Vevey

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Vevey (stacidomo) kaj Vevey-Funi (stacidomo).

Vevey ([vəvɛ] aŭ [vːɛ], en la loka dialekto: [vəˈvaːɛ̆])[1] estas la ĉefurbo de la Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut kaj politika komunumo en la svisa kanton Vaŭdo. Dum la romia epoko la urbo nomiĝis Vibiscus/Viviscus. Ĝi havis 17109 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 18555 ĝis la 31-a de decembro 2012.

Vevey
Blazono de Vevey
Blazono de Vevey
Blazono de Vevey
Vevey vidita de la lago
Vevey vidita de la lago
Vevey vidita de la lago
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
Koordinatoj  (554160 / 145490)
Nombro de loĝantoj 18555
Areo 2,38 km²
Alteco 383 m super marnivelo
Poŝtkodo 1800
Komunumkodo 5890
Mapo de Vevey
Mapo de Vevey
Mapo pri la situo de Vevey en la Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
vdr

La urbo ĉe la nordorienta bordo de la Lago Lemano (ankaŭ "Ĝeneva Lago") antaŭe estis grava komercejo kaj profitis en la 19-a jarcento pro la disvolvo de industrio kaj turismo, kiuj ĝis hodiaŭ estas la ĉefaj kolonoj de la ekonomio. Konata la urbo ankaŭ estas kiel sidejo de la firmao Nestlé SA.

Geografio redakti

Vevey situas sur 383 m super marnivelo, 18 km rektlinie sudokcidente de la kantona ĉefurbo Laŭzano (Lausanne). La urbo etendiĝas ĉe la suda rando de la monto Mont Pèlerin, laŭlonge de la bordo de Lago Lemano, la tiel nomita Vaŭda Riviero, kaj la suda rando de la Vaŭdaj Alpoj. En Vevey la rivero Veveyse alfluas al la Lago Lemano[2].

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,38 km², de kiuj 4,6% estas kovritaj de arbaro, 2,9% servas por agrikulturo kaj 89,5% por setlado. [3]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vevey limas en noro al Corsier-sur-Vevey, en oriento al Saint-Légier-La Chiezaz, en sudoriento al La Tour-de-Peilz, en sudo al la Lago Lemano, kaj en okcidento al Corseaux.

Trafiko redakti

Tra Vevey pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Sempiono-Pasejo kaj komenciĝas la kantona ĉefvojo n-ro 12 al Friburgo kaj Berno. Tra la urbo pasas la svisa aŭtovojo A9, de kiu en nordo de la urbo disbranĉiĝas la svisa aŭtovojo A12. La komunumo disponas pri alveturejoj al ambaŭ aŭtovojoj. La stacidomo de Vevey estas fervojnodo inter la trajnlinio de Laŭzano al Brigo kaj diversaj regionaj trajnlinioj kaj funikularo al Monto Pélerin. Krome la urbo disponas pri loka busreto.

Loĝantaro redakti

Evoluo de la loĝantaro
jaro loĝantoj
1850 5201
1900 11781
1910 13664
1930 13036
1950 14264
1960 16269
1970 17957
1980 16139
1990 15968
2000 16202

Kun 17.109 loĝantoj (fine de 2006) Vevey apartenas al la plej grandaj komunumoj de la kantono Vaŭdo; estas la dua plej granda urbo de la aglomeraĵo Vevey-Montreux, kiu entute havas ĉirkaŭ 70.000 loĝantojn. 77,3 % de la loĝantoj estas franc-parolantaj, 5,3 % ital-parolantaj kaj 3,7 % portugal-parolantaj (stato 2000). La loĝantaro de Vevey precipe forte kreskis en la jaroj inter 1940 ĝis 1970. Komence de la 1970-aj jaroj ĝi atingis ĝisnunan maksimumon kun ĉirkaŭ 18.000.

Religio redakti

La granda plejmulto de la loĝantoj de Vevey estas kristanoj. Dum la censo en 2000 ĉirkaŭ 40% estis rom-katolikaj kaj preskaŭ 30% reformitaj. Pli ol 10% apartenas al alia religio, ĉirkaŭ 20% estas senkonfesiaj. En 1980 ankoraŭ pli ol 90 procentoj de la loĝantoj estis kristanoj[4]

Turismo redakti

De la unua duono de la 19-a jarcento Vevey, simile kiel Montreux, rapide disvolviĝis al grava turisma urbo. La unua granda hotelo malfermita en 1842 estis la „Hôtel des Trois Couronnes“ (Hotelo de la Tri Kronoj); en 1867 kaj en 1868 sekvis la „Grand Hôtel de Vevey“ kaj la „Hôtel du Lac“. Grave por la disvolviĝo de la turismo estis trafikaj konektoj realigitaj en la dua duono de la 19-a jarcento: Pro la konstruo de la fervoja linio en 1861, la riparoj de la stratoj kaj la konstruo de ŝip-albordiĝejoj la urbo de nun estis pli facile atingebla eĉ por eksterlandaj gastoj. Plian antaŭenpuŝon kaŭzis la konstruo de montaraj fervojoj al Mont Pèlerin kaj la panoramejo Les Pléiades mallonge post 1900. Plia turista altiraĵo precipe estas la urba promenejo laŭlonge de la tuta lago-bordo ĝis Montreux. Ĝi estas rigardata kiel la plej bela de Svislando.

Famuloj en Vevey redakti

Charlie CHAPLIN loĝis dum jardekoj ekde 1953, en Corsier-sur-Vevey en "Manoir de Ban", vilao en parko. En sia filmo "La Granda Diktatoro" (1940) li uzis esperantajn vortojn kiel "Panvendejo", "Buĉisto" sur la stratoj en la filmo, do esperanto estis de li konata. En 2012 esperantistoj en Vevey provis trovi skribitajn fontojn de tiu esploro lia; ili eĉ rilatis kun la Chaplin fonduso en Parizo. La respondo estas: ne estas leteroj, tekstoj, konkretaj dokumentoj. Do oni povas konjekti, ke aŭ Chaplin prenis vortaron kaj ĉerpis la vortojn el ĝi, aŭ sidis kun esperantisto(j) en publika loko en Kalifornio, kie li loĝis, kaj ricevis tiel la bezonatajn indikojn por sia filmo.

Alia famulo estis hungara komponisto Ede Poldini kaj la nehungara oficiro kaj mecenato Aimé von Palézieux-Falconnet.

Esperanto en Vevey redakti

En 2012 Vevey gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo. Dum tuta monato aprilo vidiĝis ekspozicio pri Esperanto en Magasins du Monde.

Fontoj redakti

  1. Florence Cattin/Andres Kristol, Vevey VD (La Veveyse) in: Dictionnaire toponymique des communes suisses – Lexikon der schweizerischen Gemeindenamen – Dizionario toponomastico dei comuni svizzeri (DTS|LSG), Centre de dialectologie, Université de Neuchâtel, Verlag Huber, Frauenfeld/Stuttgart/Wien 2005, ISBN 3-7193-1308-5 und Éditions Payot, Lausanne 2005, ISBN 2-601-03336-3, p. 921.
  2. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  3. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  4. Statistique Vaud Arkivigite je 2009-08-02 per la retarkivo Wayback Machine - Statistikaĵoj pri Vevey

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti