Malfermi la ĉefan menuon

Geedzeco

socia aŭ jura kontrakto inter du aŭ pluraj homoj kiu estigas parencecon

Edzeco estas socie agnoskata kaj ofte laŭ juro aŭ laŭ eklezio firmigita ligo inter personoj, nomataj geedzoj kiam ili estas viro kaj virino. La plej kutima formo estas la ligo inter unu viro, nomata edzo, kaj unu virino, nomata edzino. En kelkaj landoj eblas, ke iu persono edz(in)iĝu al pli ol unu persono. Nur en dudeko da landoj eblas samseksa edzeco; en aliaj, nur estas akceptita geedzeco. Edzeco estas institucio, ĉe kiu interpersona rilato (kutime ama rilato) estas agnoskata de la ŝtato, de religia aŭtoritato aŭ de ambaŭ. Ĝia signifo dependas de la socia kaj kultura kadro kaj ŝanĝiĝadis dum la homa evoluo. En la plej multaj socioj edzeco komencas per iu speciala geedziĝa ceremonio aŭ festo nome nupto.

Marriage à-la-mode (Moda edzeco, satira pentraĵo de William Hogarth 1745.

Edzeco estas socie aŭ ceremonie agnoskita unuigo aŭ laŭleĝa kontrakto inter geedzoj kiuj establas rajtojn kaj devigojn inter ili, inter ili kaj ties filoj, kaj inter ili kaj ties bofamilio,[1] same kiel por la socio ĝenerale. La difino de edzeco varias laŭ la diferencaj kulturoj, sed ĝi estas principe institucio en kiu interpersona rilataro, kutime seksa, estas agnoskita. En kelkaj kulturoj, edzeco estas rekomendata aŭ konsiderata por esti deviga antaŭ persekuti ajnan seksan aktivecon. Larĝe difinite, edzeco estas konsiderata kultura universalaĵo.

Vestaĵoj de svedaj reĝaj geedzoj de 1766, Muzeo Livrustkammaren en Stokholmo.

Edzeco povas esti agnoskita de ŝtato, organizaĵo, religis aŭtoritato aŭ eklezio, triba grupo, loka komunumo aŭ socia grupo de kolegoj, geamikoj ktp. Ĝi estas ofte rigardita kiel kontrakto. Civila edzeco, kiu ne ekzistas en kelkaj landoj, estas edzeco sen religia enhavo farita de registara institucio interkonsente kun la geedza juro de la koncerna jurisdikcio, kaj agnoskita kiel kreanto de rajtoj kaj devigoj propraj de la edzeco. Nuptoj povas esti plenumitaj en nereligia civila ceremonio aŭ en religia etoso pere de nupta ceremonio. La ago geedziĝi kutime kreas regulajn aŭ jurajn devigojn inter la koncernaj individuoj, kaj rilate al ajna ido kion ili povus produkti. Laŭ terminoj de jura agnosko, plej suverenaj ŝtatoj kaj aliaj jurisdikcioj limigas edzecon al aliseksemaj paroj kaj nur malgranda nombro de tiuj permesas poliginion, infanan edzecon, kaj devigitan edzecon. Laŭlonge de la 20a jarcento, kreskanta nombro de landoj kaj de aliaj jurisdikcioj estis malpezigintaj la malpermesojn kaj estis permesantaj jurajn agnoskojn por ekzemple interrasa edzeco, interreligia edzeco, kaj plej jŭse, samseksa edzeco.[2] Kelkaj kulturoj permesas la dissolvon de la edzeco pere de divorco aŭ geedzonuligon. La laŭleĝa malligigo de geedzoj nomiĝas eksgeedziĝo. En kelkaj areoj, la infana edzeco kaj la poligamio povas okazi spite la ŝtata juro kontraŭ tiuj praktikoj.

Skulptaĵo reprezentanta paron edziniĝintan en Antikva Romo.
Nederlanda reĝa geedziĝo de Willem-Alexander kaj Máxima, 2002.

Individuoj povas geedziĝi pro kelkaj tialoj, inklude juraj, sociaj, libidaj, emociaj, financaj, spiritaj, kaj religiaj celoj. La geedzigitoj povas esti influita per socie determinitaj reguloj pri incesto, preskribaj geedzigaj reguloj, gepatra elekto kaj individua deziro. En kelkaj areoj de la mondo, aranĝita edzeco, infana edzeco, poligamio, kaj foje devigita edzeco, povas esti praktikata kiel kultura tradicio. Male, tiaj praktikoj povas esti malpermesitaj kaj punitaj en partoj de la mondo kun komplikoj por la rajtoj de virinoj kaj eĉ pro internacia juro.[3] En disvolviĝintaj partoj de la mondo, estis ĝenerala tendenco al certigo pri samrajteco ene de la geedzoj por virinoj kaj laŭleĝe agnoskado de edzeco de paroj interreligiajinterrasaj, kaj samseksaj. Tiuj tendencoj koincidas kun la pli larĝa movado por homaj rajtoj.

Poligamio en la mondo en 2015.
Burĝaj geedzoj.

DifinojRedakti

Antropologoj estis proponintaj kelkajn konkurencajn difinojn de edzeco en klopodo por enhavi la ampleksan varion de geedzaj praktikoj observitaj tra kulturoj.[4] Eĉ ĉe okcidenta kulturo, "difinoj de edzeco estis karenigitaj el unu pinto al alia kaj ĉie intere" (kiel diris Evan Gerstmann).[5]

 
Pentraĵo de Jozef Israëls (1824-1911): juda geedziĝo (1903).

Rilato agnoskita per kutimaro aŭ juroRedakti

En The History of Human Marriage (1922), Edvard Westermarck difinis edzecon kiel "pli malpli daŭrebla konekton inter masklo kaj femalo kiu daŭras post la simpla ago de propagado ĝis post la nasko de la ido."[6] En The Future of Marriage in Western Civilization (1936), li malakceptis sian pli fruan difinon, anstataŭe provizore difinante edzecon kiel "rilato de unu aŭ pliaj viroj al unu aŭ pliaj virinoj kiu estas agnoskita de kutimaro aŭ juro".[7]

 
Kristana geedziĝo en la Mezepoko.

