Orientaj katolikaj eklezioj

sendependaj, aŭtonomaj eklezioj en plena komunio kun la Episkopo de Romo
(Alidirektita el Orientaj Katolikaj Eklezioj)

La Orientaj katolikaj ekleziojgrek-katolikaj estas sendependaj, aŭtonomaj (en la latina, sui quaeque iuris) eklezioj en plena komunio kun la Episkopo de Romo, la papo. Ili konservas la plurjarcentajn liturgiajn, religiajn kaj teologiajn tradiciojn de la diversaj orientaj kristanaj eklezioj kun kiuj ili estas asociitaj historie. Dum doktrinaj diferencoj dividas la orientajn kristanajn ekleziojn en grupoj ne en komunio unu kun la alia, la Orientaj katolikaj eklezioj estas unuigitaj unu kun la alia kaj kun la Latina Eklezio, kvankam ili varias en teologia emfazo, formoj de liturgia adoro kaj populara pieco, kanonika disciplino kaj terminologio. Precipe, ili rekonas la centran rolon de la Episkopo de Romo ene de la Kolegio de Episkopoj kaj lia neeraripovo dum parolado ex cathedra.

Kunveno de armenaj katolikaj episkopoj en Jerusalemo, ĉ. 1880

La plejmulto de la orientaj katolikaj eklezioj havas ekvivalentojn en orientaj nekatolikaj eklezioj, de kiuj ili apartiĝis aŭ pro teologiaj malkonsentoj aŭ pro diferencoj de kompreno pri la rolo de la Episkopo de Romo de la rom-katolika eklezio.

La Orientaj katolikaj eklezioj estis situantaj historie en Orienta Eŭropo, la azia Mezoriento, Nordafriko kaj la hinda subkontinento, sed estas nun, pro migrado, troveblaj en Okcidenta Eŭropo, Ameriko kaj Oceanio laŭ la mezuro de formado de plenskalaj ekleziaj strukturoj kiel ekzemple eparkejoj, laŭ la latinaj diocezoj. Unu lando, Eritreo, havas nur orientan katolikan hierarkion, sen ia latina strukturita hierarkio.

La esprimoj bizanca katoliko kaj greka katoliko estas uzitaj pri tiuj kiuj apartenas al eklezioj kiuj uzas la bizancan liturgion. La esprimo orienta katoliko inkludas tiujn, sed estas pli larĝa, ĉar ĝi kovras ankaŭ katolikojn kiuj sekvas la aleksandrian, antioĥian, armenan kaj ĥaldean liturgiajn tradiciojn.

Eklezioj redakti

 
Landoj kiuj havas ĉefsidejon de orientaj katolikaj apartaj eklezioj (ruĝe: bizanca rito, verde: aleksandria rito, flave: aliaj)

Nuntempe estas 23 orientaj katolikaj eklezioj:

Vidu ankaŭ redakti