Jean-Jacques Rousseau

svisa filozofo
(Alidirektita el Jean Jacques Rousseau)

Jean-Jacques ROUSSEAU (Franclingva prononco: [ʒɑ̃ ʒak ʁuso]; 28-a de junio 1712 – 2-a de julio 1778) estis Ĝeneva filozofo, verkisto, kaj komponisto. Lia politika filozofio influis la progreson de la Klerismo tra Eŭropo, same kiel aspektojn de la Franca Revolucio kaj de la disvolvigo de la moderna politika, ekonomika, kaj eduka pensaro.[1]

Jean-Jacques Rousseau
Jean-Jacques Rousseau (painted portrait).jpg
Persona informo
Jean-Jacques Rousseau
Naskiĝo 28-an de junio 1712 (1712-06-28)
en Ĝenevo
Morto 2-an de julio 1778 (1778-07-02) (66-jara)
en Ermenonville
Mortis pro korhalto [#]
Tombo cenotaph of Jean-Jacques Rousseau [#]
Religio protestantismo [#]
Lingvoj franca [#]
Loĝloko TorinoStaffordshire [#]
Ŝtataneco Respubliko de ĜenevoFrancio [#]
Subskribo Jean-Jacques Rousseau
Memorigilo Jean-Jacques Rousseau
Familio
Patro Isaac Rousseau [#]
Edz(in)o Thérèse Levasseur [#]
Amkunulo Françoise-Louise de Warens [#]
Profesio
Okupo filozofobotanikistokomponisto • koreografo • verkisto • muzikologo • literaturisto • romanisto • aŭtobiografo • muzika teoriisto • pedagogo • natursciencisto • dramaturgoEnciklopediisto • epistolisto • politikologo • eseisto • muzikkritikisto [#]
Laborkampo plantoscienco [#]
Verkado
Verkoj Emile, aŭ Pri la Eduko ❦
Pri la socia kontrakto [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Jean-Jacques Rousseau en poŝtmarko de Rumanio, 1962.

Li devenis de Ĝenevo sed komence de vivo nestabila kaj agitita, li foriris 16jaraĝa por iri al Savojo, kie li estis edukita kaj iniciatita al amo fare de Sinjorino Françoise-Louise de Warens. Poste li venis al Parizo en 1742, cele karieri pri muziko. Li eltenis malfacilan vivon, serĉante diversajn protektantojn kaj vivante kun sia eksterleĝa edzino, Marie-Thérèse Le Vasseur, duonalfabeta kaj polemikiga servistino, kiu havos kvin gefilojn, ĉiuj fiditaj al la publika helpo. Samtempe, li renkontis kun Diderot kaj verkis artikolojn pri muziko por la Encyclopédie.

Li estas rigardebla kiel partoprenanto de la Klerismo pro sia malakcepto de aŭtoritatismo sed ankaŭ la baptopatro de romantikismo[2][3] kaj iasence de la Franca Revolucio, lia penso fundamenta formiginte la maldekstran mondbildon. Kvankam, kiam oni legas lian Pri kontrakto socia oni vidas, ke ĝi ja povas pli bone konduki al faŝismaj ideoj kaj reĝimoj (nacia religio, esence militisma ideo, kie la alilandanoj estas esence malamikoj, rajto de la registaro mensogi al la "civitanoj" por politikaj celoj, kaj la fama ideo, laŭ kiu trudi individuojn obei al la leĝo estas "trudi ilin esti liberaj" (tiel)).

Rousseau estis edukita fare de sia onklino kiel kalvinisto. Ekde la aĝo de 16, Rousseau vagis tra Eŭropon kaj loĝis en Svislando, Italio, Francio kaj eĉ Britio, kie li loĝis ĉe Hume. Liaj verkoj estis bruligitaj, lia domo ŝtonbatita kaj post tempo li freneziĝis. Li ŝatis naturon, verki muzikon (kaj eĉ inventis novan notacimetodon). Li suferis malfacilaĵojn ĉe siaj personaj rilatoj kaj rifuĝiĝis ofte en la soleco, revenante denove en Svision en 1762 post la kondamno de liaj verkoj fare de la Parlamento de Parizo. Li entreprenis tiam al la verkado de sia membiografio por justigi sin kaj multobligis siajn loĝlokojn, kaj finfine revenis en Parizon en 1770 por vivteni sin kopiante muzikon. Li mortiĝis kiam li estis 66jaraĝa en 1778 kaj liaj restaĵoj estis metitaj en la Panteono fare de la Nacia Konvencio dum la Franca revolucio en 1794.

Laŭ Rousseau, homo estas bona de naturo, sed estas malbonigita de socio. En la komenco de historio estis epoko ora kie ĉiu homo estis feliĉa kaj egala, temas pri la originala stato de naturo, nome la koncepto de la nobla sovaĝulo. Tial la solvo estas la reformo de socio, precipe per politiko (vidu la verkon Pri kontrakto socia) kaj edukado (vidu la verkon Emile). Lia Konfesoj, estis la plej persona membiografio ekde la Konfesoj de Aŭgusteno, kaj starigis novan modon inter tiaj verkoj. Tiel Goethe diris pri li, ke kun li "nova mondo komenciĝas" (idee, kaj literature kaj sente). Rousseau verkis konstituciojn por Korsiko kaj Pollando.

Rousseau eniris en la historio de la idearo per siaj mallongaj eseoj: Discours sur les sciences et les arts (Diskurso pri sciencoj kaj artoj, 1750) kaj Discours sur l'origine et les fondements de l'inégalité parmi les hommes (Diskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj, 1755), kontrastante la naturan staton, kiu faris la feliĉon de la homaro, al la socia stato, fonto de ĝenerala malfeliĉo. Kontraŭanto de la filozofio de Hobbes, li komprenis, ke reveno al la origino maleblas kaj entreprenis meditadon pri la funkciado de socio demokratia bazita sur la socia kontrakto (1762) laŭ kiu la suverena popolo organizas la kolektivan vivon. Rousseau proponis ankaŭ, per Émile, ou De l'éducation (1762), meditadon pri edukado, kiu laŭ li devas apogi sin sur la rezervo de la naturaj kvalitoj de la infano kaj certigi ĉefe liajn praktikajn kapablojn anstataŭ librecaj scioj.

En la tereno literatura, la kontribuo de Jean-Jacques Rousseau estas same grava per sia verko Julie ou la Nouvelle Héloïse (La nova Helojzo, 1761), letera romano laŭ la angla modelo du Pamela; or, Virtue Rewarded de Samuel Richardson, kiu estos unu de la plej vendataj verkoj de la 18-a jarcento alloge per sia antaŭromantisma priskribo de la ama sento kaj de la naturo. Les Confessions (Konfesoj, verkitaj inter 1765 kaj 1770, kun postmorta publikigo en 1782 kaj 1789) kaj Les Rêveries du promeneur solitaire (Revoj de solula promenanto, verkitaj en 1776-1778, publikigitaj en 1782) estas konsiderita fondo de la ĝenro de la membiografio per montrado de la sentoj la plej intimaj.

Inter aliaj, Rousseau profunde influis Kantion, Robespieron, Goeton, Tolstojon kaj tute alisence Pol Poton. Vidu ankaŭ la temon de la Nobla sovaĝulo. Modernaj avataroj de la problemaro starigita de li estas fundamenta ekologiismo, primitivisma movado, kaj la ideoj de Ted Kaczynski. Ĝenerale temas pri influo en la fako de la politika filozofio per meditado pri la koncepto de demokratio, krom la kreado de nova sentiveco en la fako de literaturo, kio kondukos al Romantismo.

BiografioRedakti

Familio kaj infanaĝoRedakti

Raymond Trousson, en la biografio kiun li dediĉis al Jean-Jacques Rousseau, indikis, ke lia familio estas origina de Monthléry, ĉe Étampes, sude de Parizo[4]. La praavo de Jean-Jacques, nome Didier Rousseau, lasis Monthléry por fuĝi el la religia persekutado kontraŭ protestantoj. Li instaliĝis en Ĝenevo en 1549 kie li malfermis gastejon kaj estis vinkomercisto[5][6][7].

La plej juna nepo de Didier Boucher, nome David Rousseau (1641-1738) estis la avo de Jean-Jacques Rousseau. Li estis, kiel sia patro, Jean Rousseau, horloĝisto, profesio respektata kaj monprodukta tiutempe.[6] Li edziĝis al Suzanne Cartier kiu havigos nombrajn filojn el kiuj ses atingos la adoltecon; tri filoj, David, André kaj Isaac, nome la patro de Jean-Jacques (oni ne scias pri la du unuaj); tri filinoj, Clermonde, kiu edziniĝos al Antoine Fazy, Théodora kaj Suzanne, tiuj du onklinoj ludos gravan rolon en la vivo de Jean-Jacques.

 
La domo kie Rousseau naskiĝis en 40, Grand-Rue, Ĝenevo.

Jean-Jacques Rousseau, naskiĝis la 28-a de junio 1712 ĉe la gepatra hejmo ĉe Grand-Rue en la historia centro de Ĝenevo. Li estis la filo de Isaac Rousseau, (Ĝenevo, 1672 - Nyon, 1747), horloĝisto kiel sia patro kaj kiel sia avo, kaj de Suzanne Bernard (Ĝenevo, 1673 - Ĝenevo, 1712), filino ankaŭ de horloĝisto nomita Jacques Bernard. Liaj gepatroj estis geedziĝintaj en 1704, post unu unua unio jam estis kuniginta la du familiojn ĉar la frato de Suzanne, Gabriel Bernard estis edziĝinta al la fratino de Isaac, Théodora Rousseau en 1699. Unua filo, François, naskiĝis la 15-a de marto 1705. Poste Isaac lasis edzinon kaj ĵus naskiton en Ĝenevo por esti horloĝisto en Konstantinopolo. Li restos tie ses jarojn kaj revenos hejmen en 1711, kaj faros duan filon kun sia edzino; tiu lasta bedaŭrinde mortos pro febroj la 7-a de julio 1712, naŭ tagojn post la nasko de Jean-Jacques Rousseau.

Isaac Rousseau havis perforteman karakteron foje. Post kverelo kun samlandano, li rifuĝiĝis en Nyon en la kantono Vaud, la 11-a de oktobro 1722, por eviti justicon[8]. Li neniam revenos al Ĝenevo, sed konservos kelkajn kontaktojn kun siaj gefiloj, ĉefe kun Jean-Jacques kiu faros regule la vojaĝon al Nyon kaj kiu komunikos sian pasion por libroj. Li fidis sian patrorajton al sia duobla bofrato Gabriel Bernard ŝanĝe de pensio.

 
Rememora tabulo dediĉita al estado de Jean-Jacques Rousseau en la iama presbitero ĉe la preĝejo Sankta Petro de Bossey (Haute-Savoie).

El aĝo de dek, Rousseau estis tiele edukita de sia onklo Gabriel[9], pastoro kiun li konsideris sian avon, kaj de sia onklino Suzanne.[10] Lia frato, François, forlasis la hejmon tuj kaj oni perdis lian estonton en Germanio, fakte en la regiono Freiburg. Rousseau estis poste fidita kiel pensio al la pastoro Lambercier en Bossey ĉe Salève, sude de Ĝenevo, kie li pasigis du jarojn (1722 - 1724) akompane de sia kuzo Abraham Bernard.

Lia onklo metis lin poste kiel metilernanto ĉe aktuaro, poste, pro manko de intereso de la infano, ĉe gravuristo, Abel Ducommun. La kontrakto de metilernado estis la 26-a de aprilo 1725 por daŭro de kvin jaroj[11]. Jean-Jacques kiu estis ĝis tiam koninta feliĉan infanaĝon, aŭ almenaŭ trankvilan, devis tiam fronti akran disciplinon[12]. La 14-a de marto 1728, revene malfrue kaj trovante la pordegojn de Ĝenevo fermitaj, li decidis fuĝi (time esti denove frapita de sia mastro[13]), ne sen adiaŭi sian kuzon Abraham.

Protektado de Madame de WarensRedakti

 
Les Charmettes, kie Rousseau loĝis kun Françoise-Louise de Warens el 1735 ĝis 1736, nuntempe muzeo dediĉita al Rousseau.

Virtuale ĉiu disponebla informo pri la junaĝo de Rousseau venis fakte el lia postmorte publikigitaj Confessions, en kiu la kronologio estas iom konfuza, kvankam ĵusaj fakuloj esploris arkivojn por konfirmi pruvarojn kaj plenigi la truojn. Estante 13-jaraĝa, Rousseau estis metilernanto unue kun notario kaj poste kun gravuristo kiu frapis lin. Estante 15-jaraĝa, li foriris el Ĝenevo (la 14an de Marto 1728) post reveni al la urbo trafante la urbopordegojn fermitaj post la limhoro.

Alveninte en Savojon li rifuĝiĝis ĉe romkatolika pastro, kiu prezentis lin al Françoise-Louise de Warens, 29-jaraĝa. Ŝi estis nobelino de protestanta deveno kiu separiĝis el sia edzo. Kiel profesia prozelitistino, ŝi ŝajne estis dungita de la reĝo de Piemonto por helpi konverti protestantojn al katolikismo. Ili sendis la knabon al Torino, nome ĉefurbo de Savojo (kiu inkludis Piemonton, en tio kio estas nuntempe Italio), por kompletigi lian konverton. Tio rezultis en la fakto, ke li devis senigi sin el sia ŝtataneco de Ĝenevo, kvankam li poste devos reveni al kalvinismo por reakiri ĝin.

Konvertinte sin al katolikismo, kaj de Warens kaj Rousseau estis ŝajne reagante al la insistemo de kalvinismo al la koncepto de la kompleta depravacio de homo. De Warens, deisto laŭ klino, estis allogita al katolikismo pro ties doktrino de pardono de pekoj.

Trovante sin memresponsa kaj libera, ĉar kaj lia patro kaj lia onklo pli malpli senigis el li, la adoleskulo Rousseau subtenis sin dum ioma tempo kiel servisto, sekretario kaj tutoro, vaganta en Italion (Piemonton kaj Savojo) kaj Francio. Dum tiu tempo, li loĝis kun aŭ sen Sinjorino de Warens, kiun li idoligis kaj nomis sian maman. Kontentega pri lia devoteco, de Warens klopodis helpi lin starti en profesio, kaj aranĝis formalan muzikan instruadon por li. Dum ioma tempo, li por mallonge ĉeestis en seminario kun la ideo iĝi pastro.

 
Françoise-Louise de Warens.

Kiam Rousseau atingis 20-jaraĝon, de Warens akceptis lin kiel sia amanto, dum ŝi intimis ankaŭ kun helposervisto de sia hejmo. La seksa aspekto de tiu amrilato (nome ménage à trois) konfuzis Rousseau kaj malkontentigis lin, sed li ĉiam konsideris de Warens la plej granda amo de sia vivo. Sufiĉe malavara elspezemulino, ŝi havis grandan bibliotekon kaj emis distriĝi per muziko kaj ofte aŭskultis ĝin. Ŝi kaj ŝia etoso, nome kleraj membroj de la katolika klerikaro, enkondukis Rousseau al la mondo de beletroj kaj ideoj. Rousseau estis estinta indiferenta studento, sed dum siaj 20-aj jaroj, kiuj estis markitaj per longaj atakoj de hipokondrio, li entuziasmiĝis per la dediĉo al la studo de filozofio, matematiko, kaj muziko. Estante 25-jaraĝa, li ricevis malgrandan heredon el sia patrino kaj uzis parton el tio por repagi al de Warens pro ŝia financa subteno al li. Estante 27-jaraĝa, li enposteniĝis kiel tutoro en Liono.

In 1742, Rousseau translokiĝis al Parizo por prezenti al la Académie des Sciences novan sistemon de ciferbaza muzika notacio pri kiu li kredis, ke ĝi estos al li fonto de riĉeco. Lia sistemo, intencita por esti kongruebla kun tipografio, estis bazita sur unusola linio, en kiu ciferoj reprezentus intervalojn inter notoj kaj punktoj kaj komoj indikus la ritmajn valorojn. Kredante, ke la sistemo ne estas praktika, la Akademio malakceptis ĝin, kvankam ili laŭdis lian mastrecon pri la afero, kaj urĝis lin reklopodi. Li amikiĝis kun Denis Diderot tiun jaron, konektante pri diskutoj pri literaturaj klopodoj.[14]

 
Palaco apartenanta al Tommaso Querini en 968 Cannaregio, Venecio, kiu servis kiel Franca Ambasado dum la periodo de Rousseau kiel Sekretario de la Ambasadoro.

El 1743 ĝis 1744, Rousseau havis honorindan sed nebone pagatan postenon kiel sekretario de la Grafo de Montaigue, nome franca ambasadoro en Venecion. Tio vekis en li vivodaŭran amon al la Italia muziko, precipe al opero. La dunginto de Rousseau rutine ricevis sian stipendion eĉ ĝis unu jaron poste kaj tial li pagis sian dungitaron same malregule.[15] Post 11 monatoj, Rousseau elposteniĝis, ricevinte el la sperto profundan malfidon el la registara burokratio.

Reveno al ParizoRedakti

Reveninta al Parizo, la malriĉa Rousseau amikiĝis kaj iĝis amanto de Thérèse Levasseur, kudristino kiu estis la sola subteno de siaj patrino kaj nombraj malbone zorgitaj filoj. Dekomence, ili ne kunloĝis, kvankam poste Rousseau prenis Thérèse kaj ŝian patrinon por loĝi kun li kiel liaj servistinoj, kaj li mem respondecis pri la ŝarĝo subteni ŝian grandan familion. Laŭ liaj Confessions, antaŭ ŝi translokiĝis kun li, Thérèse faris al li filon krom aliajn kvar infanojn (ne estas fidinda verecigo por tiu nombro). Fakte kelkaj el la samtempuloj de Rousseau kredis, ke la infanoj ne estas liaj. George Sand estis verkinta eseon, "Les Charmettes" (1865. Presita en la sama volumo kiel "Laura" el la sama jaro) en kiu ŝi klarigas kiel Rousseau povus akcepti sian respondecon false. Ŝi citas sian avinon, en kies familio Rousseau estis tutoro, kaj kiu asertis, ke Rousseau ne povas havi filojn.

Rousseau verkis, ke li konvinkis Thérèse forlasi ĉiun el la ĵus naskitoj en orfejon, por la profito de sia "honoro". "Ŝia patrino, kiu timis la malkonvenon de dorlotito, venis en mia helpo, kaj ŝi [Thérèse] permesis, ke oni konvinku ŝin" (Confessions). En sia letero al Madame de Francueil en 1751, li por unua fojo pretendis, ke li ne estis tiom riĉa por zorgi siajn filojn, sed en la Libro 9a de Confessions li havigis la verajn tialojn de lia decido: "Mi tremis pro la penso fidi ilin al familio por ke oni zorgu ilin, por ke ili estu eĉ pli malbone edukitaj. La risko de edukado en orfejo estis multe malpli granda".

Dek jarojn poste, Rousseau faris esplorojn pri la tiama vivo de sia filo, sed oni povis trovi neniom. Kiam Rousseau poste iĝis celebrata kiel teoriulo pri edukado kaj pri infanzorgado, lia abandono de siaj filoj estis uzata de liaj kritikistoj, kiel Voltaire kaj Edmund Burke, kiel la bazo por argumentoj ad hominem.[16]

Komencante per kelkaj artikoloj pri muziko en 1749, Rousseau kontribuis per nombraj artikoloj al la fama verko de Diderot kaj D'Alembert nome Encyclopédie, el kiuj la plej fama estis artikolo pri politika ekonomiko verkita en 1755. Rousseau en siaj muzikaj artikoloj de la Encyclopédie engaĝiĝis en rekta polemiko kun aliaj muzikistoj, ekz. kun Rameau, kiel en sia artikolo pri "Temperamento".

La ideoj de Rousseau estis rezulto de preskaŭ obseda dialogo kun verkistoj de la pasinto, filtrita en multaj okazoj tra konversacioj kun Diderot. En 1749, Rousseau estis faranta vizitojn al Diderot, kiu estis enfermita en la fortikaĵo de Vincennes pere de lettre de cachet pro opinioj en sia "Lettre sur les aveugles", kiuj kliniĝis al materiismo, al kredo en atomoj, kaj al natura selekto. Laŭ la historiisto pri scienco nome Conway Zirkle, Rousseau vidis la koncepton de natura selekto "kiel agento por plibonigi la homan specion."[17]

Rousseau iam sciis pri ese-konkurenco sponsorita de la Akademio de Dijon pri kiu la venkinta eseo estu publikigita en Mercure de France pri la temo ĉu la disvolvigo de artoj kaj sciencoj estis morale profitaj. Li verkis, ke piedirante al Vincennes (ĉirkaŭ tri mejlojn el Parizo), li havis revelacion, ke artoj kaj sciencoj estis responsaj pri la morala degenerado de homaro, kiu estas fundamente bona laŭ naturo. La verko de Rousseau de 1750 nome Diskurso pri sciencoj kaj artoj ricevis la unuan premion kaj havigis al li gravan famon.

Rousseau pluigis sian intereson en muziko. Li verkis kaj la vortumadon kaj la muzikon de sia opero Le devin du village (La divenisto de la vilaĝo), kiu estis ludita por la reĝo Ludoviko la 15-a en 1752. Tio plaĉis al la reĝo tiom ke li proponis al Rousseau porvivan pension. Malespero de liaj amikoj venis kiam Rousseau malakceptis tiun grandan honoron, kio havigis al li famon kiel "la homo kiu malakceptis pension de la reĝo". Li malakceptis ankaŭ kelkajn aliajn profitajn proponojn, foje per bruskeco kiu preskaŭ iĝis teatreca dramo kiu ofendis kelkajn kaj okazigis al li problemojn. La saman jaron, la vizito de trupo de italaj muzikistoj al Parizo, kaj ilia ludado de la verko de Giovanni Battista Pergolesi nome La serva padrona, provokis la polemikon nome Querelle des Bouffons, kiu frontigis la protagonistojn de franca muziko kontraŭ subtenantoj de la itala stilo. Rousseau, kiel jam oni menciis, estis entuziasma apoganto de itala muziko kontraŭ Jean-Philippe Rameau kaj aliaj, kaj li faris gravan kontribuon per sia Letero pri franca muziko.

Reveno al ĜenevoRedakti

 
Tiutempa portreto de la Grafino de Houdetot.

Reveninta al Ĝenevo en 1754, Rousseau rekonvertiĝis al kalvinismo kaj reakiris sian oficialan ŝtatanecon de Ĝenevo. En 1755, Rousseau kompletigis sian duan gravan verkon, nome Discours sur l'origine et les fondements de l'inégalité parmi les hommes (tio estas Diskurso pri malegaleco), kiun li prilaboris sur la argumentoj de la Diskurso pri sciencoj kaj artoj.

Li ankaŭ klopodis ne plenumitan amaferon kun 25-jaraĝa Sophie d'Houdetot, kio parte inspiris sian leternovelon, Julie, ou la nouvelle Héloïse (bazita ankaŭ sur la memoroj de lia idilia rilato de juneco kun Mme. de Warens). Sophie estis la kuzino kaj la hejmgasto de la patronino kaj gastiganto de Rousseau nome Madame d'Épinay, kiun li traktis ege maljuste. Li bedaŭris esti je la tuta dispono de Mme. d'Épinay kaj malamis la nesinceran konversacion kaj neprofundan ateismon de la Encyclopedistes kiujn li trafis je ŝia tablo. Vunditaj sentoj starigis amaran tri-vojan kverelon inter Rousseau kaj Madame d'Épinay; ŝia amanto, la ĵurnalisto Grimm; kaj ilia komuna amiko, Diderot, kiu prenis sian flankon kontraŭ Rousseau. Diderot poste priskribis Rousseau kiel "falsa, vana kiel Satano, maldankema, kruela, hipokrita, kaj malica... Li suĉis ideojn el mi, uzis ilin por si mem, kaj poste ŝajnigis malaprezi mim".[18]

 
Mme d'Épinay portretita de Jean-Étienne Liotard, ĉirkaŭ 1759 (Musée d'art et d'histoire, Ĝenevo).

La disrompo de Rousseau disde la Encyclopedistes koincidis kun la kompono de liaj tri ĉefaj verkoj, en ĉiu el kiuj li emfazis sian ardan kredon en la spirita origino de la homa animo kaj de la universo, en kontraŭdistingo de la materiismo de Diderot, La Mettrie kaj D'Holbach. Dum tiu periodo, Rousseau ĝuis la subtenon kaj patronadon de Charles la 2-a Frédéric de Montmorency-Luxembourg kaj de Louis-François de Bourbon-Conti, princo de Conti, du el la plej riĉaj kaj plej povaj el la nobeloj de Francio. Tiuj homoj vere aprezis Rousseau kaj ĝuis lian kapablon konversacii pri ajna temo, sed ili ankaŭ uzis lin kiel vojo reveni al Ludoviko la 15-a kaj al la politika partio ĉirkaŭ lia amatino, Madame de Pompadour. Ankaŭ kun ili, tamen, Rousseau iris tro for, kaj ricevis malakcepton kiam li kritikis la praktikon de kontraktoj por imposto-kolektado, en kio kelkaj el ili estis engaĝintaj.[19]

La 800-paĝa sentimentala romano de Rousseau Julie, ou la nouvelle Héloïse, estis publikigita en 1761 kaj atingis enorman sukceson. La rapsodecaj priskriboj en la libro de la natura beleco de la svisa kamparo kortuŝis la publikon kaj eble halpis la startigon de la posta frenezo por la alpaj pejzaĝoj en la 19-a jarcento. En 1762, Rousseau publikigis Du contrat social, principes du droit politique (nome Pri la socia kontrakto, principoj de politika rajto) en Aprilo. Eĉ lia amiko Antoine-Jacques Roustan sentis sin pelita verki afablan refuton de la ĉapitro pri Civila Religio en la Socia kontrakto, kiu indikis, ke la koncepto de "kristana respubliko" (respektive "kristana ŝtato") estis paradoksa, ĉar kristanismo instruas submetemon anstataŭ partoprenon en publikaj aferoj. Rousseau helpis Roustan trovi publikigiston por tiu refuto.[20]

 
Kovrilpaĝo de la unua eldono de Emile.

