Kompleta depravacio

Kalvinisma doktrino ke, pro la prapeko, homo nature emas peki kaj ne povas fidi Dion kaj savi sin sen graco

La kompleta depravacio (latine dēprāvātiō tōtālis, angle total depravity) aŭ dirata ankaŭ absoluta nekapablo kaj kompleta korupto, estas doktrino de la kristana teologio devenanta el la penso de Aŭgusteno de Hipono pri la prapeko kaj kiu estas subtenata de multaj protestantaj konfesioj, precipe de kalvinismo, sed ankaŭ de luteranismo, de la anglikana eklezio, arminianismo, jansenismo, kaj de metodismo.

Fresko en la Siksta Kapelo. Adamo kaj Eva manĝantaj la malpermesitan frukton kaj forigitaj el la tera paradizo.

Dsvenanta el la latina depravãre, kaj tial, figure, "korupti", la depravacio ne havas la sencon de "perversiĝo de la sensoj kaj de la deziroj, morala depravacio", sed de korupto de la homa naturo kompare kun la origina stato kreita. Do kompleta depravacio ne signifas ke la homa estulo estas ĉiam tiel malbona kiel li povas, sed ke la peko koruptas kaj malvirtigas ĉiun aspekton de lia naturo.

Tiu doktrino, tial, interpretas kion asertas la Biblio rilate la pekon kaj allasas ke sekve de falo, ĉiu persono aliranta tiun mondon estas tiel sklavigita de la peko ke rezultas nekapabla kredi, ami kaj sekvi la Dion veran kaj vivantan, same kiel ricevi la savon oferitan de la evangelio de Jesuo Kristo. Se ne intervenus la graco de Dio kiu spirite regeneras la estulon lin kapabligante sin korekti kaj kredi kaj fidi, li neniam povus esti savata.

Skizo de la doktrinoRedakti

La doktrino de la “kompleta depravacio” instruas ke la homa estulo, pro la kondiĉo de lia naturo, estas neinklinata ami Dion kun la tutaj koro, menso kaj forto, kiel estas postulite, sed, kontraŭe, li inklinas nur servi al siaj avantaĝoj malprofite de la proksimularo, kaj retropuŝas la dian aŭtoritaton. Pro tio, eĉ la religio kaj la filantropio, spite de la bonaj intencoj, rezultas pro tio malbonigitaj kaj aliiĝantaj: do egoismo kamuflita, senvalora antaŭ la diaj standartoj. Neniu per siaj bonavolo sukcesas fostreki tian dispozicion (aŭ misdispozicion) per sia bonavolo.

Kvankam la kompleta depravacio povas foje konfuziĝi kun filozofia cinikismo, tiu doktrino estas optimisma rilate la amon de Dio al Liaj kreituloj kaj homan kapablon realigi la finan bonon intencitan de ilia kreinto.

Pruvantaj bibliaj tekstojRedakti

Troviĝas diversaj tekstoj kiuj kutime estas prezentataj por subteni tiun doktrinon. Jen iuj el ili el la esperanta biblio ([1]):

  • Genezo 6, 5 "5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo;".
  • Jaremia 13, 23 "23 Ĉu negro povas ŝanĝi sian haŭton aŭ leopardo siajn makulojn? tiel ankaŭ vi, ĉu vi povas fari bonon, alkutimiĝinte al malbono?".
  • Mateo 19, 25-26 "25 Kiam la disĉiploj tion aŭdis, ili forte miregis, dirante: Kiu do povas esti savita? 26 Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla".
  • Johano 6, 44 "44 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago".
  • Romanoj 3, 10,11 "...kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu; 11 Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion".
  • Romanoj 8, 7-9 7 ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei; 8 kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas plaĉi al Dio. 9 Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio loĝas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia".
  • Efesanoj 2, 3 inter kiuj ni ĉiuj iam ankaŭ vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laŭ naturo infanoj de kolerego, kiel ankaŭ la aliaj".
  • 1Kor 2, 14 "Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite".
  • Vidu ankaŭ: Gn 8, 21; 1Re 8, 46; Ijob 15, 14-16; Psalmo 51, 5; Jeremia 17, 9; Mateo 7, 16-20; Johano 3, 3; 6, 65; 1, 4-5; Rm 7, 18; Ef 2, 1-3; 4, 17-19; Kol 2, 13; 1Johano 8,10.

