Lyndon B. Johnson

prezidanto de Usono

Lyndon Baines JOHNSON [lind.n bejnz ĝons.n] (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1908 apud Johnson City, Teksaso, mortis la 22-an de januaro 1973 en San Antonio) estis la tridek-sesa prezidanto de Usono. Johnson estis 191 cm alta, kaj pezis 95 kg. Lia edzino estis Claudia Alta "Lady Bird" Taylor. La paro havis du filinojn. Li estis de la konfesio Disĉiploj de Kristo. Li mortis 64-jaraĝa pro kora ikto.

Lyndon B. Johnson
Persona informo
Lyndon B. Johnson
Naskonomo Lyndon Baines Johnson
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1908 (1908-08-27)
en Stonewall
Morto 22-an de januaro 1973 (1973-01-22) (64-jaraĝa)
en Stonewall
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per acute myocardial infarction vd
Tombo grave of Lyndon B. Johnson vd
Religio Kristana Preĝejo (Disĉiploj de Kristo) vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Kennedy-Warren Apartment Building • Blanka Domo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Teksasa Ŝtata Universitato • Georgetown University Law Center • Junction School vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Lyndon B. Johnson
Familio
Patro Samuel Ealy Johnson vd
Patrino Rebekah Baines Johnson vd
Gefratoj Sam Houston Johnson vd
Edz(in)o Lady Bird Johnson vd
Infanoj Lynda Bird Johnson Robb • Luci Baines Johnson vd
Profesio
Okupo politikistoinstruisto • rancher • ŝtatreprezentanto vd
Laborkampo limigo de armiloj • politikoregistaro vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
36-a Prezidanto de Usono
Dum 1963-1969
Antaŭulo John F. Kennedy
Sekvanto Richard Nixon
Vicprezidanto de Usono
Dum 1961-1963
Antaŭulo Richard Nixon
Sekvanto Hubert H. Humphrey
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Politika kariero redakti

Inter 1949 kaj 1961 li estis ano de la senato de Usono. En 1961 li iĝis vicprezidanto kiel viculo de John F. Kennedy; post ties perforta morto en 1963 li aŭtomate iĝis prezidanto. En 1964 li estis reelektita ĝis 1968. Li rezignis je plia kandidateco, kiu estis ebla, ĉar lia unua ofic-periodo estis malpli ol duona.

Kiel Prezidanto, liaj enlandaj politikoj estis nomataj la programo "Granda Societo", kaj donus pli da civitanaj rajtoj, sanservo, urba kaj kampara disvolviĝo, kaj publikajn servojn. Li ankaŭ volis fini malriĉecon.

Grava problemo en lia administrado estis la Vjetnama milito. Dum li eniris la militon por haltigi komunismon disvastiĝi, ĝi fariĝis tre nepopulara ĉe la ĝenerala publiko.

Li perdis la elekton de 1968 kontraŭ Richard Nixon.

Templinio redakti

Dum lia administrado (1963-1969) okazis;

  • 1964- La Granda Socio kaj la Milito kontraŭ Malriĉeco
  • 1964- Leĝo de Civilaj Rajtoj
  • 1964-08-02 Bataleto inter usona armea ŝipo kaj nord-vjetnamaj ŝipoj en la golfo de Tonkin; posta pravigo de milito kontraŭ Vjetnamio
  • 1965- Usonaj marsoldatoj en la Dominga Respubliko
  • 1965 ĝis 1967- Leĝoj por Purigi la Vivmedion
  • 1968- 500.000 usonaj trupoj en Vjetnamio

Galerio redakti



Eksteraj ligiloj redakti