Rousseau publikigis Emile, aŭ Pri la Eduko en Majo. Fama parto de Emile, nome "Fidkonfeso de Savoja Vikaro", intencis esti defendo de religia kredo. La elekto fare de Rousseau de katolika vikario de malriĉa kamparana fono (eble bazita sur afabla pastro kiun li konis estante dekjarulo) kiel proparolanto de la defendo de religio estis en si mem kuraĝa plinovigo por la epoko. La kredo de la vikario estis Socinismo (aŭ Unitariismo laŭ la nuntempa nomo). Ĉar tio malakceptis la koncepton de origina peko kaj la dian revelacion, kaj protestantaj kaj katolikaj aŭtoritatoj sentis sin ofenditaj. La biografio de Rousseau nome Leo Damrosch kredas, ke la aŭtoritatoj elektis kondamni lin sur religiaj pli ol sur politikaj fonoj pro taktikaj tialoj.[21]

Krome, Rousseau defendis la opinion ke, ĝis tiam kondukinta homojn al virto, ĉiuj religioj estas egale meritplena, kaj ke homoj tial devus konformiĝi al la religio en kiu ili estis edukitaj. Tiu religia indiferentismo okazigis, ke kaj Rousseau mem kaj liaj libroj esis malpermesitaj el Francio kaj el Ĝenevo. Li estis kondamnita el la predikejo fare de la Ĉefepiskopo de Parizo, liaj libroj estis bruligitaj kaj oni publikigis ordonojn por lia aresto.[22] Iamaj amikoj kiaj Jacob Vernes de Ĝenevo ne akceptis liajn opiniojn, kaj verkis violentajn refutojn.[23]

Simpatia observanto, David Hume "ne montris surprizon kiam li eksciis, ke la libroj de Rousseau estis malpermesitaj en Ĝenevo kaj aliloke". Rousseau, li verkis, "ne havis la prudenton forigi vualon el super siaj sentoj; kaj, ĉar li desdegnis kaŝi sian malaprezon por establitaj opinioj, li ne devus gapi, ke ĉiuj fanatikuloj estas milite kontraŭ li. La gazetarlibereco ne estas tiom sekurigita en ajna lando... por ne reflekti tian malferman atakon al populara antaŭjuĝo iom danĝeran."[24]

Voltaire kaj Frederiko la GrandaRedakti

Post la verko de Rousseau Emile kolerigis la francan parlamenton, arestordono estis eldonita de la parlamento kontraŭ li, kio rezultis en la fakto ke li fuĝis al Svisio. Poste, kiam ankaŭ la svisaj aŭtoritatoj montriĝis malamikaj al li — kondamnante kaj Emile, kaj ankaŭ Pri la socia kontrakto — Voltaire sendis inviton al Rousseau por ke li venu kaj loĝu kun li, komentante ke: "Mi ĉiam amos la aŭtoron de la 'Vikario savoja' ne gravas tio kion li faris aŭ povos fari... Lasi lin veni ĉi tien [al Ferney]! Li devas veni! Mi ricevos lin per malfermaj brakoj. Li estos la mastro ĉi tie pli ol mi. Mi traktos lin kiel mian propran filon."[25][26]

 
Portreto de 1766 de Rousseau vestanta armenan veston, Allan Ramsay.

Rousseau poste esprimis sian bedaŭron ke li ne reagis al la invito de Voltaire. En Julio 1762, post Rousseau estis informita, ke li ne rajtos plue loĝi en Berno, d'Alembert konsilis lin translokiĝis al la Princlando Neŭŝatelo, kie regis Frederiko la Granda de Prusio. Sekve, Rousseau akceptis inviton loĝi en Môtiers, je dek kvin mejloj el Neŭŝatelo. La 11an de Julio 1762, Rousseau skribis al Frederiko, priskribante kiel li estis forigita el Francio, el Ĝenevo, kaj el Berno; kaj petante la protektadon de Frederiko. Li menciis ankaŭ, ke li estis kritikinta Frederikon en la pasinto kaj ke li plue estos kritika al Frederiko en la estonteco, asertante tamen: "Via Moŝto povas disponi je mi kiel plaĉos al vi." Frederiko, ankoraŭ meze de la Sepjara milito, skribis al la loka guberniestro de Neŭŝatelo, Marŝalo George Keith, kiu estis komuna amiko de ambaŭ, por ke li havigu al Rousseau monon, kvankam ripetante, ke li malŝatas la malkonvenojn de la sintenoj de la filozofo. Rousseau, kortuŝita de la helpo kiun li ricevis el Frederiko, asertis, ke ekde nun li montros intereson en la aktiveco de Frederiko. Kiam la Sepjara milito estis finonta, Rousseau skribis denove al Frederiko, dankante pro la ricevita helpo kaj instigante lin finigi la militajn aktivecojn kaj klopodi teni siajn afreojn feliĉe. Oni ne konas respondon de Frederiko, sed li komentis al Keith, ke Rousseau estis "skoldinta" lin.[27]

EkziloRedakti

 
Môtiers, de kie oni forpelis Rousseau.

Dum pli ol du jaroj (1762–1765) Rousseau loĝis en Môtiers, pasigante sian tempon legante kaj verkante kaj kunsidante kun vizitantoj[28] kiel James Boswell (Decembro 1764). Dume, la lokaj pastroj eksciis pri la apostazoj en kelkaj el liaj verkoj, kaj decidis ne permesi al li resti en la najbareco. La Neŭŝatela Urbestraro pelis Rousseau veni respondi akuzon de blasfemo. Li respondis petante senkulpigon pro sia malkapablo resti side dum longa tempo pro sia malsano.[28][29][30][31] Sekve, la propra pastoro de Rousseau, nome Frédéric-Guillaume de Montmollin,[32] ekdenuncis lin publike kiel la Antikristo.[28][29] Per arda prediko, Montmollin citis Proverbojn 15:8: "La ofero de la mavulo estas abomeno al la Senjoro, sed la preĝo de la justulo estas lia plezuro"; tio estis interpretita de ĉiuj ke la fakto ke Rousseau ricevas la komunion estis malplaĉa al la Senjoro.[33][34] La ekleziaj atakoj kuraĝigis la paroĥanojn, kiuj eĉ ĵetis ŝtonojn al Rousseau kiam li eliris promeni. ĉirkaŭ meznokto de la 6a–7-a de septembro 1765, oni ĵetis ŝtonojn al la domo kie Rousseau estis loĝanta, kaj oni rompis vitrojn el la fenestroj.[29] Kiam loka funkciulo, Martinet, alvenis al la loĝejo de Rousseau li vidis tiom da ŝtonoj sur la balkono, ke li ekkriis "Dio mia, tio estas ŝtonminejo!"[34] Tiam, la amikoj de Rousseau en Môtiers devis konsili al li lasi la urbeton.[29]

Ĉar li deziris resti en Svisio, Rousseau decidis akcepti proponon translokiĝi al insuleto nome Sankta Petro, kie li havus solecan domon. Kvankam tiu estis ene de la Kantono Berno, el kiu li estis elpelita du jarojn antaŭe, li neformale estis certigita, ke li povos veni al tiu insuleta domo sen timo pri aresto, kaj li faris tion (10-a de septembro 1765). Tie, spite la malproksimecon de lia retirejo, vizitantoj serĉis lin kiel famulo.[35] Tamen, la 17an de Oktobro 1765, la Senato de Berno ordonis Rousseau forlasi la insulon kaj ĉiujn bernajn teritoriojn en dekkvin tagoj. Li respondis, petante permeson etendi sian restadon, kaj proponis esti malliberigita en ajna loko en ilia jurisdikcio kun nur kelkaj libroj en sia posedo kaj permeso iom promeni en ĝardeno vivtenante sin je sia propra kosto. La respondo de la Senato estis ordoni Rousseau lasi la insulon, kaj ĉiujn bernajn teritoriojn, en dudek kvar horoj. La 29an de Oktobro 1765 li lasis la insulon Sankta Petro kaj translokiĝis al Strasburgo. En tiu momento:

 
 Li havis invitojn por Pocdamo el Frederiko, por Korsiko el Paoli, por Loreno el Saint-Lambert, por Amsterdamo el Marc-Michel Rey, la eldonisto, kaj por Anglio el David Hume.[29][36] 

Li tiam decidis akcepti la inviton de Hume por iri al Anglio.[36]

 
La rilatoj de Diderot kun Rousseau estis meandrecaj.

La 9an de Decembro 1765, havinte pasporton el la Francia registaro por veni al Parizo, Rousseau lasis Strasburgon por iri al Parizo, kien li alvenis post unu semajno, kaj loĝis en palaco de sia amiko, Louis François de Bourbon, Princo de Conti. Tie li renkontiĝis kun Hume, kaj ankaŭ kun nombraj amikoj, kaj simpatiantoj, kaj iĝis tre populara figuro en la urbo.[36][37][38] En tiu epoko, Hume skribis:

 
 Maleblas esprimi aŭ imagi la entuziasmon de tiu nacio en favoro de Rousseau... Neniu iam tiom multe ĝuis ilian atenton... Voltaire kaj ĉiuj estas tre eklipsitaj.[36] 

Unu grava kunsido devis okazi tiam: Diderot deziris reamikiĝi kaj repaciĝi kun Rousseau. Tamen, kaj Diderot kaj Rousseau deziris, ke estu la aliulo kiu faru la iniciaton, kaj tiel ili ne renkontiĝis.[39]

La 1an de Januaro 1766, Grimm verkis informon por sia korespondantaro, en kiu li inkludis leteron ŝajne verkita de Frederiko la Granda al Rousseau. Tiu letero estis fakte komponita de Horace Walpole kiel trompa falsaĵo. Walpole neniam estis renkontiĝinta kun Rousseau, sed li bone estis konatulo kaj de Diderot kaj de Grimm. La letero tuj ricevis publikan konatecon;[40][41][42] Oni supozas, ke Hume ĉeestis kaj ke partoprenis en ties kreado.[40][43] La 16a de Februaro 1766, Hume verkis al la Markizino de Brabantane: "La nuran ŝercon kiun mi permesis al mi rilate al la supozita letero de la reĝo de Prusio mi faris ĉe la vespermanĝa tablo de Lord Ossory."[43] Tiu letero estis unu el la tialoj por la posta rompo en la rilatoj de Hume kun Rousseau.[41][42]

Angla intermezoRedakti

La 4an de Januaro 1766 Rousseau lasis Parizon kun Hume, la komercisto De Luze (malnova amiko de Rousseau), kaj la hunda maskoto de Rousseau nome Sultano. Post kvar-taga veturo ĝis Calais, kie ili restis dum du noktoj, la veturantoj enŝipiĝis al Dover. La 13an de Januaro 1766 ili alvenis en Londonon.[43][39][44] Tuj post ilia alveno, David Garrick aranĝis loĝion en la Teatro Drury Lane por Hume kaj Rousseau en unu nokto kiam ankaŭ la reĝo kaj la reĝino ĉeestis. Garrick mem ludis en komedio lia, kaj ankaŭ en tragedio de Voltaire.[43][45][46] Rousseau tiom ekscitiĝis dum la ludado ke li kliniĝis tro for kaj preskaŭ falis el la loĝio; Hume observis, ke la reĝo kaj la reĝino estis rigardantaj al Rousseau pli ol al la ludado.[41][42] Poste, Garrick servis vespermanĝon por Rousseau, kiu laŭdis la aktormanieron de Garrick: "Siro, vi faris, ke mi verŝis larmojn en via tragedio, kaj ridetis en via komedio, kvankam mi apenaŭ komprenis unu vorton de via lingvo."[43]

Tiam, Hume havis tre favoran opinion pri Rousseau; en letero al Madame de Brabantane, Hume skribis, ke observinte Rousseau tre zorge li estis konkludinta, ke li neniam estis renkontinta pli afablan kaj virtan personon. Laŭ Hume, Rousseau estis "ĝentila, modesta, amema, seninteresa, de ekstrema sensiveco".[43] Dekomence, Hume loĝigis Rousseau en la hejmo de Madam Adams en Londono, sed Rousseau ekricevis tiom multajn vizitantojn ke li tuj deziris translokiĝi al pli trankvila loko. Venis propono loĝigi lin en kimra monaĥejo, kaj li estis preta akcepti tion, sed Hume konvinkis lin translokiĝi al Chiswick.[43][47] Rousseau tiam petis al Thérèse veni kuniĝi al li.[46]

Dume, James Boswell, tiam en Parizo, proponis akompani Thérèse veni al Rousseau.[48][47] (Boswell jam antaŭe estis renkontiĝinta kun Rousseau kaj Thérèse en Motiers; li poste ankaŭ sendis al Thérèse grenatan kolieron kaj skribis al Rousseau petante permeson porokaze komunikiĝi kun ŝi.)[48] Hume antaŭvidis tion kio estas okazonta: "Mi timis iome fatalan okazaĵon por la honoro de mia amiko."[48][47] Boswell kaj Thérèse estis kune dum pli ol unu semajno, kaj laŭ notoj en la taglibro de Boswell ili plenumis amaferan rilaton, havante seksumadon kelkajn fojojn.[48][47] Iam Thérèse diris al Boswell: "Ne imagu, ke vi estas pli bona amanto ol Rousseau."[48]

Ĉar Rousseau deziris translokiĝis al pli malproksima loko, Richard Davenport —riĉa kaj maljuna vidvo kiu parolis france— proponis loĝigi Thérèse kaj Rousseau en Wootton Hall en Staffordshire. La 22an de Marto 1766 Rousseau kaj Thérèse iris al Wootton, kontraŭ la konsilo de Hume. Hume kaj Rousseau neniam renkontiĝos denove.[49][47][50] Dekomence al Rousseau plaĉis lia nova loko en Wootton Hall, kaj verkis favore pri la natura beleco de la loko, kaj pri kiel li estis sentante sin renaskiĝinta, forgesinte pasintajn penojn.[50][51][52]

Kverelo kun HumeRedakti

 
La rezultoj de la falsa letero verkita de Horace Walpole komplikis la restadon de Rousseau en Anglio. Walpole, portretita de Joshua Reynolds, 1756.

La 3an de Aprilo 1766 ĉiutaga gazeto publikigis leteron kiu konstituis trompon de Horace Walpole pri Rousseau – sen mencii Walpole kiel la fakta aŭtoro; ke la redaktoro de la publikaĵo estis amiko de Hume pligravigis la bedaŭron de Rousseau. Iom post iom artikoloj kritikantaj Rousseau ekaperis en la brita gazetaro; Rousseau sentis, ke Hume, kiel lia gastiganto, devis defendi lin. Krome, en la opinio de Rousseau, kelkaj el la publikaj kritikoj enhavis detalojn kiujn nur Hume konis.[51] Krome, Rousseau estis dolorigita kiam ekkonis, ke Hume estis loĝinta en Londono kun François Tronchin, filo de malamiko de Rousseau en Ĝenevo.[53][42][51][54]

Ĉirkaŭ tiu epoko, Voltaire anonime publikigis sian verkon Letero al Dro. J.-J. Pansophe en kiu li eksponis eltiraĵojn el multaj el iamaj asertoj de Rousseau kiuj estis tre kritikaj pri la vivo en Anglio; la plej damaĝaj partoj de tiu skribaĵo de Voltaire estis represitaj en londona gazetaro. Rousseau tiam decidis, ke estas konspiro destinita fifamigi lin.[51][42] Kroma tialo por la malkontento de Rousseau rilatis al la kredo ke Hume eble estis manipulanta lian poŝton.[47][50][55][53] Tiu miskompreno aperis ĉar Rousseau estis laca ricevi dikan korespondadon kies poŝtokoston li devis pagi.[56] Hume proponis malfermi la poŝtaĵojn de Rousseau li mem kaj resendi nur la gravajn leterojn al Rousseau; tiun proponon akceptis Rousseau.[47][50] Tamen, estis kelkaj pruvoj, ke Hume interkaptis ankaŭ la elirantajn poŝtaĵojn el Rousseau, kaj ne nur la alvenintajn.[57]

Post ioma korespondado kun Rousseau, kiu inkludis dekokpaĝan leteron el Rousseau priskribantan la tialojn de lia malkonsento, Hume konkludis, ke Rousseau estis perdanta sian mensan ekvilibron. Eksciante, ke Rousseau estis denoncante lin al siaj parizaj amikoj, Hume sendis kopion de longa letero de Rousseau al Marie Françoise Catherine de Beauvau-Craon, nome Madame de Boufflers. Ŝi respondis asertante, ke en sia opinio, la akuzita partopreno de Hume en la kompono de la falsa letero de Horace Walpole estis la tialo por la kolero de Rousseau.[54][58][59]

Kiam Hume ekkonis, ke Rousseau estis verkanta sian verkon Confessions, li supozis, ke la tiama disputo estas aperonta en la libro. Adam Smith, Turgot, Marischal Keith, Horace Walpole, kaj Mme de Boufflers konsilis al Hume ne publikigi sian kverelon kun Rousseau; tamen, multaj membroj de la grupo kiun Rousseau nomis "la coterie holbachique" —aparte, d'Alembert— urĝis lin malkovri sian version de la afero. En Oktobro 1766 la versio de Hume pri la kverelo estis tradukita en francan kaj publikigita en Francion; en Novembro ĝi estis publikigita en Anglio.[60][61][58] Grimm inkludis ĝin en sia correspondance; kaj finfine,

 
 la kverelo resonis en Ĝenevo, Amsterdamo, Berlino, kaj Sankt-Peterburgo. Dekduoj da pamfletoj reduobligis la bruit [bruon]. Walpole presis sian version de la disputo; Boswell atakis Walpole; la verko de Mme. de La Tour nome Precis sur M. Rousseau nomis Hume perfidulo; Voltaire sendis al li aldonan materialon pri misoj kaj krimoj de Rousseau, pri lia ĉeesto ĉe "fifamaj lokoj", kaj pri liaj perfidaj aktivecoj en Svisio. Georgo la 3-a "sekvis la batalon per intensa scivolemo".[58] 

