Arĝenta Urso
Arĝenta Urso (germane: Silberner Bär) estas premio disdonata en la ĉiujara Berlinale (= Berlina Internacia Film-Festivalo) en Berlino/Germanio.
La Arĝenta Urso estas donata en ses kategorioj:
- kiel granda premio de la ĵurio
- por la plejbonkvalita reĝisorado
- por la plejbonkvalita aktorino
- por la plejbonkvalita vira aktoro
- por la plejbonkvalita film-muziko
- por la plejbonkvalita arta laboro