Socinismo

kristana dogmaro de Lelio kaj Fausto Sozzini

Socinismo[1]Socinanismo[2] estas netriunuisma skolo de kristana teologio fondita de Lelio kaj Fausto Sozzini en la 16a jarcento. Tiuj, kiuj kredas je socinismo, nomiĝas Socinanoj.[3]

Fausto Sozzini, fondinto de Socinismo

DoktrinoRedakti

La doktrinoj de Socinismo diferencas de plejmulta kristanismo (Katolikismo, Protestantismo, Ortodoksismo) pri netriunuismo, kristologio, kaj savteologio.

KristologioRedakti

Laŭ Socinismo, Jesuo Kristo ne ekzistis antaŭ la kreo de la mondo, kaj kreiĝis, kiel homo, ene de la utero de Maria. La esprimo “komenco” en la unua versiklo de la Evangelio laŭ Johano, ke “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio”, signifas ne la originon de la mondo en Genezo], sed fakte la “novan komencon”, aŭ la novan kreon estiĝintan en kaj per Jesuo Kristo, menciitan en la epistoloj de Paŭlo (Gal. 6:15, 2 Kor. 5:17).

Homa naturoRedakti

La Socinanoj kredas, ke homoj estis kreita kiel mortuloj, kaj mortus eĉ se Adamo kaj Evo ne ekpekis per frukto en Edeno; ili ne kredas je la doktrino de prapeko.

Laŭ Socinismo, homa volo estas vere libera; eĉ Dio ne povas antaŭscii tion, kion homo libervola faras. Dio estas ĉioscia tiom, kiom estas necese vera, sed ne scias tion, kio eblas okazi aŭ ne.

HistorioRedakti

Socinismo devenas de la verko de la italo Lelio Sozzini (Esperante Socino). Li partoprenis en la sekreta Koncilio de Venecio en 1550, kies koncilianoj aprobis netriunuisman kredkonfeson. Poste, Sozzini verkis la latinan traktaĵon Mallonga Klarigo pri la Unua Ĉapitro de Johano (latine Brevis explicatio in primum Johannis caput), kiu estas komentario pri la Evangelio laŭ Johano, 1:1–15; tio estis eldonita en 1568, post la morto de sia aŭtoro en 1562.

Fausto Sozzini (Esperante Faŭsto Socino), nevo de Lelio, plu disvolvis la ideojn de sia onklo. Li eldonis samtitolan traktaĵon Mallonga Klarigo (latine Brevis explicatio), ankaŭ pri la unua ĉapitro de la Evangelio laŭ Johano, en 1562. Li transloĝiĝis al Bazelo, Svislando, kaj poste al Transilvanio, kaj postel al Pollando, kie lia doktrino (el kiu originis unitariismo) populariĝis.

ReferencojRedakti