Klerika fraŭleco de la Katolika Eklezio

La sintagmo kristanfraŭleco, precipe ĉikaze, referencas al firmigita praktiko en la Katolika Eklezio (kaj en aliaj kristanaj eklezioj): povas ricevi la sanktajn ordinojn kaj fariĝi presbiteroepiskopo nur tiuj baptitoj kiuj sin sentas altìritaj kaj promesas praktiki la senedziĝecon pro la Regno de la Ĉielo, aŭ vidvoj kiuj ne intencas reedziĝi.

Origino redakti

Laŭ iuj interpretoj, la senedziĝeco estas sekvo fondita de la simpla evangelia perspektivo. Pri senedzeco kaj pri abstino Jesuo elmetis, fakte, sendubsencajn vortojn. Evangeliisto Mateo (19,29) skribas: … Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. Multe simile memorigas Marko (10,29): Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio…. Eĉ pliprecize estas la pasaĵo en Luko 18, 29-30: Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, 30 kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.

Se Jesuo ne edzinigis virinon, iuj inter la apostoloj estis edziĝintaj aŭ tiaj ili estis antaŭ la apostoliĝo kun Jesuo (ekzemple Sankta Petro, kies estas menciata la bopatrino). Paŭlo de Tarso laŭdis jen la geedziĝon jen la senedziĝecon, sed invitis la fidelularon resti, kiel li mem, fraŭla, por pliefike plenumi la misian taskon: “8 Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj: Estas bone por ili resti kiel mi. 9 Sed se ili ne povas sin deteni, ili edziĝu; ĉar estas pli bone edziĝi, ol bruladi.”. 1Kor 7,8-9).

En la sama epistolo li lanĉis la sekvan vokon: (1Kor 7,29-32) “Ĉar mi diras al vi, fratoj, la tempo kurtas. Pro tio, kiu havas edzinon devas estonte sinteni kvazaŭ lin ne tenas…”.

En aliaj epistoloj Paŭlo postulas ke se episkopo estus jam edziĝinta kun unu sola edzino kaj kun obeantaj filoj: (1Tim 3,2-5) “al Timoteo, mia vera filo en fido: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.3 Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon, 4 nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laŭ la fido – tiel faru. 5 Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido”.

En la Latina Eklezio redakti

En la unuaj jarcentoj de kristanismo, la regulo antaŭvidis ke la pastro aŭ episkopo daŭrigu la familian vivon, sed ne tiun geedziĝan.[1] Tiu praktiko, sekvata de asketuloj, monaĥoj kaj ankaŭ de presbiteroj, estas menciita en la verkoj de verkistoj kiel Klemento de Aleksandrio kaj Tertuliano, vivintaj en la 2-a jarcento. La antikveco de iliaj verkoj atestas kiel la regulo starigita de la Eklezio estis rekta derivaĵo de la apostola tradicio.

Tiu regulo de senedziĝeco daŭrigis esti obeata kiel neskribita normo ĝis la unuaj jaroj de la 4-a jarcento. La Koncilio de Elvira (305-306) donis unuafojon al tiu praktiko la formon de leĝo. Estis, fakte, malpermesite al ĉiuj klerikoj (inter kiuj episkopoj, pastroj kaj diakonoj) praktiki edzecan ŝuldon kaj krome generis filojn (kanono 33 – vidu verkon de "Brandmüller").

La eklezia senedziĝeco estis poste objekto de aparta leĝofarado dum la Teodoza epoko: ĉe la Koncilio de Romo de 382, fakte, estis unuafojon, post papo Siricio, dekretite ke episkopoj kaj pastroj ne povis kunvivi kun siaj edzinoj.

La normo estis vaste malobservata en la sinsekvaj jarcentoj, ankaŭ se, dum la karolida imperio oni provis, plurfoje, ĝin respektigi.

La Paska sinodo 1049 en Reims, kaj aliaj en la samaj jaroj, donis okazon por severe reaserti la regulon de senedziĝeco[2] “Papo Leono la 9-a instigis la sanktan asembleon aprobi la du sekvajn kanonojn”: “La monaĥoj aŭ la klerikaro ne povas forĵuri el sia propra ordino”; ”Neniu partoprenu incestajn kuniĝojn”.

Tiuj kanonoj estis preskaŭ unuanime interpretitaj kiel malpermesoj de geedziĝo por la konsekritoj. En la sinodo de Majenco, al kiu Leono kunvokis la episkopojn de la Rejna regiono, estis reasertataj la samaj malpermesoj. Adamo de Bremeno, kiu transskribis la sinodajn agojn, asertas: “Multaj aliaĵoj estis dekretataj por la bona stato de la Eklezio kaj estis definitive kondamnitaj de la subskribantoj de la konsilo”. [3]

La nelicaj kondutoj flanke de la klerikaro, spite de la kondamnoj, ne malaperis, kiel evidentigas nombraj kronikoj kaj literaturaj verkoj de diversaj epokoj [4]. En sia Kroniko, Salimbene de Adam raportas ke li tiaĵojn aŭdis «cencies = centfoje» akomapanatajn de la latina proverbo «se non caste, tamen caute» = «si non caste, tamen caute;»),)»[5] atribuata al Paŭlo de Tarso, intencante per tio la neceson de kondutoj kiuj, malgraŭ nerespektantaj la normojn de la abstino, tamen nek malsekretiĝu kaj nek startigu skandalon.[6]

La eklezia fraŭleco, subtenata de diversaj flankoj, fariĝis efektive deviga nur per la Koncilio de Trento (1545-1563), kiu sankciis, nedubeblforme, la devigon de senedzeco, por ĉiuj ordinotaj sacerdotoj. Estas nune valida en la adiaŭa normaro de la disciplino de la Katolika Latina Eklezio, kaj estis formale inkluzivita en la kodo de kanona juro en 1917. La Orientaj Katolikaj Eklezioj, kiuj havas disciplinon similan al tiu de la ortodoksaj eklezioj ne devigas al senedzeco por ĉiuj presbiteroj, sed nur por la episkopoj.

