Himnaro
Himnaro aŭ himnolibro estas kolekto de himnoj, t.e. religiaj ĉantoj, kutime en la formo de libro. La plej antikvaj manverkitaj himnaroj estas el la Mezepoko en la kunteksto de Eŭropa Kristanismo, kvankam unuopaj himnoj kiaj Te Deum estas multe pli antikvaj. La Protestanta Reformacio en la 16a jarcento, kun la pliiĝanta populareco de presarto, rapide faris himnarojn standarda trajto de la kristana adorado en ĉiuj ĉefaj fakoj de Okcidenta kaj Centra Eŭropo. La unua himnaro de la Reformacio estis Achtliederbuch, sekvita de Erfurt Enchiridion. Grava himnaro de la 17a jarcento estis Praxis pietatis melica.
Himnaroj en Esperanto
redaktiEparĥia
redaktiEparĥia: muziko por vulgara kantado. No 3 redaktita de Royle Shore. Antikva kanto ebena por la Sankta Komunio: Kyrie Eleison, Gloria, Credo, Dominus Vosbiscum, Sanctus, Benedictus, Agnus Dei, Pater Noster, Gloria in Exelsis. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield.
Himnaro
redakti- Himnaro, unua kolekto; 8 himnoj: Sanka, Sankta, Sankta!; Dio, laŭ kies vort’ ; Lumo ĉiela; Ĝojiga Lumo; Himno Vespera; Patro-altu' ĉeestu; En Reĝa stat' kunvenas; Veni Creator . Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 6 paĝoj 24 X 15 1/2 cm.