Ŝablono-Diskuto:Informkesto papo

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by ThomasPusch in topic dato de naskiĝo

Tre bela! -- Yekrats 20:40, 4. Jan 2007 (UTC)

Kial mankas "Mortodato" kaj "Mortoloko"? -- Yekrats 20:41, 4. Jan 2007 (UTC)

"Mortodato" kaj "mortoloko" ne mankas. Necesas enskribi tiujn indikojn en artikolon. Vidu ekz. ĉe Johano Paŭlo la 2-a. --Petr Tomasovsky 15:05, 5. Jan 2007 (UTC)

Io nun misas, tiel ke en ĉiuj uzoj de la informkesto, ne nur ĉe ekzemple Johano Paŭlo la 2-a, sed ankaŭ ĉie alie, aperas misaj signoj "
" post la loko de naskiĝo. Antaŭe tiel laŭ mia percepto ne estis, do io fuŝiĝis. Mi nun ne havas la tempon spuri la eraron kaj ripari ĝin, sed almenaŭ volas atentigi pri la fuŝo. ThomasPusch (diskuto) 21:20, 1 Dec. 2015 (UTC)

Tamen trovite: estas la ŝablono {{!CRLF}}. Mi ne scias kio ŝanĝiĝis, sed la signaro nun ne "trudas linisalton", sed nur metas fuŝajn literojn. Pli bone tute forpreni la ezoteran ŝabloneton. Mi faras tion. 21:22, 1 Dec. 2015 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

dato de naskiĝo redakti

@Tlustulimu, Moldur, kaj Taylor 49: Eĉ la dokumentado de la ŝablono informas "Ĉi tiu ŝablono uzas datumojn de Vikidatumoj por pluraj parametroj, inter ili (nekompleta listo): dato kaj loko de naskiĝo kaj de morto".

Tamen kontraste al sentite ĉiuj aliaj informkestoj pri homoj aŭ biografioj, kiuj uzas parametrojn

 | dato de naskiĝo = 
 | loko de naskiĝo = 
 | dato de morto = 
 | loko de morto = 

tiu ĉi kaprice uzas alian vortumon

 | naskiĝinta   = 
 | loko         = 
 | dato de morto= 
 | loko de morto= 

Tio kvankam aparte pri papoj ĝis la mezepoko oni kutime ne havas detalan daton de naskiĝo, kaj tial aparte bezonas la parametron "dato de naskiĝo" por skribi iun indikon, ĉar se vikidatumoj indikas jaron "215", tio per eksporto el vikidatumoj alvenas ĉi tie kiel "30-a de novembro 214", kaj se vikidatumoj indikas proksimuman jardekon aŭ jarcenton, tiam per aŭtomata eksporto el vikidatumoj entute ĉio fuŝiĝas. Mi tial tre petus ke ankaŭ ĉi tie, kiel en ĉiuj aliaj informkestoj pri homoj aŭ biografioj, oni uzu la normalajn parametrojn

 | dato de naskiĝo = 
 | loko de naskiĝo = 
 | dato de morto = 
 | loko de morto = 

ĉar tiu ĉi informkesto aparte pri la ĉefoj de la katolika organizaĵo el Romo estas tiom ekzotika ke garantiite neniu porĉiam povas memori kiel ĉi tie necesas skribi la parametrojn

 | naskiĝinta   = 
 | loko         = 

ThomasPusch (diskuto) 20:31, 29 dec. 2023 (UTC)Reply

Mi aldonas tion al mia listo kun farendajxoj. Taylor 49 (diskuto) 02:30, 1 jan. 2024 (UTC)Reply
> tre petus ke oni ankaŭ ĉi tie, kiel en ĉiuj aliaj informkestoj
Vi jam povas. Tamen la laboro ne estas plenumita, cxar postrestas tri diagnozaj kategorioj kiuj devas esti malplenigitaj. Taylor 49 (diskuto) 03:01, 1 jan. 2024 (UTC)Reply
@User:ThomasPusch Plejparte farite. Necesas malplenigi la katojn Kategorio:papo-diag-naskiĝinta kaj Kategorio:papo-diag-loko. Taylor 49 (diskuto) 16:38, 1 jan. 2024 (UTC)Reply
@Taylor 49: Mi komprenas, ke malhelflava kesto estas kombinita kesto papo+sanktulo kaj helflava "nur" papo, kaj komprenas ke pri multaj fruaj papoj la informoj en vikidatumoj iom malmultas, tiel ke la kesto pri Agatono 79 pli belas ol tiu de Leono la 2-a 80. Sed la vikidatuma helpo kun krado # en Leono la 2-a ĉiukaze estas provizora helpo, ĝis kiam oni vere plenigas la informkeston. La uzo de " | dato de naskiĝo = " kaj " | loko de naskiĝo = " ĉiukaze glate funkcias. Kiel vi imagas la forprenon de la helpaj kategorioj? Ĉu lasi ilin ankoraŭ dum iom da tempo kaj nur tiam robote forpreni ilin? Laŭ mi necesos ĉiukaze unufoje persone trarigardi ĉiujn paĝojn pri papoj - por tio la helpaj kategorioj ne necesos. Simple oni devas de Petro 1 ĝis Francisko 266 unu paĝon post la alia trarigardi, kaj ĉefe vidi ke Romo en 100 estas parto de la Romia Imperio, en 600 parto de duklando Romo, en 1900 parto de reĝlando Italio kaj en 2000 parto de Italio = Respubliko Italio. Ĉu oni ĝustigas historiajn ŝtatojn nur ĉe ni aŭ ankaŭ flegas ĉiujn datumojn en vikidatumoj, estas demando kiom da energio oni havas por la alilingvaj branĉoj. Ĉiukaze laŭ mi iom malbelas ke ĉe ni nun ĉe "dato de naskiĝo" ofte estas histeria noto "???" (kial tuj tri signoj?) aŭ alarmiga noto "dato mankas"!, kvazaŭ tio estas fuŝo de la esperanta vikipedio kaj en la saĝa angla vikipedio oni kompreneble scius kiun daton naskiĝis Leono la 2-a. Oni ne scias, neniu scias, kaj la angla vikipedio simple indikas nenion se oni nenion scias. Tiel ankaŭ estu ĉe ni: almenaŭ se permane forpreniĝis en la parametro la noto "???" (kun tri signoj) aŭ alarmiga noto "dato mankas", tiam nenio montriĝu tie - ĉar vikipedio estas pri kio estas kaj ne pri tio kio ne estas aŭ kion oni ne scias. Ankaŭ ĉe Donald Trump oni ne notas informkeste kion li ne bone povas (ekzemple "ne scipovas kanti tenore aŭ fari triatlonon aŭ bone kuiri ĉine") kaj oni ankaŭ ne listigas informkesto ĉion kion oni ne certe scias pri li (ekzemple "dato de unua kiso" aŭ similajn stultaĵojn). Tiel do - se ĉe papo ne indikiĝas io en la esp-a informkesto kaj ne estas io en vikidatumoj, tiam simple la indiko pri dato aŭ loko de naskiĝo malaperu. Krome mi komprenas ke pri ĉiuj papoj kiuj ne havas esp-an priskribon en vikidatumoj, ekzemple Leono la 2-a (ĉe Agatono jam estas) necesos aŭtomate plenigi la priskribon en vikidatumoj - tion mi mem facile povos fari, aŭtomate ĉe ĉiuj de la 266 vikdatumeroj kie ankoraŭ estas vakuo. Ĉu vi povas instrui vian roboton forigi la diagnozajn kategoriojn? Kaj ĉu vi mem povus malvidigi vakuajn parametrojn en loko aŭ dato de naskiĝo, aŭ la aŭtomatan indikon de Naskonomo nekonata ekz. en Agatono? Se mi tre penas reenlaboriĝi en manipulon de informkestoj, ankaŭ mi povus fari tion, sed mi preferus lasi tion al Tlustulimu, Moldur, aŭ se vi volas al vi. ThomasPusch (diskuto) 18:26, 1 jan. 2024 (UTC)Reply
@User:ThomasPusch La diagnozaj katoj estas malplenigitaj kaj poste forprenitaj. Ĉu vi volas ke la linio "Naskonomo" malaperas kiam neniu valoro alvenas? Tio facilas. Taylor 49 (diskuto) 22:47, 14 jan. 2024 (UTC)Reply
Mi volas tion. Jes, tio tre sencas. ThomasPusch (diskuto) 23:07, 14 jan. 2024 (UTC)Reply
  Farite Taylor 49 (diskuto) 23:23, 14 jan. 2024 (UTC)Reply
Dankon. Cetere mi dume metis esperantan priskribon "papo de la katolika eklezio" al ĉiuj 260 eroj en vikidatumoj (kaj, ĉar mi ankoraŭ havas mian Excel-liston, ĵus faros ankoraŭ la 260 katalunajn priskribojn, kiuj simile mankis kiom la esperantaj). Se Francisko estas la 266-a papo, tio signifas ke al ni ankoraŭ mankas 6 papaj artikoloj. Sed estas pli grandaj vakuoj aliloke en la e-lingva Vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 23:40, 14 jan. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Informkesto papo".