Abelardo kaj Heloiza

franca abatino kaj verkistino

Abelardo kaj Heloiza estas ama paro grimpinta la eŭropan Kolektivan imagpovon same kiel Tristan kaj Iseult, Paŭlo kaj Franciska, Romeo kaj Julieta, sed malsame ol la aliaj ĝi havas historian fundamenton, ŝi instruita kaj bela junulino de Parizo de la 12-a jarcento, li inter la plej famaj intelektuloj de sia epoko. Inter ili eksplodis arda pasio, en kiu interplektiĝis racio kaj religio.

Edmund Leighton, Abelardo kaj Heloiza.
Citaĵo
 Ĉiuj ĵetiĝis vin vidi kiam vi aperis trapublike kaj la virinoj vin sekvis per okuloj retroturnante la kapon kiam vin ili renkontis laŭlonge de la vojo [...] Kiu reĝino, kiu potenca virino ne enviis miajn ĝojojn kaj mian liton? Vi havis du apartajn kvalitojn kiuj igis vin detuj amebla: la graco de via poezio kaj la fascino de viaj kanzonoj. Talentoj vere maloftaj por filozofo kia vi estis [...] Vi estis juna, bela, inteligenta 
— (Heloiza, Letero al Abelardo)

La protagonistojRedakti

Petro Abelardo, kleriko kaj klerulo, kaj brila instrusto pri teologio, ekde 1113 instruas en lernejo sur la monteto “Sankta Ĝenoveva (Sainte Geneviève). Unuafojon li renkontas Heloizan pasigante la 37-an jaron.
Heloiza, naskiĝis en 1099 en Parizo (tiam loĝata de 20 mil homoj ĉirkaŭ); ankoraŭ infanino estas konfidita al la frato de ŝia patrino, la kanoniko Fulberto. Ŝi studas en la monaĥejo de Argenteuil kun eksterordinaraj rezultoj: asiduas kun laŭdinda engaĝiĝo en la studo de sep liberalaj artoj kaj mastras la latinan, la grekan kaj la hebrean lingvojn. Petro la Venerinda, la fama abato de la Abatejo de Klunizo tiam la plej fama kaj elstara monaĥejo de Eŭropo, skribas pri ŝi ke, studentino, estis "renoma pro erudicio".

La eventoRedakti

 
Katedralo Notre-Dame de Parizo.

Heloiza ne jam finis la 17-an jaron kiam ŝia onklo Fulberto decidas ke ŝia kulturo estus plue perfektigita pere de lekcioj de la pli celebra majstro de Parizo, la bretona Abelardo kiu estis kreinta lernejon sur la monteto “Sankta Ĝeneveva“. Li instruas logikon, filozofion kaj teologion (ŝajnas ke li unua uzis la terminon "teologio"). Abelardo perdite enamiĝas al sia studentino. «Heloiza posedis ĉion kio plej allogas la amantojn» - skribas Abelardo, kiu por fariĝi pli proksima al ŝi petas pensioniĝi ĉe Fulberto. La kanoniko, naive, entuziasme konsentas. Kaj baldaŭ ankaŭ la junulino komplezas al sia pasio. Profitante de la individuaj lekcioj ili kreas veran segretan amvivon.

 
Abelardo kaj Heloiza malkovrita de Fulberto (Jean Vignaud, 1819).

Se la pasio de Abelardo povus esti nur erotismo, por Heloiza estis vera amo kaj absoluta dediĉo kiel ŝi pruvos.

Abelardo kompilas por Heloiza korŝirajn ampoemojn, kiuj atingas la orelojn de sia studentaro kaj disvastivas tra tuta Parizo, fariĝantaj popularaj pro la dolĉeco de la vortoj kaj la beleco de la ritmo. Fulberto, forigas Abelardon. Sed Heloiza estas graveda. Kiam ŝi tion sciigas al Abelardo, tiu ĉi decidas ŝin kapti kaj kondukti kun ŝi: li kaptas Heloiza kaj kun ŝi refuĝiĝas al sia naska lando Pallet, en Britanio, ŝin gastigante en la familia domo. Ĉi tie, ŝi 1116 akuŝas filon, al kiu estas donata la nomo Astrolabio (kaptisto de la steloj).
Abelardo sin deklaras preta edzinigi Heloizan, kondiĉe ke la geedzeco restu sekreta por ne damnaĝi sian karieron. Li fakte estas ne nur docento, sed ankaŭ kleriko kiu ne rajtas edziĝi Heloiza kontraŭas geedzecon ĉar ĝi estus damaĝanta Abelardon.

 
Abelardo kaj Heloiza en miniaturo de la 14-a jarcento.