En la Dua Vatikana koncilio (1962-1965), la Patroj rekonfirmis en la dekreto Presbyterorum Ordinis n. 16, la “taŭgecon” de la fraŭleco, jen por la imitado de Kristo, jen por ke kiu vivas la senedziĝecon tion faras por la ĉiela regno, nome por anonci ateston pri la estonta vivo.

Instruofico de la romaj papoj redakti

 
Johano Paŭlo la 2-a, subtenanto de la sacerdota frauleco.

Papo Siricio (384-399) kiu estis la unua emananta dekretojn pri tiu temo 385[7].

Papo Leono la 1-a (440-461) instruis ke la konsekritaj ne devis repudii siajn edzinojn.

Papo Pelagio la 2-a (579-590) dekretis normojn pri eklezia fraŭleco ankaŭ por la subdiakonoj tiel rigidajn ke la sinsekvaj papoj devis moderigi.
Papo Leono la 9-a (1048-1054), kiu predikis en la sinodo de Pasko 1049 kaj dekretigis la sacerdotan fraŭlecon kaj tiel en aliaj sinodoj.
Papo Stefano la 9-a (1057-1058) kiu engaĝiĝis plifortigi la praktikon de la eklezia fraŭleco.
Papo Aleksandro la 2-a (1061-1073) multe helpis la estontan Gregorion la 7-an, sian posteulon en la formulado de la normoj de la eklezia fraŭleco.

 
Gregorio la 7-a, urĝiganto de la encikliko.

Papo Gregorio la 7-a (1073-1085) estas memorigata kiel la papo kiu donis novan fizionomion al la Katolika Eklezio de sia epoko. Fakte, tiam la Eklezio travivis momenton de vera krizo kaj ne maloftis simonio kaj skandaloj kaj entrudiĝoj de la politikaj aŭtoritatoj kaj nepotismo
Papo Urbano la 2-a (1088-1099) kondamnis la geedziĝon de sacerdotoj en dokumento verkita en 1095 en Piaĉenco.

Papo Aleksandro la 7-a (1655-1667) elmetis dekretojn rilate eklezian fraŭlecon, malpermesante al la pastroj kunloĝi kun virinoj ankaŭ se intimaj parencaj.

Papoj de la epoko de la Koncilio de Trento ĉiuj volis la sacerdotan fraŭlecon.

Papo Paŭlo la 6-a (1963-1978) reasertis per la encikliko Sacerdotalis Caelibatus la klaran pozicion rilate la praktikon de la eklezia fraŭleco. [8]
Papo Johano Paŭlo la 2-a (1978-2005) plurfoje intervenis en la defendo de la eklezia fraŭleco ankaŭ antaŭ la malkresko de la vokiĝoj al sacerdoteco.

Papo Benedikto la 16-a (2005-2013) en la Sacramentum Caritatis asertas: “La fakto ke Kristo mem, sacerdoto poreterne, estis vivinta sian mision ĝis la kruca ofero en stato de virgeco konstituas la referencan punkton certan por kompreni la sencon de la tradicio de la latina Eklezio tiurilate”.

En la Ortodoksaj Eklezioj redakti

En la Orientaj Ortodoksaj Eklezioj nur la sacerdotoj kaj diakonoj povas travivi edziĝintaj, kondiĉe ke la geedziĝo estas la unua kaj unika kaj okazinta antaŭ la ordiniĝo.

Fraŭleco laŭ Protestantismo redakti

La protestantaj eklezioj, kaj similaj, aboliciis tiun praktikon per diversaj teologiaj praktikaj motivoj. La lastaj papoj akceptis ke protestantaj aŭ anglikanaj pastroj, post reordiniĝo, povu daŭrigi en la sacerdota ofico inter siaj fideluloj katolikiĝintaj.

Senedzeco en ne kristanaj religioj redakti

Notoj redakti

  1. "Brandmüller" [url=http://www.ilfoglio.it/].
  2. Frazee, Charles A., The Origins of Clerical Celibacy in the Western Church, Church History, Vol. 57, Supplement: Centennial Issue (1988), p. 108-126.
  3. Timothy Reuter, The papacy and church reform, 1049-1073[rompita ligilo].
  4. Morris Bishop, The Middle Ages, Mariner Books, p. 156
  5. Salimbene de Adam, Cronica. De commendatione castitatis, pp. 567. Arkivita el la originalo je 2007-08-08. Alirita 2015-12-26.
  6. Pri tio oni bonvolu vidi: Petro Damiano.
  7. Papa Siricio, Directa ad decessorem, lettera al vescovo Imerio di Tarragona.
  8. [1] Kompleta teksto de la encikliko Sacerdotalis Caelibatus.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti