Kalisto la 2-a

papo de la katolika eklezio

Kalisto la 2-aKaliksto la 2-a, latine (latine Callistus Secundus, naskonome Guido dei Conti di Borgogna, Gvido el Grafoj de Burgonjo; naskiĝis en Quingey, ĉirkaŭ la jaro 1060, mortis en Romo, la 13-an de decembro 1124) estis la 162-a papo de la katolika eklezio, elektita en la jaro 1119. Li oficis ĝis sia morto, dum 5 jaroj, 10 monatoj kaj 12 tagoj.

Kaliksto la 2-a
162-a papo de la katolika eklezio
gvidis la Unuan Lateranan Koncilion kaj subskribis la Konkordaton de Worms (1122)
gvidis la Unuan Lateranan Koncilion kaj subskribis la Konkordaton de Worms (1122)
Naskonomo Guido dei Conti di Borgogna
Pontifiko de 2-a de februaro 1119
ĝis 13-a de decembro 1124
Antaŭulo Gelaso la 2-a
Sekvanto Honorio la 2-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1060
en Quingey
Morto 13-a de decembro 1124
en Romo
Tombo Baziliko Sankta Johano de Laterano
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Dinastio Anskaridoj (dinastio Burgundio-Ivrea) [#]
Patro William I, Count of Burgundy [#]
Patrino Stephanie of Burgundy [#]
Gefratoj Gisela of Burgundy, Marchioness of Montferrat • Sibylla of Burgundy, Duchess of Burgundy • Clementia of Burgundy • Ermentrud of Burgundy • Stephen I, Count of Burgundy • Reginald II, Count of Burgundy • Rajmondo de Burgonjo • Bertha of Leon [#]
Episkopo de Vienne
Dum 1088–1119
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kalisto la 2-a en la Liber ad honorem Augusti sive de rebus Siculis (Libro por honori Aŭguston au pri Siciliaj Aferoj) de monaĥo Petro el Eboli, 1196.

Kalisto estis filo de Grafo Vilhelmo la 1-a de Burgonjo kaj frato de Stefano la 1-a el Mâcon kaj krome parenco de diversaj nobeldevenaj kaj regantaj familioj inter kiuj Arduino de Ivreo kaj la reĝino Berta de Obertenghi.

En 1088 Gvido estis enoficigita episkopo de Vienne. Tie li entreprenis reformon precipe atentiĝante pri la afero investituroj kaj rigide defendante la prerogativojn de la Eklezio en la elekto de episkopoj, sed, kiel papo, Kalisto la 2-a sintenis preta internegoci kompromison kun la imperiestro Henriko la 5-a.

Kastelo de Quingey, kie naskiĝis Kalisto la 2-a.

Kiam en marto de 1120, kiel papo, eniris Romon, Kalisto provokis la fuĝon de la kontraŭpapo Gregorio la 8-a kiu rifuĝiĝis en Sutri, tie restante ĝis aprilo de 1121 kiam la armeo de Kalisto sieĝis la urbon ĝis kiam la tieaj civitanoj decidis transdoni la kontraŭpon al Kalisto. la prizonulo estis kondukita al Romo kaj enkarcerigita en Septizonium, kaj aliloke por fine morti en Salerno.

La 23-an de septembro Kalisto interkonsentis kun la imperiestro Henriko la 5-a akordon kiu poste estos nomata Konkordato de Worms, per kiu estis establitaj reciprokaj rajtoj, de la Eklezio kaj Imperio, rilate investituroj. Inter la papaj intertraktantoj ĉeestis ankaŭ la estonta papo Honorio la 2-a.

En marto 1123 papo Kalisto la 2-a ekcelebris la unuan sesion de la Unua Laterana Koncilio. En tiu koncilio li deklarigis nelicaj la geedziĝoj de kalotikaj pastroj edziĝintaj post la ordiniĝo dum tiuj edziĝintaj antaŭ la ordiniĝo povis restadi en la aminzorgado. Tiu dekreto estos konfirmita en la Dua Laterana Koncilio celebrita sub papo Inocento la 2-a. Krome estis rekondamnita la Simonio kaj rekonfermita la indulgenco por la partoprenantoj en la Krucmilito.

Dum lia papado estis sanktoproklamitaj sankta Davido el Menevia (1120) kaj sankta Konrado, episkopo de Konstanco (1123).

False oni atribuis al li la aŭtorecon de la Codex Calixtinus. Ĉar Kalisto la 2-a distingis la sanktejon de Kompostela per iuj privilegioj, tie kreiĝis dokumento por ke restu spuro de la privilegiado,kaj tial naskiĝis tiu kodekso.

Aliaj projektoj redakti

Commons [1] Vikiquote [2]

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [5] Enciclopedia_Cattolica
    • [6] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [7] Catholic_Encyclopedia