Tamen, reveninte al Parizo, Heloiza kaj Abelardo sekrete geedziĝas, sed baldaŭ la familio de Heloiza disvartigas la eventon. La du negas sed por eviti la skandalon, Abelardo sendas Heloizan en la monaĥejon de Argenteuil kie ŝi estis edukita kaj instruita. La ties parencaro opinias ke Abelardo devigis Heloizan monaĥiniĝi por sin liberigi je ŝi, kaj decidas venĝi: nokte, dum Abelardo dormas en sia domo, tri viroj lin agresas kaj lin eksvirigas. Sekve du el ili estos kaptitoj kaj, laŭ la leĝo de la okulon por okulo, blindigitaj kaj eksvirigitaj, dum Fulberto, la komisiinto de la agreso, estos nur eloficigita el siaj taskoj.

De tiu momento la du amantoj ne plu revidos. Du paralelaj dramoj disvolviĝos samtempe, historie veraj kaj literature poete analizitaj: Heloiza vere monaĥiniĝis kaj pasigos la ceteraĵon de sia vivo en monahinejo; Abelardo, fariĝinta eŭnuko, revenas al la akademia kaj eklezia vivo. Heloiza, do havas sorton tre malsaman kompare kun sia amato, kiu rehavigas ĉion perditan. Abelardo farigas ankaŭ abata de monaĥejo kaj kiel tia kapablas helpi la monaĥejon en kiu abatine loĝas Heloiza.

En la lastaj jarojn Abelardo estos gastigita, post la kondamno de du koncilioj pro tezoj herezaj, en la abatejo de Klunizo ĉe Petro la Venerinda. De tie li skribos al Heloiza siavice elektita abatino de la Parakleto 1136.

La novaĵo de lia morto, okazinta la 21 de aprilo estas anoncita al Heloiza de abato Petro la Venerinda: “Kara kaj venerinda fratino en Kristo, tiu al kiu post karna ligo, estis unuigita per la plej alta kaj forta ligo de la dia amo… tiu kiu sub kiu vi du servis al la Sinjoro, tiu…lin varmigas en sia sino kaj por la tago de sia reveno… lin gardos por lin redoni kun la sia graco”.
[Abelardo:AbelardHeloiseTomb.jpg|eta|Komponaĵo de bildoj de la du amantoj]] Fine lia korpo estas translokikita al monaĥejo de Heloiza, la Parakleto.
Heloiza mortis en 1174. Ili finiĝis por kune ripozi, ekstere de la monaĥejo, en la sama tombejo. La franca revolucio frakasis kaj malaperigis ankaŭ la kapelon kun la tombo de la du famaj amantoj. Arkeologoj sukcesis ĝin rekonstrui, sed ne, tamen, la korpajn restaĵojn.

Historieco de HeloiseRedakti

Heloise estis franca verkistino kaj erudiciulo, kiu ricevas gravan lokon en la franca literatura historio kaj ankaŭ en la disvolviĝo de feminisma reprezentado.

Malmultaj el ŝiaj leteroj pluvivas, sed tiuj kiuj atingis nin, estis konsiderataj fundamenta ‘monumento’ de la franca literaturo ekde la malfrua XIII-a jarcento. Ŝia korespondado estas la latina bazo de spirita edukado kaj modelo de la klasika letera ĝenro, kiu influis verkistojn tiel diversajn kiel Madame de Lafayette, Choderlos de Laclos, Voltaire, Rousseau, Simone Weil, kaj Dominique Aury.

Ŝi estas plej konata pro sia tragika amhistorio kaj korespondado kun Peter Abelard, unu el la plej popularaj instruistoj kaj filozofoj en Parizo tiutempe.

Kiam ŝi alvenis en Parizon kiel tre juna virino, ŝi jam estis agnoskita tra la tuta Okcidenta Eŭropo kiel fama akademiulo, erudiciulo pri la latina, la greka kaj la hebrea lingvoj kaj fama pro ŝiaj scioj, inteligenteco kaj sagaceco. Ŝi estis nevino de la pariza kanoniko Fulbert, en kies hejmo ŝi loĝis en Parizo.

Peter Abelard rakontas ke li "tute ekbrulis pro amo al ŝi", kiam li fariĝis kanoniko en Parizo kaj renkontis ŝin en 1115. Li "serĉis okazon alproksimigi ŝin al si per intima kaj ĉiutaga rilato". Por tiu celo li aranĝis translokiĝon en la domon de Fulbert por fariĝi la instruisto de Heloise. Fulbert tre feliĉis havi kiel instruiston de sia nevino tiel faman erudiciulon kiel Abelard.

La edukaj ŝancoj de Heloise probable estis unikaj aŭ almenaŭ tre maloftaj, ĉar nur malmultaj virinoj havis tian aliron al edukado. Dum la lecionoj de Abelard daŭris diskutoj de klasikaj aŭtoroj kaj debatoj pri la etikaj antagonismoj de amikeco kaj vera amo.

