Françoise-Louise de Warens

Françoise-Louise de WARENS, denaske Louise Éléonore de la Tour du Pil, nomita ankaŭ Madame de Warens (31a de Marto 1699[1] – 29a de Julio 1762[2]), estis bonfarantino kaj amantino de Jean-Jacques Rousseau.

Françoise-Louise de Warens
Persona informo
Naskonomo Françoise-Louise de La Tour
Naskiĝo 31-an de marto 1699 (1699-03-31)
en Vevey
Morto 29-an de julio 1762 (1762-07-29) (63-jaraĝa)
en Chambéry
Tombo Chambéry
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando
Familio
Patro Jean-Baptise de la Tour
Patrino Jeanne-Louise Warnery
Frat(in)oj Anne de la Tour • Jean-Etienne de la Tour • Abraham de la Tour • César de la Tour • Françoise-Marie de la Tour • Jacob de la Tour • Jean-Joseph de la Tour
Edz(in)o Sébastien Isaac de Loys
Amkunulo Jean-Jacques Rousseau
Okupo
Okupo aristokrato • epistolisto • produktoro • spiono
vdr
Françoise-Louise de Warens.

Biografio redakti

Warens naskiĝis en Vevey, en svisa protestanta familio kiu estis enmigrinta en Annecy, sed iĝis romkatoliko en 1726 por ricevi eklezian pension kiu estis kreita por pliigi la etendon de Romkatolikismo ĉe Ĝenevo, tiam bastiono de Protestantismo.

Ŝi famis ĉar faris liberalan vivon por tiamaj virinoj. Ŝi nuligis sian geedzecon kun M. de Warens en 1726 post malsukceso en vestonegoco. Rousseau renkontis sin por la unua fojo dum la Palmofesto en 1728. Oni diras, ke ŝi estas spiono kaj konvertistino por Savojo, tiam parto de la Reĝlando Sardio. Kvankam Warens dekomence estis nur instruistino de Rousseau, ili sekse engaĝiĝis post ŝi inicis lin en amaferojn kaj "intimecon". Françoise-Louise de Warens mortis malriĉa en 1762 en Chambéry, pri kio Rousseau sciis nenion ĝis post ses jaroj. Rousseau priskribis sian rilaton kun ŝi en sia verko Konfesoj.

Françoise-Louise de Warens kaj Rousseau redakti

 
Les Charmettes, kie Rousseau loĝis kun Françoise-Louise de Warens el 1735 ĝis 1736, nuntempe muzeo dediĉita al Rousseau.

Alveninte en Savojon Rousseau rifuĝiĝis ĉe romkatolika pastro, kiu prezentis lin al Françoise-Louise de Warens, tiam 29-jaraĝa. Ŝi estis nobelulino de protestanta deveno kiu separiĝis el sia edzo. Kiel profesia prozelitistino, ŝi ŝajne estis dungita de la reĝo de Piemonto por helpi konverti protestantojn al katolikismo. Ili sendis la knabon al Torino, nome ĉefurbo de Savojo (kiu inkludis Piemonton, en tio kio estas nuntempe Italio), por kompletigi sian konverton. Tio rezultis en la fakto, ke li devis senigi sin el sia ŝtataneco de Ĝenevo, kvankam li poste devos reveni al kalvinismo por reakiri ĝin. Konvertinte sin al katolikismo, kaj de Warens kaj Rousseau estis ŝajne reagante al la insistemo de kalvinismo al la koncepto de la kompleta depravacio de homo. De Warens, deisto laŭ klino, estis allogita al katolikismo pro ties doktrino de pardono de pekoj.

Trovante sin memresponsa kaj libera, ĉar kaj lia patro kaj lia onklo pli malpli senigis el li, la adoleskulo Rousseau subtenis sin dum ioma tempo kiel servisto, sekretario kaj tutoro, vaganta en Italion (Piemonton kaj Savojo) kaj Francio. Dum tiu tempo, li loĝis kun aŭ sen Sinjorino de Warens, kiun li idoligis kaj nomis sian maman. Kontentega pri lia devoteco, de Warens klopodis helpi lin starti en profesio, kaj aranĝis formalan muzikan instruadon por li. Dum ioma tempo, li por mallonge ĉeestis en seminario kun la ideo iĝi pastro.

Kiam Rousseau atingis 20-jaraĝon, de Warens akceptis lin kiel sia amanto, dum ŝi intimis ankaŭ kun helposervisto de sia hejmo. La seksa aspekto de tiu amrilato (nome ménage à trois) konfuzis Rousseau kaj malkontentigis lin, sed li ĉiam konsideris de Warens la plej granda amo de sia vivo. Sufiĉe malavara elspezemulino, ŝi havis grandan bibliotekon kaj emis distriĝi per muziko kaj ofte aŭskultis ĝin. Ŝi kaj ŝia etoso, nome kleraj membroj de la katolika klerikaro, enkondukis Rousseau al la mondo de beletroj kaj ideoj. Rousseau estis estinta indiferenta studento, sed dum siaj 20-aj jaroj, kiuj estis markitaj per longaj atakoj de hipokondrio, li entuziasmiĝis per la dediĉo al la studo de filozofio, matematiko, kaj muziko. Estante 25-jaraĝa, li ricevis malgrandan heredon el sia patrino kaj uzis parton el tio por repagi al de Warens pro ŝia financa subteno al li. Estante 27-jaraĝa, li enposteniĝis kiel tutoro en Liono.

Notoj redakti

  1. Albert Gonthier, Montreux et ses hôtes illustres, éditions Cabedita, 1999, (ISBN 978-2-88295-267-7), p. 19, [1]
  2. Les confessions, de Jean-Jacques Rousseau, éd. intégrale publiée sur le texte autographe conservé à la Bibliothèque de Genève, précédée d'une introduction et suivie de notes et d'un index, Publié par Garnier frères, 1930, noto n° 135, p. 240, vidu [2]

Bibliografio redakti

  • Albert de Montet, Madame de Warens et le pays de Vaud, Lausanne, Georges Bridel et Cie, 1891, 275 p.
  • Albert Metzger, Les Pensées de Mme de Warens, son biographe le général Doppet, Mme de Warens aux Charmettes, son oratoire, Mme de Warens au Reclus, ses relations avec Wintzenried jusqu'en janvier 1754, d'après les documents inédits tirés des archives départementales de la Savoie... / Albert Metzger, Lyon, Henri Georg, 1888.
  • François Mugnier, Nouvelles lettres de Madame de Warens: Suisse et Savoie, 1722-1760, 1900.
  • Anne Noschis, Madame de Warens éducatrice de Rousseau, espionne, femme d'affaires, libertine, Editions de l'Aire, pr. 2012 (ISBN 978-2-940478-27-9 et 2-940478-27-9, OCLC 818985428.
  • Musée historique de Vevey, «Madame de Warens (Vevey 1699 - Chambéry 1762) Amie, maîtresse et bienfaitrice de Jean-Jacques Rousseau» ĉe [3] 04.04.12 – 06.01.13.
  • Jean-Jacques Rousseau, Marcel Raymond kaj Bernard Gagnebin, Les confessions, Gallimard, 2009 (ISBN 978-2-07-039969-7 kaj 2-07-039969-9, OCLC 428268899.