Doto

Donaco okaze de edziĝo, kiun la edzino donas al sia nova edzo, aŭ inverse

Doto estas donaco okaze de edziĝo, kiun la edzino donas al sia nova edzo, aŭ la edzo donas al sia edzino.

En pluraj kulturoj bieninterŝanĝo kutimas okaze de edziĝo. Temas plejofte pri bienoj (sed povas esti alia afero, ekz. motorciklo), kiun la familio de la estonta edzino donas al la estonta edzo. Sed ankaŭ eblas, ke la estonta edzo havigas bienojn aŭ monon al sia edzino aŭ al la familio de tiu ĉi, ofte por kompensi la koston de ŝia edukado.

En Eŭropo, dotoj unue aperis en la romia imperio kaj en la romia juro.

En Nepalo kaj Barato estas kutimo ke la familio de la edzino donas eĉ tre grandan doton (kvankam estas leĝoj kontraŭ postuli doton). Okazas ankoraŭ (jaro 2008) fojfoje ke, se la doto ne estas sufiĉe granda, ke la edzino estas mistraktita, foje eĉ torturita, de sia nova familio.

Proverboj redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri doto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Doto koron ne varmigas. 
  •  
     Bela vizaĝo estas duono da doto. 
  •  
     Granda doto kaj oro, sed mankas la koro. 

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.