Pastra geedzeco estas termino uzata por priskribi la praktikon permesi al la kristanaj pastroj (tiuj, kiuj jam estis ordinitaj) geedziĝi. Tiu praktiko estas diferenca ol permeso al geedziĝintaj personoj pastriĝi. Pastra geedzeco estas akceptita inter protestantoj, inkluzive anglikanojn kaj luteranojn.

Pastra geedzeco en Reformacio: pastro Marteno Lutero edziĝis al Katarina von Bora en 1525.

Multaj Orientaj Eklezioj (Orienta Ortodoksismo, Orientaj Ortodoksoj, aŭ Orientaj Katolikoj), kvankam permesas al edzoj ordiniĝi, ne permesas la pastran geedzecon post ordinigo: iliaj paroĥaj pastroj estas ofte geedziĝintaj, sed ili devas edziĝi antaŭ ordinado al pastreco. La Katolika Eklezio siaflanke ne nur malpermesas pastran geedzecon, sed ĝenerale sekvas praktikon de pastra fraŭleco, postulante al kandidato por ordinigo esti senedzina (t.e. fraŭlovidvo). Tamen tiu publika politiko en la Katolika Eklezio ne ĉiam estis plenumita private. Krome lastatempe tio estas celo de arda polemiko en la interno de la eklezio, kun indikoj al la frua epoko de la eklezio, kiam tiu afero ne estis regulata kaj ja estis edziĝintaj pastroj (Prakristanismo).

Eksteraj ligiloj redakti