Parakleto

ento menciita en la Evangelio laŭ Johano 14:16: “la Patro […] donos al vi alian Parakleton […]; tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi.

Parakleto (greke παρακλητος/parakletos, "konsolanto") estas iu, kiun Jesuo Kristo promesis sendi al la mondo post sia ĉieliro, kiel li diris en la Biblio (Johano 14:16-17,26):

Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi. ... Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi.

Laŭ kristanismo, Sankta Johano diris, ke la Parakleto estas la nevidebla Sankta Spirito, la tria Persono de la Triunuo. Pli detale, en la Evangelioj kaj aliaj sanktaj kristanaj Skriboj li ne estas nomata dia persono aludanta al Triunuo; sed al la Parakleto estas atribuataj personaj aktivaĵoj kiel “li defendas... li konsolas... li instruos... li memorigos... li komprenigos... kontraŭ kies iluminigo eblas, pekante, rezisti... La pekanto kontraŭ li ne povas esti pardonata...”: agadoj tiaj pentras karakterizojn de persono; kaj ĝuste tiaj katakterizoj diversmaniere ripetataj dekojn da fojoj preskaù en ciuj Skribaj libroj portis kristanojn spontane, en siaj liturgiaĵoj, adore kunigi la tri diajn personojn per la samniveliganta esprimo: “Patro, ni vin preğas per Jesuo Kristo via filo en la komuneco kun la Sankta Spirito”. Kaj fine la Sanktaskriba persona Parakleto proklamiĝis, krom katekisme, ankaŭ dogme Triunuulo. Ĉiuj kristanaj konfesioj konfesas la diecon de la Parakleto kaj Lin adoras en la Triunuo.

Informcele nemalutilas scii ke kiel trahistorie iuj sin proklamis la Mesio, aliaj sin priklamis la Parakleto.

Laŭ spiritismo la Parakleto estas la vero mem kaj la helpo sendita de Dio, per enkarnigitaj aŭ elkarnigitaj spiritoj, por ke la homoj atingu la veron. Foje filozofoj, aparte en en idealismaj movadoj, la Parakleto estis reduktita al idea korifeo de idealismo aŭ kontraŭmateriismo, en kiuj li ludas kun nuancoj senpersonaj.



Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.