Grupa geedzeco

(Alidirektita el Grupa edzeco)

Grupa geedzeco estas formo de geedzeco en kiu pli ol unu viro kaj pli ol unu virino formas familian unuon, kaj ĉiuj membroj de la geedzeco kunhavas patran respondecon al ĉiu ajn el la gefiloj kiuj povus esti produktita de la geedzoj. La grupa geedzeco estas foje nomata “vera poligamio” aŭ poligiandrio (de la kombino de la terminoj poliginio kaj poliandrio).

Kelkaj fakuloj konsideras, ke la grupa geedzeco estas rara en la tradiciaj socioj. Aliaj trovas ke tiu senbaza konsidero, ĉar la nuna kompreno de tiaj socioj estas limigitaj. Multaj tradiciaj socioj estas aŭ estis preskaŭ aŭ tute detruitaj pro la koloniismo kaj aliaj faktoroj. Inter la kulturoj priskribitaj de George Murdoch en sia Etnografia Atlaso, unike la kaingangoj de Brazilo praktikas grupan geedzecon kiel akceptebla formo de geedzeco (kaj eĉ inter ili ĝi ne estas hegemonia formo de geedzeco).