebla sen koni same tiujn luktojn”.

Konkludo redakti

La termino Suvereneco ludis gravan rolon ankaŭ en la politika teoriaro kaj en la doktrino de internacia juro. Pro tio la enhavo de tiu vorto malheliĝis maj misformiĝis, kaj pro tio kompreniĝas laŭ diversaj interpretoj kaj povas esti, sekve, motivo de duboj, necerteco kaj konfuzo. La ĉefa problemo estas, ke estinta tiom da difinoj de la termino kiom aŭtoroj, ne estas interkonsento pri kiuo estas la celo de tiu koncepto en internacia juro.

Notoj redakti

  1. en PIV Alirita la 4an de Novembro 2021.