Signy-Avenex

komunumo de Svislando

Signy-Avenex estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 442 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Signy-Avenex
Blazono de Signy-Avenex
Blazono de Signy-Avenex
Blazono de Signy-Avenex
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 23′ 25″ N 6° 12′ 9″ O / 46.39028 °N, 6.20250 °O / 46.39028; 6.20250 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 25″ N 6° 12′ 9″ O / 46.39028 °N, 6.20250 °O / 46.39028; 6.20250 (mapo)
Areo 1,93 km²
Alteco 470 m super marnivelo
Poŝtkodo 1274
Komunumkodo 5728
Mapo de Signy-Avenex
Mapo de Signy-Avenex
Situa mapo de Signy-Avenex
vdr

Geografio redakti

La komunumo Signy-Avenex situas ebena tavolo sude de la Ĵurasa Montaro inter la riveretoj Boiron de Nyon kaj Asse en distanco de proksimume 3 kilometroj okcidente de la distriktĉefurbo Nyon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Signy kaj Avenex, kaj la setlejo Grands Champs.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,93 km², de kiuj 1,6% estas kovritaj de arbaro, 75,1% servas por agrikulturo kaj 21,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Signy-Avenex limas en nordoriento kaj oriento al Nyon, en sudo al Eysins, en sudokcidento al Borex, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Grens.

Trafiko redakti

Tra Signy-Avenex pasas en oriento la kantona ĉefvojo n-ro 123 de Nyon al Saint-Cergue. En sudo tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kies alveturejo Nyon situas sur la komunuma teritorio. De la kantona ĉefvojo en oriento kaj la alveturejo al la aŭtovojo konekta vojo kondukas al la centro de Signy, tra kiu alia vojo kondukas de Eysons al Grens.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Signy-Avenex datiĝas el la jaro 926 kiel Avenaco kaj ad Signei. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵoj de romia setlejo kaj de la romia akvokondukilo inter Nyon kaj Divonne-les-Bains, kaj tombokampo el la frua mezepoko. Ek de la 12-a jarcento Signy-Avenex estis havaĵo de la Senjoroj de Prangins. La komunumo apartenis sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Nyon kaj ek de tiam al la samnoma distrikto.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Signy

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti