Revoj de solula promenanto

Les Rêveries du promeneur solitaire (Revadoj de la soleca promenanto) estas nefinita verko de Jean-Jacques Rousseau verkita inter 1776 kaj 1778, en Francio, ĉe Parizo, kaj poste ĉe la markizo de Girardin en Ermenonville.

Revoj de solula promenanto
skribita verko • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean-Jacques Rousseau
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1782
Ĝenro aŭtobiografiofikcio • rakontado
vdr
Promenanto super maro de nuboj de Casper David Friedrich (1818): la bildo de Rousseau eble ne estas tiom pasia, sed pli melankolia.

Historio redakti

La Revadoj de la soleca promenanto estas postmorte publikigita verko de la franclingva ĝeneva verkisto kaj filozofo Jean-Jacques Rousseau. Ĝi estas la lasta el liaj verkoj, kies fina parto estis plej verŝajne verkita nur kelkajn semajnojn antaŭ lia morto, kaj tiele la verko restis nefinita.

La verkado okazis laŭlonge de la du lastaj jaroj de lia vivo, ĝis lia rifuĝo ĉe la kastelo de Ermenonville: la karaktero kaj solema kaj paranoja de la aŭtoro spite al lia pliiĝanta elstareco, devigis lin al tiu ekzilo post la sekvo al liaj Dialogoj, kaj eble ankaŭ sekvis la morton de Louis François de Bourbon (nome la Princo de Conti) dum la somero 1776a.

Prezento de la teksto redakti

La Revadoj de la soleca promenanto estas samtempe membiografio kaj filozofia meditado: ili konstituas aron de cento da paĝoj, kie la aŭtoro uzas ĝenerale la mi-personon kaj parenteze komentas kelkajn aspektojn de sia vivo.

La verko estas komponita de dek ĉapitroj malsamgrandaj, aŭ promenoj, kiuj estas ankaŭ meditadoj pri la naturo de homo kaj ties spirito. Rousseau, pere de tiu verko, prezentas filozofian rigardon al la feliĉo, proksime de la kontemplado, de la ataraksio, danke al relativa izoliĝo, trankvila vivo, kaj ĉefe forta rilato kun la naturo, atingita per piedirado, kontemplado, kaj botanika herbokolektado, kiujn Rousseau praktikas.

Kvankam la verko sekvas historie al Confessions, ne indas meti la du librojn en la sama kategorio: ĉar tiu lasta metas ĉefe lumon sur la civitanon Rousseau kaj sur lian vivon. En la "Promenoj" temas ĉefe pri instigo al vojaĝo...

En Esperanto aperis redakti

La revadoj de la soleca promenanto / trad. André Gilles. - Paris: UFE, 1990-1991 (2 vol.).

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti