Intenca komunumo estas komunumo planita kaj desegnita de la komenco por alta grado de socia kohereco kaj kunlaborado. La membroj de intenca komunumo tipe kunhavas komunajn sociajn, politikajn, religiajn aŭ spiritajn vidpunktojn aŭ kredojn, kaj ofte praktikas vivmanieron ne kongruan kun la ĝenerala ĉirkaŭanta homaro. Ili ofte komune tenas kaj dividas respondecojn kaj rimedojn. Intencaj komunumoj inkluzivas kolektivajn domojn, kunhejmajn komunumojn, ekovilaĝojn, kolektivajn komunumojn, pretismajn ŝirmejojn, kibucojn, aŝramojn, monaĥejojn, kaj kooperativajn loĝejojn. Novajn membrojn de intencaj komunumoj kutime enlasas la jama membraro, do tipe neeblas mem elekti aliĝi, nek aĉeti lokon en la komunumo.

Vidu ankaŭ redakti