Paladianismo estas klasikisma konstrustilo, kiu orientiĝas laŭ la konstruaĵoj de la itala arkitekto Andrea Palladio kaj liaj posteuloj kiel Vincenzo Scamozzi. Palladio projektis kaj konstruis je la mezo de la 16-a jarcento palacoj kaj vilaoj en Veneto kaj preĝejoj en la urbo Venecio.

La vilao Villa La Rotonda apud Vicenza projektita de Andrea Palladio
Vilao el la kvara libro de la verko „I quattro libri dell'architettura“ de Palladio

Li grave influis la posteulojn per sia arkitekturtoeoria verko „I quattro libri dell'architettura“ (La kvar libroj de la arkitekturo), kiu aperis en Venecio en 1570.

Disvastiĝo redakti

La paladiana stilo influis ek de la 17-a jarcento ankaŭ la konstrumanieron en la protenstantaj landoj de nordokcidenta Eŭropo kaj Ameriko. Jacob van Campen estis la fondinto de Palladianismo en Nederlando. En Anglio ek de la komenca 17-a jarcento la stilo estis disvastigata precipe per la arktekto Inigo Jones [1]. Jones, kiu estis restadinta en Italio dum pluraj jaroj kaj tie konatiĝis kun la verkoj de Palladio,sekve projektis plurajn konstruaĵojn laŭ la paladiana stilo. Tra ili troviĝas interalie Banqueting House en Whitehall kaj Queen’s House en Greenwich. Je la komenca 18-a jarcento liberalaj terposedantoj konstruis vilaoj laŭ paladiana stilo.

 
La paladiana vilao de Thomas Jefferson en Monticello

Ankaŭ en la fruaj jaroj de Usono, kies fondintoj inspiriĝis je la romia respubliko, la paladianaj ideoj plaĉis. Tiel ekzemple la prezidento de Usono Thomas Jefferson kiel arkitekto inspiriĝis el la verkoj de Palladio. Li projektis lian vilaon en Monticello kaj la konstruaĵon de la Universitato de Virginio laŭ paladiana stilo. Sekve la paladianismo influis ankaŭ la evoluon de la kolonia arkitekturo en norda Ameriko.

Referencoj redakti

  1. Universo - La grande enciclopedia per tutti, Istituto geografico De Agostini, Novara 1970 vol. 9 pag. 280