Civila geedzeco estas geedzeco plenumita, registrita, kaj agnoskita fare de registara funkciulo.[1] Ĉiu lando tenas registron de ties loĝantaron kun la respektiva civila stato,[2] kaj ĉiuj membroj de la UN escepte ĉe Irano, Somalio, Suda Sudano, Sudano, kaj Tonga estis subskribintaj aŭ ratifintaj ĉu la Konvencion pri konsento al geedzeco, minimuma aĝo por geedzeco, kaj registroj de geedzeco de Unuiĝintaj Nacioj (1962)[3] aŭ la Konvencion pri forigo de ĉiu diskriminacia formo kontraŭ virinoj (1979) kiu enhavas responson por registro de geedzecoj.[4] Plej landoj difinas la kondiĉojn de civila geedzeco separate el religiaj postuloj. Kelkaj landoj, kiaj Israelo, permesas parojn por registriĝi nur kun la kondiĉo ke ili unue geedziĝu en religia ceremonio agnoskita de la ŝtato, aŭ estis geedzigitaj en diferenca lando.

Civila geedzeco en Svisio en la 19a jarcento.
(Albert Anker, 1887)

Notoj redakti