Post la disputo iĝis publika, parte pro komentoj el elstaraj eldonistoj kiel la skoto Andrew Millar,[62] Walpole diris al Hume, ke tiaj kvereloj nur finiĝus iĝante distrofonto por la tuta Eŭropo. Diderot faris kompreneman rigardon al la fiafero: "Mi konis bone tiujn du filozofojn. Mi povus verki teatraĵon pri ili kiu igus vin plori, kaj kiu senkulpigus ilin ambaŭ."[61] Meze de la polemiko ĉirkaŭ sia kverelo kun Hume, Rousseau restis en publika silento; sed li decidis tiam reveni al Francio. Por kuraĝigi lin tuj fari tion, Thérèse avertis lin, ke la servistoj en Wootton Hall estis klopodintaj venenigi lin. La 22an de Majo 1767 Rousseau kaj Thérèse enŝipiĝis el Dover por Calais.[58]

Reveno en FrancionRedakti

La 22an de Majo 1767, Rousseau reeniris en Francion eĉ se arestordono kontraŭ li estis ankoraŭ valida. Li estis uzanta falsan nomon, sed estis rekonita, kaj okazis bankedo liahonore fare de la urbo Amiens.[63][64][65] Francaj nobeloj proponis al li rezidadon tiame. Dekomence, Rousseau decidis resti en bieno ĉe Parizo apartenanta al Mirabeau. Poste, la 21an de Junio 1767, li translokiĝis al palaco de la Princo de Conti en Trie.[65][66]

En tiu epoko, Rousseau ekdisvolvis sentojn de paranojo, anksio, kaj de konspirado kontraŭ li. Plej el tio estis nur produkto de lia imagopovo, sed la 29an de Januaro 1768, la teatro de Ĝenevo estis detruita per incendio, kaj Voltaire malicege akuzis Rousseau kiel la kulpulo.[65][67][68][69][70][71] En Junio 1768, Rousseau lasis Trie, lasante Thérèse malantaŭe, kaj iris unue al Liono, kaj poste al Bourgoin. Li tiam invitis Thérèse tien kaj edzinigis ŝin,[72][73][74] sub sia alinomo "Renou" en falsa (neleĝa) civila ceremonio en Bourgoin la 30an de Aŭgusto 1768.[65][71][75]

 
Nuntempa aspekto de la Rue Jean-Jacques-Rousseau (Parizo), iam Rue Platrière, kie por mallonge loĝis Rousseau.

En Januaro 1769, Rousseau kaj Thérèse iris loĝi en farmo ĉe Grenoble. Tie li praktikis botanikon kaj kompletigis la Confessions. En tiu epoko li esprimis sian bedaŭron pro la iama enmeto de siaj filoj en orfejo. La 10an de Aprilo 1770, Rousseau kaj Thérèse foriris al Liono kie li amikiĝis kun Horace Coignet, fabrikdesegnisto kaj amatora muzikisto. Je sugesto de Rousseau, Coignet komponis muzikajn intermezojn por la prozpoemo de Rousseau nome Pygmalion; tio estis ludita en Liono kune kun la opereto de Rousseau nome Le devin du village, kio ricevis publikan laŭdon. La 8-a de junio, Rousseau kaj Thérèse lasis Lionon kaj iris al Parizo; ili venis en Parizon la 24an de Junio.[65][76][77][78]

En Parizo, Rousseau kaj Thérèse loĝis en neenmoda kvartalo de la urbo, nome ĉe Rue Platrière —nune nomita Rue Jean-Jacques Rousseau. Li tiam subtenis sin finance per kopiado de muziko, kaj plue studis botanikon.[79][80] En tiu tempo li ankaŭ verkis sian verkon Lettres elementaires sur la botanique, kiu estos publikigita postmorte origine en angla traduko kiel Letters on the Elements of Botany. Tiuj konsistis el serio de leteroj kiujn Rousseau verkis al Mme. Delessert en Liono por helpi ŝiajn filinojn lerni la temon. Tiuj leteroj ricevis disvastigitan laŭdon kiam ili estis finfinfe publikigitaj postmorte. "Ĝi estas vera pedagogia modelo, kaj ĝi komplementas Emile," komentis Goethe.[81]

Por defendi sian reputacion kontraŭ malamika klaĉado, Rousseau estis ekverkante Confessions en 1765. En Novembro 1770, tiu verko estis kompletigita, kaj kvankam li ne deziris tiam publikigi ĝin, li ekproponis grupajn legadojn de kelkaj partoj de la libro. Inter Decembro 1770, kaj Majo 1771, Rousseau faris almenaŭ kvar grupajn legadojn de sia libro kaj la fina legado daŭris dek sep horojn.[79][82] Atestanto de unu el tiuj sesioj, nome Claude Joseph Dorat, verkis:

 
 Mi esperis sesion de sep aŭ ok horoj; ĝi daŭris dek kvar aŭ dek kvin... La verko estas vera fenomeno de genio, de simpleco, sincereco, kaj kuraĝo. Kiom multaj gigantoj reduktitaj al nanoj! Kiom multaj obskuraj sed virtaj homoj restaŭrigitaj al siaj rajtoj kaj venĝitaj kontraŭ la maliculoj per la nura atestado de honesta homo![82] 

Post Majo 1771, ne estis pluaj grupaj legadoj ĉar Madame d'Épinay skribis al policestro, kiu estis ŝia amiko, por peti haltigon de la legadoj de Rousseau kaj tial protekti sian privatecon. La polico alvokis Rousseau, kiu konsentis haltigi sian legadon.[83][84][85][86] La verko Confessions estis finfine publikigita postmorte en 1782.[84]

En 1772, Rousseau estis invitita prezenti rekomendojn por nova konstitucio por la Pol–Litova Unio, kio rezultis en la verko Considérations sur le gouvernement de Pologne, kio estos lia lasta grava politika verko.[87]

Ankaŭ en 1772, Rousseau ekverkis sian verkon Rousseau juge de Jean-Jacques, kio estis alia klopodo respondi al siaj kritikistoj. Li finkompletigis la verkadon en 1776. Tiu libro estas en la formo de tri dialogoj inter du roluloj; Franco kaj Rousseau, kiuj argumentas pri la meritoj kaj malmeritoj de tria rolulo —aŭtoro nomita Jean-Jacques. Ĝi estis priskribita kiel lia plej malfacile legebla verko; en la prologo de la libro, Rousseau akceptas, ke ĝi eble estas ripetema kaj disordema, sed li petis al la leganto toleremon sur bazo de la fakto ke li bezonas defendi sian reputacion el fifamigo antaŭ sia morto.[84][88][89][90][91]

Finaj jarojRedakti

En 1766, Rousseau estis impresinta Hume pro sia fizika forto pasigante dek horojn nokte ĉe la skribotablo dum aĉa vetero dum la ŝipveturado el Calais ĝis Dover dum Hume estis enfermita sur sia lito. "Kiam ĉiuj maristoj estis preskaŭ frostigitaj morte... li neniom suferis... Li estas unu el la plej fortikaj homoj kiujn mi iam konis," Hume notis.[39][44] Ĉirkaŭ 1770, la urinmalsano de Rousseau[92] ege mildiĝis kiam li ĉesis atenti la konsilojn de la doktoroj. Tiam, notis Damrosch, estis ofte pli bone lasi la naturon sekvi sian vojon anstataŭ submetiĝi al medicinaj proceduroj.[93] Lia ĝenerala sano estis pliboniĝinta.[93] Tamen, la 24-an de oktobro 1776, dum li estis piediranta sur mallarĝa strato en Parizo, ĉevalĉaro de nobelulo rapidiĝis laŭ la kontraŭa direkto; flanke al la ĉaro venis galopa danhundo apartenanta al la nobelulo. Rousseau malkapablis eviti kaj la ĉaron kaj la hundon, kaj estis frapita de la granda danhundo. Ŝajne li suferis fortan cerban komocion kaj neŭrologian damaĝon. Lia sano ekmalboniĝis; amiko de Rousseau nome Corancez priskribis la aperon de kelkaj simptomoj kiuj indikas, ke Rousseau eksuferis pro epilepsiaj atakoj post la akcidento.[94][95][96]

 
La tombo de Rousseau en la kripto de la Panteono, Parizo.

