Malfermi la ĉefan menuon

Pri la komunumoRedakti

Nyon estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto de Kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi havis 17916 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

GeografioRedakti

La urbo Nyon situas ĉe la norda bordo de Lago Lemano meze inter Laŭzano kaj Ĝenevo.

Najbaraj komunumojRedakti

La urbo limas en nordo al Trélex kaj Duillier, en oriento al Prangins, en sudo al la lago kaj aliflanke de ĝi al la franca komunumo Messery, en sudokcidento al Crans-près-Céligny, kaj en okcidento al Eysins, Signy-Avenex kaj Grens.

TrafikoRedakti

Nyon situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo al Laŭzano. Mallarĝŝpura fervojo kondukas de Nyon tra Saint-Cergue al Morez en Francio.

La urbo ankaŭ disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Laŭzano, Berno, Zuriko, Sankt-Galo al Sankt-Margreto.

HistorioRedakti

 
Romiaj ruinoj en Nyon

La urbo estis fondita inter la jaroj 44 kaj 46 antaŭ kristo, kiam la romianoj koloniigis la regionon. La unua dokumenta mencio de Nyon tekstas civitas Equestrium id est Noiodunus kaj troviĝas en la dokumento Notitia Galliarum el la jaro 396 post Kristo.

Dum mezepoko Nyon supozeble unue apartenis al la grafejo de Ĝenevo kaj poste formis parton de Burgonjo kaj poste de Savojo. De la savojoj Nyon ricevis en la 13-a jarcento la urborajton. Kiam la bernanoj en 1536 konkeris Vaŭdon, Nyon fariĝis la sidejo de berna vokto, tamen gardis parton de siaj privilegioj.

Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Nyon fariĝis ĉefurbo de la nove kreita samnoma distriko.

EkonomioRedakti

La urbo estas grava regiona industricentro, kiu profitas de sia bona trafik-situo inter Laŭzano kaj Ĝenevo. Tradicie ĉe la deklivoj norde de la Lago Lemano ekzistas grandaj vitejoj. La urbo estas la sidejo de UEFA, la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti