Petro la Honorinda

franca abato kaj sanktulo
(Alidirektita el Petro la Venerinda)

Petro la Honorinda (Aŭvernjo, 1092 – Klunizo 1156) sekulare Pierre de Montboissier, estis monaĥo kaj abato de la benediktana abatejo de Klunizo kaj estas honorata kiel sanktulo en la Katolika Eklezio.

Sankta
Petro la Honorinda
abato de Cluny
Persona informo
Pierre le Vénérable
Naskiĝo 1092
en Aŭvernjo
Morto 25-an de decembro 1156 (1156-12-25)
en Cluny
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patrino Raingarde de Semur vd
Profesio
Okupo teologo • aŭtoro vd
abato de Klunizo
Antaŭulo Pontio de Melguei
sanktulo
Honorata en katolika eklezio
Festotago 25-a de decembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Petro la Honorinda kun siaj monaĥoj (miniaturo).

Biografio redakti

Regula vojaĝanto, li disvolvis gravan diplomatian rolon aparte por la elekto al papeco, en 1130, de Inocento la 2-a, kiun li rekonis kontraŭ la kontraŭpapo Anakleto la 2-a. Post restado en Hispanio, Petro tradukigis al la latina la Koranon; esploris la aspektojn neevangeliajn de la islamaj kaj judaj doktrinoj. Kaj el siaj epistoloj li montras preferi diskutojn kun teologoj de aliaj religioj anstataŭ turniĝi al Krucmilitoj.

Konsiderite la lasta de la grandaj abatoj de Klunizo, li sukcesis posteuli en 1122 al Pontio de Melguei, skisma abato eloficigita de papo Kalisto la 2-a, kaj publike batalis la doktrinojn de Petro de Bruys per sia Epistola adversus petrobrusianos (epistolo kontraŭ la petrobrusianoj). Li reformis la abatejon de Klunizo, premata pro financaj malfacilaĵoj. La reformo mastra dominado estas por li fakte nepra por provizi homindan vivon al la monaĥoj: tia estas la celo de la Dispositio rei familiaris. Ankaŭ la inventaroj indikitaj en la Constitutio expense cluniaci, valida fonto por la historiistoj, atestas pri enspezoj, verdiktoj, agraraj teknikoj utiligitaj: rimarkinda, en tiu verko, estis la esenca parto disvolviĝinta de la episkopo de Winchester, Henriko de Blois.

Petro la Honorinda plenumis decidan rolon ankaŭ, en la konflikto inter Petro Abelardo kaj Bernardo de Clairvaux rilate la ekskomuniko sankciita kontraŭ la unu flanke de la koncilio de Sens, kunvokita instige de Bernardo por kondamnigi la abelardan teologion, precipe koncerne la pritriunuan doktrinon, gastigante Abelardon, kiu estis vojaĝanta al Romo por apelacii al la papo Inocento la 2-a, en la abatejo de Klunizo.

Sekve, per la propeto de Petro la Honorinda, Bernardo kaj Abelardo repaciĝis kaj la ekskomuniko estis prokraste interrompita. Tiel Petro gastcele sendis repacigitan kaj maljuniĝintan Abelardon al la priorejo de la Klunizo, Chalon-sur-Saône kie tiu ĉi pasigis la lastajn vivjarojn.

Estis Petro mem la akompananto de la korpo de Abelardo al renkonto kun Heloiza, kiu ĝin konservis en sia Abatejo de la Parakleto apud Troyes.

Pri la okcidenta traduko de la Korano redakti

Petro la Honorinda famas ankaŭ kiel iniciatinto, eĉ se parte, de studo iom pli informita pri islamo, tiujn tempojn konita en Okcidento nur kiel barbara invadanto; li ordonis ankaŭ ke estu latinigitaj diversaj arabaj verkoj, inter kiuj ankaŭ la Korano. La tasko estis konfidita al Roberto de Ketton kaj al Hermano de Karintio kiuj faris, kvankam korektan, kompendion[1], kiu restis la referenca teksto ĝis la latina traduko de Bibliander), retrovita en la biblioteko de la abatejo.

Petro la Honorinda estis ankaŭ aŭtoro de la Libro pri la Mirindaĵoj kaj de riĉa epistolaro, aparte grava por la rezonado pri amikeco.

Kulto redakti

Petro la Honorinda estas konsiderata sanktulo ĉe la Katolika Eklezio dum la liturgia memoro pri li estas celebrata la 25-an de decembro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. (Aldobrandino Malvezzi, L'islamismo e la cultura europea, Firenze, Sansoni, 1956, pp. 90-91.

Bibliografio redakti

  • J. Leclercq, Pietro il Venerabile, Jaca Book, Milano 1992.
  • Goddard, Hugh, A History of Muslim-Christian Relations, Chicago: New Amsterdam Books, 2000.
  • Kritzeck, J. Peter the Venerable and Islam, Princeton: Princeton University Press, 1964.

Eksteraj ligiloj redakti