En 1777, Rousseau ricevis reĝan vizitanton, kiam la imperiestro de la Sankta Romia Imperio Jozefo la 2-a venis renkontigi lin.[79] Lia senpaga enir-rajto al la Operejo estis plinovigita en tiu tempo kaj li iris tien porokaze.[79] Ankaŭ en tiu tempo (1777–78), li komponis unu el siaj plej fajnaj verkoj, nome Revoj de solula promenanto.[97][86]

En la printempo de 1778, la Markizo Girardin invitis Rousseau loĝi en kabano de lia "château" en Ermenonville. Rousseau kaj Thérèse iris tien la 20an de Majo. Rousseau pasigis sian tempon ĉe la "château" kolektante botanikajn specimenojn, kaj instruante botanikon al la filo de Girardin.[86][96][98] Li mendis librojn el Parizo pri herboj, muskoj kaj fungoj, kaj faris planojn por finkompletigi siajn nefinigitajn Émile et Sophie kaj Daphnis et Chloé.[98]

La 1an de Julio, vizitanto komentis, ke "homoj estas malicaj", al kio Rousseau respondis "homoj estas malicaj, jes, sed homo estas bona"; tiuvespere estis koncerto en la "château" en kiu Rousseau ludis per piano sian propran komponon de la Salik-Kanto el Othello.[98] Ankaŭ tiutage, li havis abundan manĝon ĉe la familio Girardin;[86] la venontan matenon, kiam li estis ironta instrui muzikon al la filino de Girardin, li mortis pro cerba sangelverŝo rezulte en apopleksia frapo.[86][98][99] Oni supozas nun, ke ripetitaj faloj, kiel la akcidento de la danhundo, eble kontribuis al la atako de Rousseau.[99]

Post lia morto, Grimm, Madame de Staël kaj aliaj disvastigis la falsajn novaĵojn, ke Rousseau estis farinta memmortigon; laŭ aliaj klaĉoj, Rousseau estis freneza kiam li mortis. Tamen ĉiuj tiuj kiuj estis kun li la lastajn tagojn konsentis, ke li estis en trankvila mensostato tiam.[100]

La 4an de Julio 1778, Rousseau estis entombigita en la Poplinsulo ("Île des Peupliers"), kiu iĝis loko de pilgrimado por liaj multaj admirantoj. La 11an de Oktobro 1794, liaj restaĵoj estis translokigitaj al la Panteono, kien ili estis metitaj ironie ĉe la restaĵoj de lia "malamiko" Voltaire.[100]

FilozofioRedakti

 
Statuo de Rousseau sur la insulo Rousseau, Ĝenevo.

InfluojRedakti

Rousseau poste notis, ke kiam li legis la demadon prr la ese-konkurenco de la Akademio de Dijon, en kiu li poste venkos: "Ĉu la renaskiĝo de artoj kaj sciencoj kontribuis al la purigo de la moralo?", li sentis, ke "la momento en kiu mi legis tiun anoncon mi vidis alian universon kaj iĝis diferenca homo".[101] La eseo kiun li verkis kiel respondo kondukis al unu el la centraj temoj de la pensaro de Rousseau, kiu asertas, ke la perceptita socia kaj kultura progreso fakte kondukis nur al la morala degradado de la homaro.[102] Liaj influoj por tiu konkludo estis el Montesquieu, François Fénelon, Michel de Montaigne, Seneko la Juna, Platono, kaj Plutarko.[103]

Rousseau bazis sian politikan filozofion sur la teorio de la kontrakto kaj sia legado de Thomas Hobbes.[104] Reago al la ideoj de Samuel von Pufendorf kaj de John Locke estis ankaŭ bazo de lia pensaro.[105] Ĉiuj tri pensuloj estis kredintaj, ke la homoj kiuj vivas sen centra aŭtoritato estas frontantaj necertajn kondiĉojn en stato de reciproka konkurenco.[105] Kontraste, Rousseau kredis, ke ne estas klarigo kial tio estu la kazo, ĉar estas en tio nek konflikto nek propreco.[106] Rousseau speciale kritikis Hobbes pro la aserto ke ĉar homo en la "stato de naturo... ne havas ideon de boneco li devas esti nature malica; kaj li estas malvirta ĉar li ne konas virton". Kontraŭe, Rousseau subtenas, ke "nekoruptaj moraloj" hegemonias en la "stato de naturo".[107]

Homa naturoRedakti

Komune kun aliaj tiamaj filozofoj, Rousseau konsideris hipotezan "natura staton" kiel normiga gvidilo.

VerkojRedakti

 
Titolpaĝo de la eldono de Marc Michel Rey de 1755 de "Discours sur l’origine et les fondements de l’inégalité parmi les hommes" de Jean-Jacques Rousseau.

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. Jean-Jacques Rousseau, jen france, germane kaj itale en Historia leksikono de Svisujo.
  2. "Preromanticism Criticism". Enotes. Arkivita el la originalo la 6-an de aprilo 2010, alirita la 23-an de februaro 2009.
  3. Darnton, Robert, "6. Readers Respond to Rousseau: The Fabrication of Romantic Sensitivity", The Great Cat Massacre por kelkaj interesaj ekzemploj de nuntempaj reagoj al romano La nova Helojzo.
  4. Por konsulti la genealogian arbon de Rousseau, vidu Connaissez-vous Jean-Jacques? Famille, je vous aime! ĉe la retejo de la Akademio de Grenoble.
  5. Trousson.
  6. 6,0 6,1 Damrosch 2005, p. 8.
  7. Damrosch, Leo, "Jean-Jacques Rousseau", 30-a de oktobro 2005.
  8. Trousson.
  9.  , Les confessions, Livre premier, 44, Garnier-Flammarion, 1968.
  10. Damrosch 2005, p. 24.
  11. Trousson.
  12. Ĉiu informo pri la infanaĝo de Jean-Jacques troviĝas en la unua libro de Confessions.
  13. Bernard Cottret, «Rousseau fête ses 300 ans!», eldono Au cœur de l'histoire ĉe Europe 1, 17-a de majo 2012
  14. Rousseau 1987, Book VII
  15. Damrosch 2005, p. 168: la grafo estis "a virtual parody of a parasitic aristocrat, incredibly stupid, irascible, and swollen with self importance". Li tute ne parolis italan, lingvo en kiu Rousseau estis fluparolanto. Kvankam Rousseau faris plej el la laboro de la ambasado, li estis traktita kiel servisto.
  16. Ball, Terence. (1-a de januaro 1998) Rousseau's Ghost (angle). SUNY Press. ISBN 978-0-7914-3933-3.
  17. Zirkle, Conway (25-a de aprilo 1941), "Natural Selection before the Origin of Species", Proceedings of the American Philosophical Society (Philadelphia) 84 (1): 71–123 
  18. Damrosch 2005, p. 304.
  19. Damrosch 2005, p. 357.
  20. Rosenblatt 1997, pp. 264–65.
  21. Damrosch 2005.
  22. Damrosch 2005, p. 358.
  23. Blackwood 1842, p. 165.
  24. Gay 1977, p. 72.
  25. Durant & Durant 1967, p. 190.
  26. Durant & Durant 1967, p. 191.
  27. Durant & Durant 1967, p. 192.
  28. 28,0 28,1 28,2 Durant & Durant 1967, p. 205.
  29. 29,0 29,1 29,2 29,3 29,4 Durant & Durant 1967, p. 206.
  30. Damrosch 2005, p. 392.
  31. Damrosch 2005, p. 393.
  32. Cranston 2005, p. 113.
  33. Damrosch 2005, p. 394.
  34. 34,0 34,1 Damrosch 2005, p. 395.
  35. Rousseau's Trapdoor – European Romanticisms in Association. Arkivita el la originalo je 27-a de septembro 2020. Alirita 3-a de septembro 2020.
  36. 36,0 36,1 36,2 36,3 Durant & Durant 1967, p. 207.
  37. Damrosch 2005, p. 404.
  38. Damrosch 2005, p. 405.
  39. 39,0 39,1 39,2 Damrosch 2005, p. 406.
  40. 40,0 40,1 Durant & Durant 1967, p. 208.
  41. 41,0 41,1 41,2 Damrosch 2005, p. 420.
  42. 42,0 42,1 42,2 42,3 42,4 Damrosch 2005, p. 421.
  43. 43,0 43,1 43,2 43,3 43,4 43,5 43,6 Durant & Durant 1967, p. 209.
  44. 44,0 44,1 Damrosch 2005, p. 407.
  45. Damrosch 2005, p. 408.
  46. 46,0 46,1 Damrosch 2005, p. 409.
  47. 47,0 47,1 47,2 47,3 47,4 47,5 47,6 Durant & Durant 1967, p. 210.
  48. 48,0 48,1 48,2 48,3 48,4 Damrosch 2005, p. 410.
  49. Damrosch 2005, p. 411.
  50. 50,0 50,1 50,2 50,3 Durant & Durant 1967, p. 211.
  51. 51,0 51,1 51,2 51,3 Durant & Durant 1967, p. 212.
  52. Damrosch 2005, p. 412.
  53. 53,0 53,1 Damrosch 2005, p. 419.
  54. 54,0 54,1 Durant & Durant 1967, p. 213.
  55. Damrosch 2005, p. 418.
  56. En tiu epoko en Eŭropo la ricevanto devis pagi la poŝtokoston de ajna ricevita poŝtaĵo; kio estis fakte la tialo por la posta invento de la poŝtmarkoj.
  57. Damrosch 2005, p. 431.
  58. 58,0 58,1 58,2 58,3 Durant & Durant 1967, p. 214.
  59. "Rousseau's letter is atrocious; it is to the last degree extravagant and inexcusable ... But do not believe him capable of any falsehood or artifice; nor imagine that he is either an impostor or a scoundrel. His anger has no just cause, but it is sincere; of that I feel no doubt. Here is what I imagine to be the cause of it. I have heard it said, and he has perhaps been told, that one of the best phrases in Mr Walpole's letter was by you, and that you had said in jest, speaking in the name of the King of Prussia, 'If you wish for persecutions, I am a king, and can procure them for you of any sort you like,' and that Mr Walpole ... had said you were its author. If this be true, and Rousseau knows of it, do you wonder that, sensitive, hot-headed, melancholy, and proud, ... he has become enraged?" [en traduko: La letero de Rousseau estas terura; ĝi estas ĝis la lasta grado ekstravaganca kaj nepardonebla... Sed ne kredu lin kapabla je ia malvero aŭ artifiko; nek imagu, ke li estas aŭ trompanto aŭ kanajlo. Lia kolero ne havas justan kaŭzon, sed ĝi estas sincera; pri tio mi ne dubas. Jen kion mi imagas esti la kaŭzo de ĝi. Mi aŭdis ĝin diri, kaj oni eble diris al li, ke unu el la plej bonaj frazoj en la letero de sinjoro Walpole estis de vi, kaj ke vi diris ŝerce, parolante en la nomo de la reĝo de Prusio: "Se vi deziras persekutoj, mi estas reĝo, kaj povas havigi ilin por vi de kia ajn vi volas,' kaj ke sinjoro Walpole ... diris ke vi estas ĝia aŭtoro. Se tio estas vera, kaj Rousseau scias pri tio, ĉu vi miras, ke, sentema, varmega, melankolia kaj fiera, ... li koleriĝis?"] — Letero de Madame de Boufflers al David Hume, verkita en 1766.
  60. Damrosch 2005, p. 426.
  61. 61,0 61,1 Damrosch 2005, p. 427.
  62. The manuscripts, Letter from Andrew Millar to Andrew Mitchell, 26 August 1766. Andrew Millar Project. University of Edinburgh.. Arkivita el la originalo je 7-a de oktobro 2016. Alirita 2-a de junio 2016.
  63. Damrosch 2005, p. 447.
  64. Durant & Durant 1967, p. 881.
  65. 65,0 65,1 65,2 65,3 65,4 Durant & Durant 1967, p. 882.
  66. Damrosch 2005, p. 448.
  67. Damrosch 2005, p. 451.
  68. Damrosch 2005, p. 452.
  69. Damrosch 2005, p. 453.
  70. Damrosch 2005, p. 454.
  71. 71,0 71,1 Damrosch 2005, p. 455.
  72. Rousseau kaj Thérèse le Vasseur nek estis geedzigitaj laŭleĝe nek geedzigitaj en preĝejo. Okazis nur falsa geedzigo anstataŭe en Bourgoin en 1768. Rousseau mem skribis en Letero al Madam de Luxembourg (1761): "... je lui ai déclaré que je ne l'épouserais jamais; et même un mariage public nous eût été impossible à cause de la différence de religion ..." Atestantoj deklaris, ke li eĉ ne uzis sian nomon, sed "Renou", kiu estis lia alinomo dum fuĝado. Li neniel konformiĝis al la oficialaj formalaĵoj de laŭleĝa geedzigo. Ĉeestis du "atestantoj": nome Mr. de Champagneux, urbestro de Bourgoin, kaj Mr. de Rozière; ambaŭ estis artileriaj oficiroj.
  73. Rousseau 1856, p. 308.
  74. Musset-Pathay 1821, p. 488.
  75. Damrosch 2005, p. 456.
  76. Damrosch 2005, p. 462.
  77. Damrosch 2005, p. 463.
  78. Damrosch 2005, p. 464.
  79. 79,0 79,1 79,2 79,3 Durant & Durant 1967, p. 883.
  80. Damrosch 2005, p. 465.
  81. Damrosch 2005, p. 472.
  82. 82,0 82,1 Damrosch 2005, p. 474.
  83. Damrosch 2005, p. 475.
  84. 84,0 84,1 84,2 Damrosch 2005, p. 476.
  85. Durant & Durant 1967, p. 885.
  86. 86,0 86,1 86,2 86,3 86,4 Durant & Durant 1967, p. 886.
  87. (1997) Rousseau: 'The Social Contract' and Other Later Political Writings (""La Socia Kontrakto" kaj aliaj pli postaj politikaj skribaĵoj"). Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-42446-2.
  88. Damrosch 2005, p. 477.
  89. Damrosch 2005, p. 478.
  90. Damrosch 2005, p. 479.
  91. Damrosch 2005, p. 480.
  92. (1908) Review of Neurology and Psychiatry, Volume 6. T.N. Foulis.
  93. 93,0 93,1 Damrosch 2005, p. 467.
  94. Damrosch 2005, p. 485.
  95. Damrosch 2005, p. 486.
  96. 96,0 96,1 Damrosch 2005, p. 487.
  97. Damrosch 2005, p. 481.
  98. 98,0 98,1 98,2 98,3 Damrosch 2005, p. 488.
  99. 99,0 99,1 Damrosch 2005, p. 489.
  100. 100,0 100,1 Durant & Durant 1967, p. 887.
  101. Wokler 2001, p. 23.
  102. Wokler 2001, p. 25.
  103. Wokler 2001, p. 27.
  104. Perry, Marvin. Western Civilization: Ideas Politics and Society, Volume II: From 1600, p. 430.
  105. 105,0 105,1 Wokler 2001, pp. 47–48.
  106. Wokler 2001, p. 49.
  107. Rousseau 1754, p. 78.

BibliografioRedakti

StudojRedakti

  • Jean-Paul Jouary, Rousseau, citoyen du futur (france: "Rousseau, civitano de la estonteco"), Parizo, Audiolib,‎ 2012. (ISBN 9782356414120)
  • Nanine Charbonnel, Philosophie de Rousseau, Lons-le-Saunier, Aréopage,‎ 2006, 3 vol. (ISBN 9782908340587)
  • Guillaume Chenevière, Rousseau, une histoire genevoise, Ĝenevo, Labor et Fides,‎ 2012
  • Monique Cottret kaj Bernard Cottret, Jean-Jacques Rousseau en son temps, Parizo, Perrin,‎ 2005 (ISBN 9782262021283)
  • Gaëtan Demulier, Apprendre à philosopher avec Rousseau ("Lernu filozofii kun Rousseau"), Parizo, Ellipses,‎ 2009
  • Bernard Gagnebin, Album Rousseau: Iconographie réunie et commentée ("albumo pri Rousseau: Ikonografio kolektita kaj komentita"), Parizo, eldonejo Gallimard,‎ 1976
  • Bernard Groethuysen, Jean-Jacques Rousseau, Parizo, Gallimard, coll. «Les Essais»,‎ 1949 (represita 2003) (ISBN 9782070354832)
  • Rémy Hebding, Jean-Jacques Rousseau: les Lumières grâce à Dieu, Parizo, Punctum, coll. « Vies choisies »,‎ 2005 (ISBN 9782351160015)
  • Pierre-Maurice Masson, La Religion de Jean-Jacques Rousseau, Parizo, eldonejo Hachette,‎ 1916
  • Édouard Rod, L'Affaire J.-J. Rousseau, Parizo, Perrin,‎ 1906
  • Raymond Trousson (eld.) kaj Frédéric S. Eigeldinger (eld.), Dictionnaire de Jean-Jacques Rousseau: la transparence et l'obstacle, Parizo, Éditions Honoré Champion,‎ 2006
  • Claire Salomon-Bayet, Jean-Jacques Rousseau ou l'impossible unité, Parizo, Seghers, coll. «Philosophies de tous les temps»,‎ 1968 (repr. 1971), 183 p.
  • Jean Starobinski, Jean-Jacques Rousseau: la transparence et l'obstacle, Parizo, eldonejo Gallimard,‎ 1976 (ISBN 9782070294732)

Vidu ankaŭRedakti