Jean-Luc Godard
Jean-Luc GODARD (france eldirita [ʒɑ̃lyk gɔˈdaʀ]) (naskiĝinta je la 3-a de decembro, 1930) estas franca kaj svisa filmisto, kaj unu el la plej gravinfluaj anoj de la Nouvelle Vague, aŭ "Franca Nova Ondo".
Jean-Luc Godard | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Jean-Luc Godard | |||||
Naskiĝo | 3-an de decembro 1930 (91-jara) en Parizo | ||||
Etno | Francoj • svisoj [#] | ||||
Lingvoj | angla • franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio • Svislando [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Paul Godard [#] | ||||
Patrino | Odile Monod [#] | ||||
Edz(in)o | Anna Karina • Anne Wiazemsky [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Hans Luca [#] | ||||
Okupo | filmreĝisoro • aktoro • scenaristo • kameraisto • filmproduktoro • filmmuntisto • verkisto • filmkritikisto • televida reĝisoro • televida produktoro • videoartisto [#] | ||||
Aktiva dum | 1954– [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskiĝinta de franca-svisaj gepatroj en Parizo, li edukiĝis en Nyon, Svisio, poste studis ĉe la Lycée Rohmer, kaj ĉe la Sorbonne en Parizo, kie li studis etnologion. Dum sia tempo ĉe la Sorbonne, li engaĝiĝis kun la juna grupo de filmistoj kaj filmteoriistoj, kiuj naskis la Novan Ondon.
Konata por stilaj efikoj, kiuj kontraŭis la holivudajn kutimojn, li fariĝis universale rekonita kiel la plej aŭdaca kaj radikala de la Nov-Ondanoj. Liaj filmoj estis klare politikaj. Lia verkaro indikas grandan scion pri filmhistorio, ampleksan komprenon de ekzistadisma kaj marksisma filozofioj, kaj klerula karaktero, kiu igis lin la sola filmisto inter la publikaj intelektuloj de la Rive Gauche.
Lia kuzo pol-jud-devena Pedro Pablo Kuczynski estis Prezidento de Peruo (2016-2018).