La sociaj rilatoj (ankaŭ interhomaj rilatoj) estas multnombraj sociaj interagadoj (regulataj de sociaj konvencioj) inter du aŭ pliaj personoj havantaj sociajn poziciojn kaj realigantaj sociajn rolojn. Rezulto de la rilato estas modifo de la konduto. En sociologia hierarkio, la sociaj rilatoj estas pli bazaj ol la konduto, la sociaj agoj, la socia moraro, la sociaj kontaktoj kaj la socia interagado. La sociaj rilatoj formas la bazon de konceptoj kiel socia organizo, socia strukturo, socia movado kaj socia sistemo.

Enhavo de la socia rilato redakti

Ekzemploj por la enhavo de la interagado estas la estreco kaj la socia grupo, kie estas ĉiuj mekanismoj por la planado kaj pristudo de la interagoj de la personoj. La socia ago en la rilatoj estas pli antaŭenaj, pensante en la intenseco de la agoj, kaj ĉefe reagoj de unu respektive la alian aŭ aliaj de formo ĉu akcidenta ĉu regula aŭ ripetita aŭ neregula laŭ la agmaniero ĉu racia ĉu instrumenta aŭ emocia aŭ tradicia (Weber). La interpersonaj rilatoj setligas la indikojn de la kulturo de la grupo kaj ties transsendo laŭ la procezo de socialigo, modifas la konduton per la interveno de la aliaj individuoj laŭ sekvenco de rilatoj egala al lernado, krome bazigas la percepton, la motivigon, la lernadon kaj la adaptigon pro la interŝanĝo de reguloj kaj kredoj (Canals), kiu prikomentas na James Kennedy kaj Russell C. Eberhart, kiuj dediĉis sian penson sur ĉio tio. Ili diras, ke por modli la homan interrilaton necess modli la individuojn laŭ socia kunteksto, interrilatante inter si. Komentas Antonio Lucas Martín en sia lernolibro de sociologio la kondiĉoj bezonataj por la socia agado: celoj, adaptigo de resursoj al celoj kaj la integriga povo de la individuoj en la grupo per reguloj kaj pluhavante modelon en la procezo de socialigo.

Metodologio redakti

Agustí Canals havigas siajn meditadojn pri la temo por vidigi la socian interagon. Krome en la artikolo de Juan C. Dürsteler oni inkludas tiujn bildajn variajn analizojn por la sama celo, unuigante 'vidigajn taksonojn', per desegno de retoj kaj oni proponas variajn metodojn de bildaj reprezentadoj, aŭ krome, ekzemple multajn intertranĉantajn cirklojn kiuj montras konturon por la socia ŝanĝo. Vidu la artikolon diagramo de Venn. La grafeteorio uzata en la socia reto estas samtipa ilo. Aliaj vidpunktoj kiel 'socia ekkono' en socia psikologio, 'rilatoj de produktado' en teorio de konfliktoj, en simbola interagado, ktp.

Socia agado redakti

Ekde la klasika vidpunkto, kiel ĉe Parsons en la teorio de la socia agado, tiu prilaboris unu el la plej prilaboritaj kontribuoj en funkcionalismo kaj Mead en simbola interagado. Ĉe Weber, Moreno kaj Dahrendorf estas aliaj komplementaj vojoj en la socia agado kun globalaj vidpunktoj ĉe Weber. Ŝajne ekde ampleksa vidpunkto en kelkaj aŭtoroj estas sistemo de socia interagado kun strukturo, kiu havigas enhavon, kaj ke amplekse estas interrilatoj. Sama simileco okazas en la socia sistemo kaj ĉe la socia strukturo.

Eksteraj ligiloj redakti

(en la hispana)