Legitimado de idaroRedakti

La antropologia manlibro Notes and Queries (1951) difinis edzecon kiel "unio inter viro kaj virino tia ke filoj naskiĝintaj el virino estas la agnoskita legitimita idaro de ambaŭ partneroj."[8] Kiel agnosko de praktiko de la Nueroj de Suda Sudano kiu permesas al virinoj agadi kiel edzo en kelkaj cirkonstancoj (la fantoma edzeco), Kathleen Gough sugestis modifi tion al "virino kaj unu aŭ pliaj aliaj personoj."[9]

En analizo de geedzo inter la Najaroj, nome multvira socio en Barato, Gough trovis, ke la grupo ne havis edzan rolon en la konvencia senco; tiu unueca rolo de okcidento estis dividita inter neloĝanta "socia patro" de la filoj de la virino, kaj ŝiaj amantoj kiuj estis la veraj generintoj. Neniu el tiuj viroj havis jurajn rajtojn al la filoj de la virino. Tio devigis Gough dismeti seksan aliron kiel ŝlosila elemento de edzeco kaj difini ĝin en terminoj de legitimado de idoj sole: edzeco estas "rilataro establita inter virino kaj unu aŭ pliaj aliaj personoj, kiuj havigas filon naskitan al virino sub cirkonstancoj ne malpermesitaj de reguloj de rilataro, kiu ricevas tute nasko-statusajn rajtojn komunajn al normalaj membroj de sia socio aŭ socia tavolaro."[10]

Ekonomia antropologo Duran Bell estis kritikante la legitim-bazitan difinon sur la bazo ke kelkaj socioj ne postulas edzecon por legitimado. li asertis, ke legitim-bazita difino de edzeco estas cirkula en socioj kie senlegitimado ne havas aliajn jurajn aŭ sociajn implikojn por filoj aliaj ol la patrino estas needziniĝinta.[4]

 
Geedziĝaj vestoj de la komenco de la 20a jarcento (1935), Barcelono, Hispanio.

Kolekto de rajtojRedakti

Edmund Leach kritikis la difinon de Gough kiel tro limiga en terminoj de agnoskita legitimigita idaro kaj sugestis, ke edzeco estu vidita en terminoj de diferencaj tipoj de rajtoj kiujn ĝi helpas establi. En artikolo de 1955 en la gazeto Man, Leach asertis ke neniu difino de edzeco estu aplikita al ĉiuj kulturoj. Li proponis liston de dek rajtoj asociaj kun edzeco, inklude seksan monopoloj kaj rajtojn kun respekto al filoj, kun specifaj rajtoj diferencaj inter kulturoj. Tiuj rajtoj, laŭ Leach, inkludis:

  1. "Establi laŭleĝan patron de filoj de virino.
  2. Establi laŭleĝan patrinon de filoj de viro.
  3. Doni al edzo la monopolon de la sekseco de edzino.
  4. Doni al edzino la monopolon de la sekseco de edzo.
  5. Doni al edzo la partajn aŭ monopolajn rajtojn pri hejmaj kaj aliaj laborservoj de edzino.
  6. Doni al edzino la partajn aŭ monopolajn rajtojn pri hejmaj kaj aliaj laborservoj de edzo.
  7. Doni al edzo la partan aŭ totalan kontrolon super propraĵoj apartenantaj aŭ potenciale akiritaj de la edzino.
  8. Doni al edzino la partan aŭ totalan kontrolon super propraĵoj apartenantaj aŭ potenciale akiritaj de la edzo.
  9. Establi kunan fondon de propreco – partnereco – por la profito de gefiloj de edzeco.
  10. Establi socie gravan 'rilaton de afineco' inter la edzo kaj la gefratoj de sia edzino."[11]
 
La paro malbonkongrua (II). Lucas Cranach la Maljuna.
 
Ĵusaj geedzoj subskribante registron.

Rajto al seksa aliroRedakti

En artikolo de 1997 en la gazeto Current Anthropology, Duran Bell priskribas edzecon kiel "rilato inter unu aŭ pliaj homoj (ĉu masklo aŭ ino) en ariĝo al unu aŭ pliaj virinoj kio havigas al tiuj homoj peto-rajton de seksa aliro ene de hejma grupo kaj identigas virinojn kiuj portas la devigon akcepti la petojn de tiuj specifaj homoj." En referenco al "homoj en ariĝo", Bell referencas al korporacio de parencaj grupoj kiaj stirpoj kiuj, post esti paginta fianĉoprezon, retenas rajton por la idaro de virino eĉ se ŝia edzo (stirpano) mortas (Levirato). En referenco al "homoj (ĉu masklo aŭ ino)", Bell referencas al virinoj ene de la stirpo kiuj povas stariĝi kiel "sociaj patroj" de la filoj de la edzino naskitaj el aliaj amantoj. (Vidu Nueran "fantoman edzecon")[4]

 
Tipa foto de ĵusaj geedzoj.

Tipoj de edzecoRedakti

MonogamioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monogamio.

Monogamio estas formo de edzeco en kiu individuo havas nur unu edz(in)on dum sia vivodaŭro aŭ je ajna tempo (seria monogamio).

La kompara studo de edzeco tra la tuta mondo fare de la antropologo Jack Goody uzante la Ethnographic Atlas trovis fortan kunrilaton inter intensa plugagrikulturo, doto kaj monogamio. Tiu modelo troviĝis en larĝa gamo de eŭraziaj socioj el Japanio al Irlando. La majoritato de socioj el Sub-Sahara Afriko kiuj praktikas etendan ŝpatan agrikulturon, kontraste, montras kunrilaton inter "edzinprezo," kaj poligamio.[12] Plua studado bazita sur la Ethnographic Atlas montris statistikan kunrilaton inter pliiĝanta grando de socio, la kredo en "altaj dioj" por elteni homan moralon, kaj monogamio.[13]

En la landoj kiuj ne permesas poligamion, persono kiu edziĝas en unu el tiuj landoj al persono dum ankoraŭ estas laŭleĝe edz(in)igita al alia fifaras krimon de bigamio. En ĉiuj okazoj, la dua edzeco estas konsiderata laŭleĝe nula kaj malvalida. Krom ke la dua kaj sekvaj geedziĝoj estas malvalidaj, la bigamiano estas ankaŭ submetebla al aliaj punoj, kiuj varias ankaŭ inter la diversaj jurisdikcioj.

 
Plenumo de la geedzaj devoj antaŭ aŭtoritatoj, gravuraĵo de la 15a jarcento.