Obĵetoj kontraŭ tiu doktrinoRedakti

Multas la kristanaj grupoj kiuj ne akordiĝas kun tiu interpreto de la Biblio kaj krome kun SanktaAŭgusteno de Hipono.

Verkante kontraŭ la monaĥo Pelagio kiu subtenis kiel la homa naturo ne estis koruptita de la prapeka falo kaj ke la homa estulo kapablas sekvi Dion sen ties helpo, Aŭgusteno disvolvas la doktrinon de la origina peko kaj, laŭ protestantismo, ankaŭ la doktrinon de la “kompleta depravacio”.Venkis la konceptoj de Aŭggusteno en tiu debato kaj la instruaĵo de Pelagio estis kondamnita kiel hereza en la Koncilio de Efezo de 431, kaj plue la modera formo konata kiel Duonpelagianismo en la Dua koncilio de Orange de 529. La aŭgustena ideo pri la "origina" aŭ hereda kulpeco ne estis kunakceptita ĉe ĉiuj samtempuloj en la greka ero de la Eklezio, kaj ankoraŭ ne estas kunhavigita ĉe la orientaj ortodoksaj eklezioj. Krome, iuj modernaj protestantoj, kiuj ĝenerale akceptas la instruaĵojn de la ekumenaj koncilioj de la unuaj kvin jarcentoj (ekzemple, la sekvuloj de Charles Finney), alliniiĝas pli kun Pelagio ol kun Aŭgusteno kiam konsideras la falintan naturon de la homa estulo.

Katolikismo kritikas la protestantan interpreton pri Aŭgusteno de Hipono kaj konsentas kun la Dua koncilio de Orange, asertante ke nur katolikismo estis fidela al la principoj instruitaj de Sankta Aŭgusteno kontraŭ Pelagianismo kaj duonpelagianismo, kvankam allasante ke mem laŭgrade mildigis la forton de lia instruaĵo.

La katolioka doktrino laŭ la Katekismo de la Katolika Eklezio [2] instruas ke "Pro sia peko, Adamo, kia unua homo, perdis la originajn sanktaecon kaj la justecon ricevitajn de Dio ne nur por si, sed ankaŭ por ĉiuj homaj estuloj (416), kaj Adamo kaj Eva transdonis al sia posteularo naturon vunditan de ilia unua peko, senigitan, do, je originaj sankteco kaj justeco. Tiu senigo estas nomata “origina peko” (417). Sekve de tiu peko, la homa naturo estas flebigita nivele de ĝia fortoj, kaj submetita al la nescio, al la sufero, al la povo de la morto, kaj inklina al la peko (inklino kiu estas difnita “senavido”)" (418).

Katolikismo, do, parolas pri "flebigo" de la homa naturo, kies kapablo ne estus tute kompromititaj. La Koncilio de Trento (seksio 6, kanono 5) kondamnas la protestantan pozicion de la “kompleta depravacio”. Jansenismo subtenis interpreton tre similan al tiu de Aŭgusteno kaj ne tro malsimilan el tiu kalvinisma, sed ĉ ĝi estis kondamnita kiel hereza.

La doktrino de la kompleta depravacio estis enkredigita de Arminianismo de John Wesley. Subtenantoj de Arminianismo aŭdacis inkluzivi ankaŭ semipelagianismon kiel kredendan dogmon, laŭ kiu la homo kapablas ricevi la donon de la savo senbezone de la dia graco.

Vidu ankaŭRedakti