La mosuoj — en ĉina: 摩梭, pinjino: Mósuō —, nomitaj ankaŭ mosoj, mossoj aŭ musuoj, kaj nomitaj de ili mem na, estas ĉina etno kiu loĝas en la provincoj Junano kaj Siĉuano, ĉe la limo kun Tibeto. Temas pri ĉirkaŭ 40 000 personoj, kies majoritato loĝas en la regiono Ĝongning kaj ĉe la lago Lugu. Kvankam la ĉina registaro klasigas ilin kiel apartenantaj al la Naŝioj (naxi), kaj la lingvo[1] kaj la kulturo de la mosuoj diferencas de tiu de la naŝioj de la areo de Lijiang, kaj estas ĝenerale konsiderataj diferenca etno.[2]

Virino ĉe la lago Lugu.
Teksistino en Lijiang.

La mosua socio estas priskribita kiel matriarka, pro la rolo de la virinoj kiel familiestroj, kaj la tendenco al la markado de la familio tra la patrina linio —patrinlinia—, kvankam la politika povo kutime estas majoritate en manoj de la viroj.[3]

La mosuoj praktikas vivtenan ekonomion, baze sur la agrikulturo, la brutobredado kaj loka komerco, kvankam oni transiras rapide al moderna ekonomio de konsumo.[4] Ankaŭ la speciala socia strukturo kaj la altiraj pejzaĝoj de la regiono helpis la lastatempan disvolvigon de turismo, kio okazigis ŝanĝojn en la kulturo kaj vivmaniero.[5]

NotojRedakti

  1. Lidz, Liberty A. (2016). «Yonging Na (mosuo)». Randy J. LaPolla, Graham Thurgood, ed. The Sino-Tibetan Languages (2a eldono). Routledge. ISBN 9781315399485.
  2. «Mosuo and Naxi». Lugu Lake Mosuo Cultural Development Association.
  3. «Matriarchal/Matrilineal Culture». Lugu Lake Mosuo Cultural Development Association.
  4. «Daily life». Lugu Lake Mosuo Cultural Development Association.
  5. Xiaobo Xiong, Ding Ding, Hongbing Deng and Suping Zhang (2008). «Preliminary study on effects of tourism on Mosuo matriarchal culture». International Journal of Sustainable Development and World Ecology 15: 42-47. doi:10.1080/13504500809469767.

BibliografioRedakti

  • Coler, Ricardo: El reino de las mujeres. Planeta, 2005