Thérèse Levasseur

Marie-Thérèse LEVASSEUR ([tɛ.ʁɛz lə.va.sœʁ]; 21a de Septembro 1721 – 12a de Julio 1801; konata ankaŭ kiel Thérèse Le Vasseur, Lavasseur) estis hejma servistino, partnerino kaj amantino de la ĝeneva filozofo Jean-Jacques Rousseau.

Thérèse Levasseur
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1721 (1721-09-21)
en Orléans
Morto 12-an de julio 1801 (1801-07-12) (79-jaraĝa)
en Le Plessis-Belleville
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Jean-Jacques Rousseau
Okupo
Okupo lingère
vdr

Biografio redakti

Le Vasseur renkontiĝis kun Rousseau en Parizo en 1745. Le Vasseur estis laboranta kiel lavistino kaj servistino en Hotel Saint-Quentin, rue des Cordiers, kie Rousseau manĝis. Ŝi estis 24-jaraĝa tiam, kaj li estis 33-jaraĝa. Laŭ Rousseau, Thérèse havis al li kvin infanojn, ĉiuj el kiuj estis portitaj al orfejo, nome en 1746, 1747, 1748, 1751, kaj 1752. Thérèse estis priskribita en la verko de Rousseau Confessions kiel virino de malalta inteligento, ekspluatita de sia familio. Ili faris nevalidan geedzigan ceremonion en Bourgoin la 29an de Aŭgusto, 1768. Therese havigis al Rousseau apogon kaj zorgon, kaj kiam ili mortis, ŝi estis la nura heredanto, inklude la manuskriptojn kaj kopirajtojn.

Levasseur kaj Rousseau redakti

 
Portreto de Marie-Thérèse Le Vasseur fare de E. Charryère, laŭ desegno de Naudet.

Reveninta al Parizo, la malriĉa Rousseau amikiĝis kaj iĝis amanto de Thérèse Levasseur, kudristino kiu estis la sola subteno de siaj patrino kaj nombraj malbone zorgitaj filoj. Dekomence, ili ne kunloĝis, kvankam poste Rousseau prenis Thérèse kaj ŝian patrinon por loĝi kun li kiel liaj servistinoj, kaj li mem respondecis pri la ŝarĝo subteni ŝian grandan familion. Laŭ liaj Confessions, antaŭ ŝi translokiĝis kun li, Thérèse faris al li filon krom aliajn kvar infanojn (ne estas fidinda verecigo por tiu nombro). Fakte kelkaj el la samtempuloj de Rousseau kredis, ke la infanoj ne estas liaj. George Sand estis verkinta eseon, "Les Charmettes" (1865. Presita en la sama volumo kiel "Laura" el la sama jaro) en kiu ŝi klarigas kiel Rousseau povus akcepti sian respondecon false. Ŝi citas sian avinon, en kies familio Rousseau estis tutoro, kaj kiu asertis, ke Rousseau ne povas havi filojn.

Rousseau verkis, ke li konvinkis Thérèse forlasi ĉiun el la ĵus naskitoj en orfejon, por la profito de sia "honoro". "Ŝia patrino, kiu timis la malkonvenon de dorlotito, venis en mia helpo, kaj ŝi [Thérèse] permesis, ke oni konvinku ŝin" (Confessions). En sia letero al Madame de Francueil en 1751, li por unua fojo pretendis, ke li ne estis tiom riĉa por zorgi siajn filojn, sed en la Libro 9a de Confessions li havigis la verajn tialojn de lia decido: "Mi tremis pro la penso fidi ilin al familio por ke oni zorgu ilin, por ke ili estu eĉ pli malbone edukitaj. La risko de edukado en orfejo estis multe malpli granda".

Dek jarojn poste, Rousseau faris esplorojn pri la tiama vivo de sia filo, sed oni povis trovi neniom. Kiam Rousseau poste iĝis celebrata kiel teoriulo pri edukado kaj pri infanzorgado, lia abandono de siaj filoj estis uzata de liaj kritikistoj, kiel Voltaire kaj Edmund Burke, kiel la bazo por argumentoj ad hominem.[1]

Referencoj redakti

  1. Ball, Terence. (1a de Januaro 1998) Rousseau's Ghost (angle). SUNY Press. ISBN 978-0-7914-3933-3.

Literaturo redakti

  • Jean-Daniel Candaux, Thérèse Levasseur ou les avatars d'une image (1762-1789). En: Cahiers Isabelle de Charrière/Belle de Zuylen Papers 7, 2012 p. 99-108.
  • Giovanni Incorvati, Translations dissymétriques: crimes et droits d’un couple dans la Correspondance de Rousseau, En : Jacques Berchtold kaj Yannick Séité (eld.), Lire la correspondance de Rousseau, Droz, Genève 2007 (Annales de la Société Jean-Jacques Rousseau, XLVII), p. 75-123.
  • Guyot, Charly, Plaidoyer pour Thérèse Levasseur (Neufchâtel: Ides et Calendes, 1962).

Eksteraj ligiloj redakti