Chiswick (/ˈtʃɪzɪk/ (ĈIZ-ik)[1] estas distrikto de Okcidenta Londono, Anglio. Ĝi enhavas Hogarth's House, nome iama rezidejo de la angla asrtisto de la 18-a jarcento William Hogarth; Chiswick House, nov-paladianisma vilao konsiderita unu el la plej fajnaj en Anglio; kaj Fuller's Brewery, nome unu el la plej grandaj kaj plej malnovaj bierfarejoj de Londono. Ĉe meandro de la rivero Tamizo uzata por konkurenca kaj distra remado, kun kelkaj remadkluboj ĉe la riverbordo, la fina loko por la Boata Konkurenco estas ĝuste malsupren laŭrivere de la Ponto Chiswick.

Chiswick
kvartalo de Londono
Administrado
Poŝtkodo W4
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 30′ N, 0° 16′ U (mapo)51.4925-0.26329999999999Koordinatoj: 51° 30′ N, 0° 16′ U (mapo) [+]
Areo 5,72 km² ( 572 ha) [+]
Chiswick (Granda Londono)
Chiswick (Granda Londono)
DEC
Chiswick
Chiswick
Situo de Chiswick

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chiswick, London [+]
vdr

Havinta bonan komunikadon kun Londono, Chiswick iĝis populara kampara retirejo kaj parto de la ĉeurba kreko de Londono fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj. Poste la ĉefurbo pli kaj pli absorbis la iaman paroĥejon. La nuna centro por vendejoj kaj restoracioj estas Chiswick High Road.

Homoj kiuj loĝis en Chiswick estis la poetoj Alexander Pope kaj W. B. Yeats, la itala poeto kaj revoluciulo Ugo Foscolo, la impresionista pentristo Camille Pissarro, la romanisto E. M. Forster, rok-muzikistoj Pete Townshend, Ian Gillan kaj John Entwistle, kaj teatra reĝisoro Peter Brook.

Notoj redakti

  1. "How Do You Pronounce Theydon Bois?". Londonist. Alirita la 25an de Aprilo 2019.

Bibliografio redakti