Abelard rakontas ilian postan kontraŭleĝan rilaton, kiu daŭris ĝis Heloise gravediĝis. Abelard prenis Heloise for de Fulbert kaj sendis ŝin al sia propra fratino, Lucilla, en Bretonio, kie Heloise naskis bebon. Por trankviligi Fulbert, Abelard konsentis geedziĝi kun Heloise, kondiĉe ke la geedzeco estu sekretigita por ne damaĝi lian karieron, ĉar publika geedzeco estus malhelpo al la progreso de Abelard en la Eklezio. Fulbert tamen komencis diskonigi la novaĵojn pri la geedziĝo, por puni Abelardon pro la damaĝo kaŭzita al ŝia reputacio. Heloise provis nei tion, sed fine Abelard enirigis ŝin en la konventon Argenteuil, kie Heloise estis kreskinta. Fulbert kaj liaj amikoj kredis, ke Abelard simple trovis manieron forigi Heloise, igante ŝin monaĥino. Do, por puni Abelardon, grupo da amikoj de Fulbert eniris nokte en la ĉambron de Abelard kaj kastris lin.

Post kastrado, plena de honto pro sia situacio, Abelard monaĥiĝis ĉe la abatejo St Denis en Parizo.

Laŭ la insisto de Abelard kaj multe kontraŭ siaj propraj deziroj Heloise prenis siajn votojn por fariĝi monaĥino. Laŭ aranĝo de Abelard, Heloise kaj aliaj monaĥinoj, eniris en la Oratorion de Parakleto, kie Heloise fariĝis abatino de la nova komunumo.

Ĉirkaŭ tiu tempo, la korespondado inter la du iamaj amantoj rekomenciĝis. Abelard rekomendis al ŝi direkti sian atenton al tiu sola kiu vere amis ŝin, Jesuo Kristo. Je ĉi tiu punkto, la stilo de la leteroj ŝanĝiĝis. Heloise respondis ke ŝi ne plu parolos pri la damaĝo, kiun Abelard estis kaŭzinta al ŝi.

Sed ŝi postulis lian subtenon kaj gvidon, kaj petis regulon por la komunumo kaj novan muzikon por uzi en liturgio. Ŝajnas, tio estis nur artifiko por provoki respondon kaj restarigi kontakton kun Abelard.  Abelard donis al ŝi regulon kaj himnaron.  Anstataŭ akcepti ĝuste kion Abelard sendis, ŝi reviziis la regulon kaj kreis alian novan kiu pli bone adaptiĝis al la virina konvento.

De tiu interŝanĝo ankaŭ evidentiĝas ke ŝi komponis liturgian muzikon.

Antaŭe plej multaj muzikaj kaj liturgiaj temoj de la materialoj asociitaj kun la geamantoj estis atribuitaj al Abelard, sed lastatempaj studoj ebligis identigi pecojn, kiuj probable estis de Heloise.

Petro la Respektinda skribis en letero al Heloise:  "[Vi] sendis ... novajn harmoniojn al la oreloj de Dio mem" kaj komparas ŝin kun Mirjam, kiu kantis novan dankkanton al Dio post kiam la Izraelidoj transiris la Ruĝan Maron. Tiaj deklaroj sugestas, ke Heloise rekte komponis por la liturgio de sia komunumo.

Sur tiu bazo kaj aliaj opinioj, David Wulstan argumentis en artikolo de 2002, ke iuj el la muzikoj antaŭe atribuitaj al Abelard estis efektive komponitaj de Heloise. Li uzis la identigilon de Constant Mews, la unuaj amleteroj de la paro (Epistolae duorum amantium), por identigi kvin muzikaĵojn, kiuj probable estis la komponaĵoj de Heloise. Li faris tion surbaze de tekstaj paraleloj inter la muziktekstoj kaj la korespondado kie evidentiĝas la ideoj de Heloise pri amo anstataŭ tiuj de Abelard.

Ankaŭ la esploro reliefigis la emon de Heloise uzi konatajn ŝablonojn kaj temojn, sed ŝi prezentis ilin en novaj  literaturaj kaj muzikaj verkoj.

Konsiderante ŝian reputacion pri verkado kaj komponado, kaj la komenton de Petro la Respektinda pri Heloise sendanta la novan melodion al la oreloj de Dio, ŝajnas juste pensi, ke ŝi kontribuis pli al la liturgia muziko ol tiuj pecoj ĝis nun atribuitaj al ŝi.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 24 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


BibliografioRedakti

  • Abelardo e Eloisa, Lettere, a cura di Nadia Cappelletti Truci, Einaudi, Torino, 1979.
  • Domenico Dante, Il dio perduto. Vita di Pietro Abelardo, Guida, Napoli 2014.
  • Edgarda Ferri, Per amore, Mondadori, Milano, 1998.
  • Abelardo ed Eloisa, Epistolario, Introduzione, traduzione con testo latino a fronte, commento a cura di Ileana Pagani, UTET, Torino, 2004, paperback 2008.
  • The Innocents Abroad de Mark Twain estas satira versio de la historio.
  • la novelo Julie ou la Nouvelle Héloïse de Jean-Jacques Rousseau referas al la historio de Abelardo kaj Heloiza.

Aliaj projektojRedakti

KOMUNEJO: [1]

Eksteraj ligilojRedakti