Pol Pot
Pol POT (propranome Saloth Sar, naskiĝis en 1928, mortis en 1998) estis prezidanto de la registaro de „Demokrata Kampuĉeo“ kaj unu el la plej sangaj ultramaldekstranaj diktatoroj en la historio. Enkadre de „reformoj“, kiuj en spirito de maoismaj idealoj estis enpraktikigontaj pure agrikulturan kaj aŭtarcian komunisman socion, li kulpigis morton de minimume unu miliono da kamboĝanoj.
Pol Pot | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
ប៉ុល ពត | |||||
Naskonomo | សាឡុត ស | ||||
Naskiĝo | 19-an de majo 1925 en Prek Sbauv, French Protectorate of Cambodia, ![]() | ||||
Morto | 15-an de aprilo 1998 (72-jaraĝa) en Anlong Veng District | ||||
Mortis pro | vd | ||||
Tombo | Anlong Veng District (en) ![]() ![]() | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | kmera vd | ||||
Ŝtataneco | Franca Hindoĉinio Popola Respubliko Kamboĝa State of Cambodia (en) ![]() Demokratia Kamboĝo Reĝlando Kamboĝo Ĥmera Respubliko Kamboĝo ![]() | ||||
Alma mater | Franca Lernejo de Elektroniko kaj Informadiko Lycee Sisowath (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Kamboĝo Partio de Demokratia Kamboĝo Partio de Kamboĝa Nacia Unueco ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Saloth Phem (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Saloth Chhay (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Khieu Ponnary (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Pol Pot vd | ||||
Okupo | politikisto oficiro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1963–1997 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pol Pot – propranome Saloth Sar – naskiĝis la 19-an de majo de 1928. Junaĝe li fariĝis samideano de Ho Chi Minh kaj dum la Dua mondmilito li aniĝis en lian Komunisman Partion de Hindoĉinio. Ekde la jaro 1949 li studis en Parizo kaj li revenis en la patrujon kiel instruisto. En la jaro 1963 li foriris norden de Kamboĝo, li fariĝis signifa faranto de la komunisma partio kaj li organizis taĉmentojn de „ruĝaj kmeroj“, kiuj en la jaroj 1968 – 1975 gvidis helpe de vietnamaj partizanoj civitanan militon kontraŭ registaro en Pnom-Peno. En la jaro 1975, ruĝaj kmeroj detronigis por-usonan reĝimon de generalo Lon Nol. En aprilo de la sekvanta jaro Pol Pot fariĝis prezidanto de la registaro de la nove proklamita Demokratia Kampuĉeo.
Li kaj liaj kunbatalantoj akcentis sian celon konstrui agrikulturan komunismon konforme kun doktrino de Mao Zedong (vidu la tekston Maoismo) kaj radikale konceptita marksisman ideologion. La nova socio devis esti tute aŭtarcia kaj internacie izolita. Dank‘ al tiu ĉi izoleco restas multo el tio, kio en tiuj jaroj en la lando estis disputata, ĝis hodiaŭ vualita per sekreteco. Nur tio estas certa, ke ĉefaj iloj de ruĝaj kmeroj estis teroro kaj genocido, vidu la tekston Kamboĝa Genocido, kies viktimoj fariĝis minimume unu miliono da personoj. Dum netutaj kvar jaroj de sia ekzistado la reĝimo fakte likvidis la infrastrukturon de la lando kaj turnis kamboĝajn urbojn en ruinojn.
Fatala turnopunkto, kiu antaŭsignis falon de Pol Pot, estis limregiona konflikto kontraŭ Vjetnamio el la jaro 1977. La reciproka malamikeco inter iamaj aliancanoj rezultis januare de 1979 en invadon, kiu forpuŝis ruĝajn kmerojn en montarojn apud la tajlanda landlimo. La grave spertigatan landon, kiu en la paso de la 1970-aj jaroj perdis pro kulpo de malsanoj, malsatmortigado, militoj kaj genocido ĉirkaŭ 3,5 milionoj da loĝantoj, atendis plua etapo de konflikto. Kontraŭ la registaro de la Popola Respubliko Kamboĝa, surtronigita de vjetnamianoj, kuniĝis reprezentantoj de ĉiuj ĝisnunaj reĝimoj kaj en la jaro 1982 ili formis ekzilan „koalician registaron de demokratia Kamboĝo“ kun partopreno de Pol Pot, kiu estis enlande en neĉeesto kondamnita al mortpuno. En la jaro 1985 Pol Pot anoncis, ke li rezignas pri la gvidado de ruĝaj kmeroj kaj li plu retenos nur „konsiligan voĉon en armeaj demandoj“. Kvin jaroj post tio li eksiĝis el la ekzila registaro.
Dum la 1990-aj jaroj, Kamboĝo travivis komplikan periodon karakterizata de alternoj de registaroj kaj politikaj sistemoj. Eĉ ne ruĝaj kmeroj intencis senreste rezigni pri influo al agado en la lando. Sporade ili konektiĝas en la politikan vivon, sed dume ili senĉese lasas malfermita eblecon de armita rezisto kontraŭ la ekzistanta reĝimo kaj ĉe tajlandaj limoj ili tenas siajn armeajn tendarojn. En unu el ili mortis ankaŭ ilia longjara gvidanto Pol Pot. Tiel okazis la 15-an de aprilo de 1998.