Seria monogamioRedakti

Registaroj kiuj eltenas monogamion, povas permesis facilan divorcon. En multaj okcidentaj landoj la divorcaj indicoj alproksimiĝas al 50%. Tiuj kiuj regeedziĝas kaj poste denove divorcas estas averaĝe 3 fojojn. Divorco kaj regeedziĝo povas tiele rezulti en "seria monogamio", t.e. multoblaj geedziĝoj sed nur unu laŭleĝa edz(in)o je ĉiu tempo. Tio povas esti interpretata kiel formo de plurala pariĝado, kiel ĉe tiuj socioj kie hegemonias inestraj familioj en Karibio, Maŭricio kaj Brazilo kie estas ofta rotacio de needzaj partneroj. En ĉio, tiuj estas kalkulitaj je 16 al 24% de la "monogamia" kategorio.[14]

Seria monogamio kreas novan tipon de parenco, la "eks-", la eksulo, eksulino. La "eks-edzino", por ekzemplo, restas aktiva parto de la vivo de ŝia "eks-edzo", ĉar ili povas resti kunligita al transpaso de rimedoj (edzinelteno, filelteno), aŭ kunhavado de filzorgado. Bob Simpson notas ke en la brita situacio, seria monogamio kreas la koncepton de "etenda familio" – nombraj familinaoj tiele kunligitaj, inklude multhejmaj filoj (eblaj eksuloj povas esti eks-edzino, eks-bofrato ktp., sed ne "eks-filo"). Tiuj "neklaraj familioj" ne kongruas kun la muldilo de la monogamia kerna familio. Kiel serio de konektitaj familianoj, ili similas al la poliginia modelo de separataj familianoj eltenita de patrinoj kun gefiloj, ligita al maskloj al kiuj ili estas aŭ estis edziniĝintaj aŭ divorcitaj.[15]

 
Turka notario, preparante geedziĝon, en pentraĵo de Martinus Rørbye.

PoligamioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Poligamio.

Poligamio estas edzeco kiu inkludas pli ol du partneroj.[16] Kiam viro estas edzo de pli ol unu virino samtempe, la rilato estas nomata poliginio, kaj ne estas edzeco inter la edzinoj; kaj kiam la virino estas edziniĝinta al pli ol unu edzo samtempe, ĝi estas nomata poliandrio, kaj ne estas geedza ligo inter la edzoj. Se edzeco inkludas multajn edzojn kaj edzinojn, ĝi povas esti nomata grupa edzeco.[16]

Studo pri molekula genetiko de tutmonda homa genetika diverseco asertis ke seksa poliginio estis tipa de homaj reproduktaj modeloj ĝis la ŝanĝo al sedentaj farmistaj komunumoj proksimume antaŭ 10,000 al 5,000 jaroj en Eŭropo kaj Azio, kaj pli ĵuse en Afriko kaj Ameriko.[17] Kiel notite antaŭe, la kompara studo de antropologo Jack Goody pri la edzeco tra la tuta mondo uzante la Ethnographic Atlas trovis ke la majoritato de socijo de Sub-Sahara Afriko kiuj praktikas etendan ŝpatan agrikulturon montras kunrilaton inter "edzinprezo" kaj poligamio.[12] Esplorado pri aliaj kruc-kulturaj ekzemploj konfirmis ke la foresto de la plugilo estis la nura indikilo de poligamio, kvankam ankaŭ aliaj faktoroj kiaj alta masklomortindico en milito (en ne-ŝtataj socioj) kaj patogena streso (en ŝtataj socioj) havis ioman efikon.[18]

edzeco estas klasitaj laŭ la nombro de laŭleĝaj edz(in)oj kiuj individuo havas. La sufikso "-gamio" referencas specife al la nombro de edz(in)oj, kiel en bi-gamio (du edz(in)oj, ĝenerale kontraŭleĝa en plej landoj), kaj poli-gamio (pli ol unu edz(in)o).

Socioj montras varian akcepton de poligamio kiel kulturaj idealo kaj praktiko. Laŭ la Etnografia Atlaso, el 1,231 socioj notitaj, 186 estis monogamiaj; 453 havis porokazan poliginion; 588 havis pli oftan poliginion; kaj 4 havis poliandrion.[19] Tamen, kiel Miriam Zeitzen verkas, socia toleremo al poligamio estas diferenca el la praktiko de poligamio, ĉar ĝi postulas riĉon por establi multajn familiejojn por multaj edzinoj. La fakta praktiko de poligamio en tolerema socio povas nuntempe esti malalta, kaj la majoritato de dezirantaj poligamianoj praktikas la monogamian edzecon. Studi la evoluon de la poligamio estas pli komplika en jurisdikcioj kie ĝi estis malpermesita, sed plue estas praktikata (de facto poligamio).[20]

Zeitzen notas ankaŭ ke okcidentaj perceptoj de afrika socio kaj geedzecaj modeloj estas partianigitaj de "kontraŭdiraj koncernoj de nostalgio por tradicia afrika kulturo kontraŭ kritiko de poligamio kiel subpremado al virinoj aŭ malprofita por la disvolviĝo."[20] Poligamio estis kondamnita kiel formo de misuzo de homaj rajtoj, kun koncernoj starigitaj super hejma perforto, devigita edzeco, kaj neglekto. La plej majoritato de la landoj el la mondo, inklude eventuale ĉiujn disvolviĝintajn landojn el la mondo, ne permesas poligamion. Estis alvokoj por la abolo de poligamio en disvolviĝintaj landoj.

 
Edzoparo, en pentraĵo de Frans Hals, 1622.

PoliginioRedakti

Kvankam socio povas esti klasita kiel poliginia, ne ĉiu edzeco en ĝi necese estas; monogama edzeco povas fakte hegemonii. Pro tia fleksebleco antropologo Robin Fox atribuas sian sukceson kiel socia eltensistemo: "Tio ofte signifis – konsiderinte la malekvilibron en la seksaj proporcioj, la pli altan masklan infanmortindicon, la pli mallongan vivodaŭron de maskloj, la perdon de maskloj en milito, ktp. – ke ofte virinoj estis lasitaj sen financa elteno el edzoj. Por korekti tiun kondiĉon, inoj devis esti mortigitaj dumnaske, resti solaj, iĝi prostitutinoj, aŭ esti enfermitaj en fraŭlaj religiaj ordenoj. Poliginiaj sistemoj havas la avantaĝon ke ili povas promesi, kiel faras Mormonoj, hejmon kaj familion por ĉiu virino."[21]

Tamen, poliginio estas seksa afero kiu havigas al homoj nesimetriaj profitoj. En kelkaj okazoj, estas granda aĝodiferenco (ĝis unu generacio) inter viro kaj lia pli juna edzino, rezulte en povodiferenco inter ambaŭ. Tensioj ekzistas ne nur inter seksoj, sed ankaŭ ene de seksoj; maljunaj kaj junaj viroj konkurencas por edzinoj, kaj maljunaj kaj junaj edzinoj en la sama hejmo povas esperti radikale diferencajn vivkondiĉojn, kaj internan hierarkion. Kelkaj studoj sugestis ke la rilato de edzino kun aliaj virinoj, inklude kunedzinojn kaj ina parenco de edzo, estas pli kritika rilato ol tiu kun ŝia edzo pro ŝia produktaj, reproduktaj kaj personaj atingoj.[22] En kelkaj socioj, la kunedzinoj estas parencoj, kutime fratinoj, praktiko nomita fratina poliginio; nome antaŭ-ekzistanta rilato inter la kunedzinoj oni supozas ke malpliigas la eblajn tensiojn ene de la edzeco.[23]

Fox asertas ke "la ĉefa diferenco inter poliginio kaj monogamio povus esti statigita tiele: dum plurala pariĝado okazas en ambaŭ sistemoj, sub poliginio kelkaj unioj povas esti agnoskitaj kiel laŭleĝaj geedzoj dum sub monogamio nur unu el la unioj estas tiele agnoskita. Ofte, tamen, malfacilas marki fortan kaj rapidan linion inter ambaŭ."[24]

Ĉar poligamio en Afriko estas pli kaj pli submetita al juraj limigoj, varianta formo de facto (male al laŭleĝa aŭ de jure) de poliginio estas praktikata en urbaj centroj. Kvankam ĝi ne inkludas multajn (nune nelaŭleĝajn) formala edzecon, la hejmaj kaj personaj aranĝoj sekvas malnovajn poliginiajn modelojn. La de facto formo de poliginio troviĝas ankaŭ en aliaj partoj de la mondo (inklude kelkajn sektojn de Mormonoj kaj islamajn familiojn en Usono).[25] En kelkaj socioj kiaj la Lovedu de Sudafriko, aŭ la Nueroj de Suda Sudano, aristokrataj virinoj povas iĝi femalaj 'edzoj.' Ĉe la Lovedu, tiu femala edzo povas ekhavi nombrajn poligamiajn edzinojn. Tio ne estas lesba rilataro, sed rimedo por legitime etendi reĝan stirpon per ligado de la gefiloj de tiuj edzinoj al ĝi. La rilataro estas konsiderata nek poliginia, nej poliandria, ĉar la ina edzo estas fakte ekhavante virseksajn socipolitikajn rolojn.[23]

Religiaj grupoj havas diferencajn vidpunktojn pri la legitimeco de la poliginio. Ĝi estas permesata en Islamo kaj Konfuceismo, kvankam en plej areoj nuntempe ĝi estas neofta.[26][27] Judismo, Kristanismo kaj Hinduismo estis permesintaj poliginio en la pasinteco, sed ĝi estas malpermesita nuntempe en tiaj socioj.[26]

 
Nepala nuptofesto en tradicia vestaro.

PoliandrioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Poliandrio.

Poliandrio estas rimarkinde pli rara ol poliginio, kvankam malpli rara ol la figuro ofte citata en la Ethnographic Atlas (1980) kiu listigis nur tiujn poliandriajn sociojn troviĝantaj en la Himalajaj Montoj. Pli ĵusaj studoj trovis 53 sociojn ekster la 28 trovitaj en Himalajo kiuj praktikas poliandrion.[28] Ĝi estas plej ofta en egalecaj socioj markitaj de alta maskla mortindico aŭ maskla forestismo. Ĝi estas asocia kun partebla patreco, la kultura kredo ke filo povas havi pli ol unu patro.[29]

La klarigo por poliandrio en la Himalajaj Montoj estas rilataj al la malabundo de tero; la geedziĝo de ĉiuj fratoj en familio de la sama edzino (frata poliandrio) ebligas ke la familia tero restu sentuŝa kaj nedividita. Se ĉiu frato edziĝas separate kaj havas filojn, familia tero estu dispartita en neelteneblaj malgrandaj kampopecetoj. En Eŭropo, tio estis evitata pere de la socia praktiko de nepartabla heredo (tio estas senheredigi plej idojn, kelkaj el kiuj ixgis fraulaj gemonaĥoj kaj pastroj).[30]

Plurala edzecoRedakti

Grupa edzeco (konata ankaŭ kiel mult-flanka edzeco) estas formo de pluramemo en kiu pli ol du personoj formas familian unuiĝon, kun ĉiuj membroj de la grupa edzeco konsiderataj geedzigitaj al ĉiuj la aliaj membroj de la grupa edzeco, kaj ĉiuj membroj de la edzeco kunhavas patran respondecon por ajna filo produktita el la edzeco.[31] Neniu lando laŭleĝe akceptas grupa edzecon, nek laŭleĝe nek kiel geedza civila juro, sed historie ĝi estis praktikita de kelkaj kulturoj de Polinezio, Azio, Papuo-Nov-Gvineo kaj Ameriko – same kiel ĉe kelkaj intencaj komunumoj kaj alternativaj subkulturoj kiaj la komunumo Oneida en sub-ŝtato Novjorkio. El la 250 socioj registritaj de la usona antropologo George P. Murdock en 1949, nur la Kaingangoj de Brazilo havis grupa edzecon.[32]

 
Sveda reĝa geedziĝo de Viktoria kaj de Princo Daniel, 2010.

Infana edzecoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Infana edzeco.

Infana edzeco estas edzeco kie unu aŭ ambaŭ partneroj estas sub la aĝo de 18.[33][34] Ĝi estas rilata al la fila fianĉigo kaj al la adoleska gravedeco.

Infana edzeco estis ofta tra la historio, eĉ ĝis la 1900-aj jaroj en Usono, kie en 1880, en la ŝtato Delavaro, la aĝo de akcepto por edzeco estis 7jara aĝo.[35] Nuntempe ĝi estas malakceptita de la internaciaj organizoj por homaj rajtoj .[36][37] Infana edzeco estas ofte aranĝitaj inter la familioj de estontaj gefianĉoj, foje tiom tuje kiom la filino estas naskiĝinta.[36] Tamen, en la fino de la 1800-aj jaroj en Anglio kaj en Usono, feministaj aktivuloj ekplendis por la altigado de la aĝo de geedzecaj konsentoleĝoj, kiuj estis finfine ŝanĝita en la 1920-aj jaroj, kiam oni levis ĝin ĝis 16-18.[38]

Infana edzeco povas okazi ankaŭ en la kunteksto de forkapto de la fianĉino.[36]

En la jaro 1552, John Somerford kaj Jane Somerford Brereton estis geedzigitaj je aĝo de 3 kaj 2, respektive. Dekdu jarojn poste, en 1564, John iris al divorco.[39][40]

 
Giotto di Bondone, La Procesio de geedziĝo de la Virgulino.

Kvankam infana edzeco povas okazi ĉe knaboj kaj ĉe knabinoj, plej forta majoritato de infanaj virinoj estas knabinoj.[41] En multaj okazoj, nur unu geedza partnero estas infano, kutime la femalo, pro la gravo kion oni donas en multaj socioj al la ina virgeco.[36] Kaŭzoj de infana edzeco povas esti malriĉeco, edzinprezo, doto, leĝoj kiuj permesas infana edzecon, religiaj kaj sociaj premoj, regionaj kutimoj, timo resti needziniĝinta, kaj perceptita malkapablo de virinoj por labori por mono.

Nuntempe, infana edzeco estas tre disvastigitaj en partoj de la mondo; kaj plej ofta en Suda Azio kaj en sub-Sahara Afriko, kie pli ol duono de la virinoj en kelkaj landoj en tiuj mondoregionoj estas edzinigitaj antaŭ iliaj 18 jaroj.[36] La okazado de infana edzeco falis en plej partoj de la mondo. En disvolvigitaj landoj infana edzeco estas eksterleĝa aŭ limigita.

Junulinoj kiuj edziniĝas antaŭ la 18 estas je pli granda risko iĝi viktimoj de hejma violento, ol tiuj kiuj edziniĝas poste, speciale kiam ili edziniĝas al multe pli aĝa viro.[37]

Samseksaj kaj triagenraj edzecoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksa edzeco.

Kiel oni menciis jam, ekzistas kelkaj tipoj de sam-seksaj, ne-seksa edzeco en kelkaj stirpo-bazaj socioj; tiu sekcio rilatas al sam-seksaj unuiĝoj. Kelkaj kulturoj inkludas individuojn ĉu tria-seksajn (duspirituloj aŭ transseksigitaj), kiaj la berdaĉe de la Zunioj en Nov-Meksiko. We'wha, unu el la plej prestiĝaj maljunuloj de la Zunioj (nome Ihamana, spirita estro) servis kiel sendito de la Zunioj al Vaŝingtono, kie li kunvenis kun la Prezidento Grover Cleveland. We'wha havis edzon kiu estis ĝenerale agnoskita kiel tio.[42]

 
Nupto de Mathieu Chantelois kaj Marcelo Gomez.

Kvankam estas relative ĵusa praktiko garantii al sam-seksaj paroj la saman formon de leĝa patra agnosko kiel ofte oni garantias al miksa-seksaj paroj, estas ioma historio de registritaj sam-seksaj unuiĝoj tra la tuta mondo.[43][44] Antikvgrekaj samseksemaj rilatoj estis kiel modernaj kunula edzeco, malkiel diferenc-seksa edzeco en kiuj la edz(in)oj havas malmultajn emociajn ligojn, kaj la edzo havis liberon engaĝiĝi en ekstergeedzaj seksaj rilatoj. La Teodoza kodo (C. Th. 9.7.3) publikigita en la jaro 438 metis severajn punojn aŭ eĉ morton por sam-seksaj rilatoj,[45] sed la preciza intenco de la leĝo kaj ties rilato kun la socia praktiko estas neklara, ĉar ekzistas nur kelkaj ekzemploj de sam-seksa edzeco en tiu kulturo.[46] Sam-seksaj unuiĝoj okazis ankaŭ en kelkaj regionoj de Ĉinio, kia Fuĝjano.[47]

Portempa edzecoRedakti

Kelkaj kulturoj praktikis portempajn kaj kondiĉa edzecon. Ekzemploj estas la kelta praktiko de manengaĝiĝo kaj fiksa-daŭra edzeco en la islamaj komunumoj. Antaŭ-islamaj araboj praktikis formon de portempa edzeco kiu sekvas nuntempe en la nuna praktiko de la Nikah Mut'ah, nome kontrakto por fiksa-daŭra edzeco. La islama profeto Muhammad aprobis portempan edzecon – nome sigheh en Irano kaj muta'a en Irako – kiuj povas havigi legitimigan kovron por seksolaboristoj.[48] La samaj formoj de portempa edzeco estis uzitaj en Egipto, Libano kaj Irano por fari donacon de homa ovaro laŭleĝe por envitra fekundigo; tamen virino ne povas uzi tiun tipon de edzeco por atingi sperman donacon.[49] Interislamaj polemikoj rilataj al la Nikah Mut'ah rezultis en tio ke tiu praktiko estis limigita ĉefe al la Ŝijaismaj komunumoj. La patrinliniaj Mosuoj de Ĉinio praktikas tion kion ili nomigas "voja edzeco".

KunloĝadoRedakti

 
Nupto en Skotlando.

En kelkaj jurisdikcioj kunloĝado, en kelkaj cirkonstancoj, povas konstitui ian tipon de jura edzeco, neregistritan kunloĝadon aŭ partnerecon, aŭ alimaniere havigi al la needziĝintaj partneroj variajn rajtojn kaj respondecojn; kaj en kelkaj landoj la leĝoj agnoskas kunloĝadon kiel surogato de institucia edzeco por profitoj por impostado kaj sociala sekureco. Tio okazas, por ekzemplo, en Aŭstralio.[50] Kunloĝado povas esti eblo celita kiel formo de rezistado al la tradicia instituciita edzeco. Tamen, en tiu kunteksto, kelkaj landoj rezervas tiun rajton por difini tiun rilaton kiel patra, aŭ alimaniere por reguligi la rilaton, eĉ se la rilato ne estis registrita ĉe la ŝtato aŭ religia institucio.[51]

Inverse, instituciita edzeco povas ne inkludi kunloĝadon. En kelkaj okazoj paroj vivantaj kune ne deziras esti agnoskitai kiel edz(in)iĝintaj. Tio povas okazi ĉar pensio aŭ edzinelteno povus esti malprofite tuŝite; pro impostaj konsideroj; pro enmigraj aferoj aŭ pro aliaj tialoj. Tia edzeco iĝis pli kaj pli oftaj en Pekino. Guo Jianmei, direktoro de la centro por virinaj studoj en la Universitato de Pekino, diris al ĵurnalisto de Newsday, "Survoja edzeco respegulas gravegajn ŝanĝojn en la ĉina socio." "Survoja edzeco" referencas al tipo de portempa edzeco formita de la Mosuoj de Ĉinio, en kiuj masklaj partneroj loĝas aliloke kaj faras noktajn vizitojn.[52] Simila aranĝo en Sauda Arabio, nome Nikah Misĝar ("misĝara" edzeco), konsistas je tio ke la edzo kaj la edzivno loĝas separate sed renkontiĝas regule.[53]

NuptoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nupto.

En la plej multaj socioj, edzeco komenciĝas per geedziĝa ceremonio kaj/aŭ festo. La maniero de la ceremonio kaj festo dependas de la socio. En modernaj socioj kutime ekzistas kaj religiaj kaj ŝtataj ceremonioj. Depende de la religieco de la paro kaj de la ŝtataj leĝoj, oni faras aŭ ambaŭ ceremoniojn aŭ nur unu el ili. La ŝtata ceremonio kaj registrado de la geedziĝo ankaŭ nomiĝas "civila geedziĝo". En Okcidentaj landoj oni kutime festas kun la familio kaj amikoj post unu el la du ceremonioj. La vorto geedziĝo rilatas al la tuta ceremoniaro kaj festado kiu kondukas al la stato de edzeco. Ĉe samseksaj paroj oni parolas pri "edziĝo" aŭ "edziniĝo" anstataŭ pri "geedziĝo" (en la ŝtatoj kie eblas samseksa edzeco). En landoj, kie ekzistas registritaj partnerecoj, ofte ekzistas ceremonio kaj festo rilata al tiu registriĝo, kiu ofte imitas aŭ iugrade similas al tradicia geedziĝo.

 
Nupto en Evangelia kirko.

Apud la esprimoj "geedziĝo", "geedziĝa ceremonio" kaj "geedziĝa festo", ekzistas ankaŭ la malpli ofte uzata novradiko "nupto", kies plej ofta signifo estas "geedziĝa ceremonio aŭ festo", sed kiu ankaŭ povas senŝanĝe esti uzata por ceremonioj kaj festoj kondukantaj al samseksa edzeco aŭ registrita partnereco. Nupto estas ceremonio kaj festo, per kiu du (aŭ pli da) homoj (plej ofte fianĉo kaj fianĉino) publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte geedziĝo). Plej ofte la nupton sekvas pli ampleksa nuptofesto. La vorto nupto estas sinonimo, ne nur beletra, de geedziĝoedz(in)iĝo. La vorto ankaŭ indikas la oficialan vivligitecon inter samseksaj paroj, kiujn en kelkaj landoj oni jure same sankcias. La Nederlanda Remonstranta eklezio estis, kiom sciate, la unua kristana eklezio en la mondo, kiu oficiale agnoskis samseksajn nuptojn. Pluraj aliaj eklezioj sekvis.

HistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Familio.

Logike la apero kaj instituciigo de edzeco kaj sekve de geedziĝo rilatas al la instituciigo kaj formado de la koncepto de familio kaj ties funkciigo. Tio certe okazis en prahistorio. Depende de la diverseco de la socioj, povas esti ke en prasocioj, pratriboj ktp., ne ekzistis familioj kiaj ili estas konataj nuntempe, tio estas unio formata de gepatroj plus gefiloj, tio estas povas esti ke en pratempo la gefiloj ne estu atribuitaj aŭ apartenantaj al preciza paro. Kiam tio ekokazis oni povas paroli pri la ekesto de familio. Tiam oni devas konsideri ĉu la paro temis pri stabila duopo de viro kaj virino kiuj estis la gepatroj de la gefiloj aŭ temas pri aliaj nestabilemaj grupiĝoj. Kiam la stabileco de la paro estis fiksita oni povas paroli pri edzeco. Tio plej verŝajne estis rilata al religioj, ŝamanoj aŭ ŝtataj ceremonioj pli politikaj, kiuj agnosku la edzecon. Ĉiuokaze evidente edzeco ekzistis antaŭ geedziĝo aŭ nupto, kio supozas pli altan ŝtupon en la evoluo al instituciigo de sociaj aranĝoj. La formaligo de la koncepto edzeco pli kaj pli plifortiĝis ju pli la institucio ligiĝis al la kontrolo super la gefiloj kaj al la konstituo de la familio kiel socia subgrupo kun ekonomia gravo.

Edzeco laŭ landoRedakti

BraziloRedakti

En Brazilo estas multaj formoj de edzeco. Vere, oni povas deklari iun ajn homgrupon "familio". Do, ekzemple, studentoj kiu vivas en sama domo povas deklari sin, laŭleĝe, "familio", la problemo estas la difino de ekonomiaj rilatoj de grupo, kiel heredaj kaj asekuraj rajtoj. Brazila leĝo konsideras edzigita paron, unu viron kaj unu virinon kiuj seksumas kaj deziras formi familion. Do, al brazila juro, paro ne bezonas formaligi geedzigon, eĉ se unu el ili (aŭ eĉ ambaŭ) jam estis edz(in)igita kun alia persono, ĉar ankaŭ oni ne bezonas formaligi divorcon. Tiel, estas multaj manieroj formi edzigan geparon en Brazilo:

  • La plej formala: Komencas per subskribo de antaŭ-edziga pakto antaŭ notario; poste la gefianĉoj iras antaŭ juĝisto kiu diras ceremoniajn vortojn, la gefianĉoj deklaras parole ke ili volas formi familion, subskribas libregon kaj ricevas dokumentojn; sekve, la duopo iras hejmen kaj sanĝas vestojn. Post eĉ kelkaj tagoj, la paro iras al preĝejo laŭ sia religio kaj geedziĝas laŭ religia rito. Sekve, la geparanoj iras al festego kaj komunikis al siaj geamikoj la geedzigon. Tiu ceremonio ĝenerale daŭras de 1 ĝis 3 tagojn.
  • Nur civila: Estas kiel la antaŭa, sen la religiaj ritoj, kaj, ĝenerale, sen festo.
  • Nur religia: La gea paro iras al preĝejo kaj geedziĝas laŭ ritoj. Poste, ili povas ne deklari al notario kiu geedziĝas. La deklaro al notario estas nur formalaĵo por facile pruvi la asekurajn kaj heredajn rajtojn, sed oni povas pruvi tion sen formala notaria deklaro per deklaro de eklezio. Poligamianoj povas religie geedziĝi, sed nur la unua edz(in)o havas asekurajn kaj heredajn rajtojn, sed ĉiuj gefiloj havas la samajn rajtojn.
  • Ne formala: Paro konsentas inter si ke ili volas formi familion sen formalaj deklaroj nek ceremonioj, aŭ povas krei sian ceremonion, ktp. Se ili estas gea paro, ne estas problemo, ili akiras aŭtomate asekurajn kaj heredajn rajtojn, nur devante pruvi per atestoj aŭ privataj dokumentoj ke ili honeste kunvivas. Se estas samseksemuloj, ili havas asekurajn rajtojn, sed ne heredajn rajtojn.

Antaŭgeedziĝa seksrilatoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antaŭgeedziĝa seksrilato.

La antaŭgeedziĝa seksrilato estas seksumado praktikita de homoj antaŭ geedziĝo. Historie, la antaŭgeedziĝaj seksrilatoj estis konsiderataj kiel morala tabuo en multaj kulturoj, kaj konsiderata peko ĉe plej multaj religioj, sed ekde la 1960-aj jaroj ĝi fariĝis pli vaste akceptita, precipe en okcidentaj landoj. Studo de 2014 de Pew pri tutmonda moraleco trovis, ke antaŭgeedziĝa seksrilato estis konsiderata aparte neakceptebla en "ĉefe islamaj nacioj", kiel Malajzio, Indonezio, Jordanio, Pakistano kaj Egiptio, ĉiu havante pli ol 90% malaprobon, dum homoj en okcidenteŭropaj landoj estis kiuj plej akceptas.

Formoj de edzecoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri edzeco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[54]:

 
 Edzo kaj edzino estas nur unu. 
 
 Edzo kaj edzino -- ĉiela difino. 
 
 Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco. 

BibliografioRedakti

En francaRedakti

  • Lise Vincent Doucet-Bon, Le mariage dans les civilisations anciennes (coll. « L'Évolution de l'humanité. Bibliothèque de Synthèse historique »), Paris, Albin Michel, 1975, 457 p. (prix Alice-Louis Barthou de l'Académie française).
  • Martine Segalen, Éloge du mariage, coll. « Découvertes Gallimard », 2003
  • Christiane Singer, Éloge du mariage, de l'engagement et autres folies, éditions Albin Michel, 2000, Prix Anna de Noailles de l'Académie française 2000
  • Irène Théry, Le démariage, justice et vie privée, Odile Jacob, 1993

En germanaRedakti

  • Marianne Weber: Ehefrau und Mutter in der Rechtsentwicklung. Tübingen 1907.
  • Rudolf Schránil, Ludwig Wahrmund: Das Institut der Ehe im Altertum. Böhlau, Weimar 1933.
  • Dieter Schwab: Grundlagen und Gestalt der staatlichen Ehegesetzgebung in der Neuzeit bis zum Beginn des 19. Jahrhunderts. Bielefeld 1967.
  • Klaus Jürgen Matz: Pauperismus und Bevölkerung. Die gesetzlichen Ehebeschränkungen in den süddeutschen Staaten während des 19. Jahrhunderts. Clett-Cotta, Stuttgart 1980, ISBN 3-12-915130-3.
  • Carl Heinz Ratschow, Josef Scharbert u. a.: Ehe/Eherecht/Ehescheidung I. Religionsgeschichtlich II. Altes Testament III. Judentum IV. Neues Testament V. Alte Kirche VI. Mittelalter VII. Reformationszeit VIII. Ethisch IX. Praktisch-theologisch. In: Theologische Realenzyklopädie. Band 9, 1982, S. 308–362 (kulturwissenschaftlicher und theologischer Überblick, mit Literatur)
  • Ulrich Beck, Elisabeth Beck-Gernsheim: Das ganz normale Chaos der Liebe. 12. Auflage. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1990, ISBN 3-518-38225-X.

En hispanaRedakti

  • Luis Martínez Vázquez de Castro, El concepto de matrimonio en el Código Civil, Aranzadi, 2008 ISBN 978-84-470-2929-7
  • San Román, Teresa kaj Aurora González Echevarría (1994): Las relaciones de parentesco, Universitat Autònoma de Barcelona, Bellaterra.
  • Salinas Araneda, Carlos (2009) El matrimonio religioso ante el derecho chileno, Pontificia Universidad Católica de Valparaíso.
  • Variaj aŭtoroj (2008). El matrimonio: ¿contrato basura o bien social?. Thomson Aranzadi. ISBN 978-84-8355-741-9.
  • Viladrich, Pedro-Juan (2001). El modelo antropológico del matrimonio. Volumen 31 de Documentos del Instituto de Ciencias para la Familia. Ediciones Rialp. ISBN 9788432133756.

Eksteraj ligilojRedakti

BildaroRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marriage en la angla Vikipedio.

  1. HAVILAND, William A.. (2011) Cultural Anthropology: The Human Challenge, 13‑a eldono, Cengage Learning. ISBN 978-0-495-81178-7. "A nonethnocentric definition of marriage is a culturally sanctioned union between two or more people that establishes certain rights and obligations between the people, between them and their children, and between them and their in-laws."
  2. Map: In Legalizing Gay Marriage, England Joins Growing International Community | The Lowdown. Blogs.kqed.org (15a de Julio 2013). Alirita la 5an de Septembro 2013.
  3. Country Reports on Human Rights Practices for 2008, Vol. 1, p. 1353, US Department of State.
  4. 4,0 4,1 4,2 (1997) “Defining Marriage and Legitimacy”, Current Anthropology 38 (2), p. 237–54. doi:10.1086/204606. 
  5. Gerstmann, Evan. Same-sex Marriage and the Constitution, p. 22 (Cambridge University Press, 2004).
  6. Westermarck, Edvard, (1922) The History of Human Marriage Volume 1, p. 71. ISBN 0-7661-4618-9.
  7. Westermarck, Edvard, (1936) The Future of Marriage in Western Civilization, Books for Libraries Press, p. 3, ISBN 978-0-8369-5304-6.
  8. (1951) Notes and Queries on Anthropology. Royal Anthropological Institute.
  9. (1959) “The Nayars and the Definition of Marriage”, Royal Anthropological Institute of Great Britain and Ireland, p. 89:23–34.  Nuera in-ina edzeco estas termino por familio kiu ne havas filojn. Ĝi ne estas formo de lesbanismo.
  10. GOUGH, Kathleen. (1968) “The Nayars and the Definition of Marriage”, Paul Bohannan & John Middleton: Marriage, Family and Residence. New York: Natural History Press.
  11. (Dec 1955) “Polyandry, Inheritance and the Definition of Marriage”, Man 55 (12), p. 183. doi:10.2307/2795331. 
  12. 12,0 12,1 GOODY, Jack. (1976) Production and Reproduction: A Comparative Study of the Domestic Domain. Cambridge: Cambridge University Press.
  13. (1992) “The Size of Societies, Monogamy, and Belief in High Gods Supporting Human Morality”, Tijdschrift voor sociale wetenschappen 37 (1), p. 53–8. 
  14. FOX, Robin. (1997) Reproduction & Succession: Studies in Anthropology, Law and Society. New Brunswick, NJ: Transaction Publishers.
  15. SIMPSON, Bob. (1998) Changing Families: An Ethnographic Approach to Divorce and Separation. Oxford: Berg.
  16. 16,0 16,1 ZEITZEN, Miriam Koktvedgaard. (2008) Polygamy: a cross-cultural analysis. Berg. ISBN 1-84520-220-1.
  17. Dupanloup I, Pereira L, Bertorelle G, Calafell F, Prata MJ, Amorim A, Barbujani G (2003). “A recent shift from polygyny to monogamy in humans is suggested by the analysis of worldwide Y-chromosome diversity”, J Mol Evol 57 (1), p. 85–97. doi:10.1007/s00239-003-2458-x. 
  18. (2011) “What we know and what we don't know about variation in social organization: Melvin Ember's approach to the study of kinship”, Cross-Cultural Research 45 (1), p. 27–30. doi:10.1177/1069397110383947. 
  19. Ethnographic Atlas Codebook derivita el la verko de George P. Murdock nome Ethnographic Atlas registrante la geedzecan komponon de 1231 socioj el 1960 al 1980
  20. 20,0 20,1 ZEITZEN, Miriam Koktvedgaard. (2008) Polygamy: A Cross-Cultural Analysis. Oxford: Berg. ISBN 1847886175.
  21. FOX, Robin. (1997) Reproduction & Succession: Studies in Anthropology, Law, and Society. New Brunswick, NJ: Transaction Publishers.
  22. ZEITZEN, Miriam Koktvedgaard. (2008) Polygamy: A Cross-Cultural Analysis. Oxford: Berg, p. 125–7.
  23. 23,0 23,1 ZEITZEN, Miriam Koktvedgaard. (2008) Polygamy: A Cross-Cultural Analysis. Oxford: Berg.
  24. FOX, Robin. (1997) Reproduction & Succession: Studies in Anthropology, Law and Society. New Brunswick, NJ: Transaction Publishers.
  25. ZEITZEN, Miriam Koktvedgaard. (2008) Polygamy: A Cross-Cultural Analysis. Oxford: Berg, p. 17, 89–107.
  26. 26,0 26,1 Polygamy in History. The Dinah Project. Arkivita el la originalo je 31a de oktobro 2010.
  27. Romance of Three Kingdoms – by Luo Guanzhong – History. Threekingdoms.com.
  28. (Junio 2012) “A survey of non-classical polyandry”, Human Nature 23 (2), p. 149. 
  29. (Junio 2012) “A survey of non-classical polyandry”, Human Nature 23 (2), p. 150. 
  30. LEVINE, Nancy. (1998) The Dynamics of polyandry: kinship, domesticity, and population on the Tibetan border. Chicago: University of Chicago Press.
  31. Murdock, 1949, p. 24. "Grupa edzeco aŭ patra unuiĝo enhavanta samtempe kelkajn virojn kaj kelkajn virinojn."
  32. Group Marriage”, Encyclopædia Britannica. 
  33. Child Marriage UNICEF (2011)
  34. Q & A: Child Marriage and Violations of Girls' Rights - Human Rights Watch. Alirita 7a de Oktobro 2014.
  35. Age of Consent Laws. Alirita 18a de Oktobro 2015.
  36. 36,0 36,1 36,2 36,3 36,4 I have a right to - BBC World Service. Alirita 7a de Oktobro 2014.
  37. 37,0 37,1 WHO - Child marriages: 39 000 every day. Alirita 7a de Oktobro 2014.
  38. Age of Consent. Gale Group. Alirita 18a de Oktobro 2015.
  39. (1935) Woman: An Historical Gynæcological and Anthropological Compendium. London, England: William Heinemann (Medical Books) Ltd.. ISBN 978-1-4831-9419-6.
  40. Age of Consent. Alirita 18a de Oktobro 2015.
  41. A Note on Child Marriage UNICEF (Julio 2012), p. 3
  42. (1993) “A History of Same-Sex Marriage”, Virginia Law Review 79 (7), p. 1453–58. doi:10.2307/1073379. 
  43. (2009) The Origins and Role of Same-sex Relations in Human Societies. McFarland. ISBN 978-0-7864-3513-5.
  44. ALDERSON, Kevin. (2004) Same-Sex Marriage: The Personal and the Political. Insomniac Press. ISBN 978-1-894663-63-2.
  45. ubi scelus est id, quod non proficit scire, ubi venus mutatur in alteram formam, ubi amor quaeritur nec videtur, iubemus insurgere leges, armari iura gladio ultore, ut exquisitis poenis subdantur infames, qui sunt vel qui futuri sunt rei.Ancientrome.ru "kie oni trovos tiun krimon, kiu maltaŭgas eĉ esti konata, ni ordonas la leĝon levi armilon per revenĝa glavo kontraŭ la fifamaj viroj kiuj estas, aŭ estos en estonteco kulpaj je tio, kaj povas suferi la plej severajn punojn." traduko de Lord William Blackstone, Commentaries on the Laws of England (Oxford: Clarendon Press, 1769, Vol. IV, pp. 215–16.
  46. (2007) “The Marriage Revolution in Late Antiquity: The Theodosian Code and Later Roman Marriage Law”, Journal of Family History 32 (4), p. 343–70. doi:10.1177/0363199007304424. 
  47. HINSCH, Bret. (1990) Passions of the Cut Sleeve: The Male Homosexual Tradition in China. Reed Business Information, Inc.. ISBN 0-520-07869-1.
  48. İLKKARACAN, Pınar. (2008) Deconstructing sexuality in the Middle East: challenges and discourses. Ashgate Publishing, Ltd.. ISBN 0-7546-7235-2.
  49. (2006) “Making Muslim Babies: IVF and Gamete Donation in Sunni versus Shi'a Islam”, Culture, Medicine and Psychiatry 30 (4), p. 427–50. doi:10.1007/s11013-006-9027-x. 
  50. Income Tax Assessment Act 1997 – Sect 995.1(1): ""spouse" of an individual includes: (a) another individual (whether of the same sex or a different sex) with whom the individual is in a relationship that is registered under a * State law or * Territory law prescribed for the purposes of section 22B of the Acts Interpretation Act 1901 as a kind of relationship prescribed for the purposes of that section; and (b) another individual who, although not legally married to the individual, lives with the individual on a genuine domestic basis in a relationship as a couple."
  51. (2004) “The Deinstitutionalization of American Marriage”, Journal of Marriage and the Family 66 (4), p. 848–61. doi:10.1111/j.0022-2445.2004.00058.x. 
  52. Gargan, Edward A., "China's New Brides Put Freedom First/All perks, no work in 'walking marriages'", Newsday, 19a de Marto 2001, paĝo A.04.
  53. Karam, Souhail, "Misyar offers marriage-lite in strict Saudi society", The Boston Globe, 21a de Julio 2006.
  54. [1]