Vicprezidanto estas anstataŭanto de prezidento, reprezentanto de la ŝtato en la politiko. Li/ŝi havas reprezentajn taskojn kaj okaze de morto aŭ retiriĝo de la aktuala prezidento, li/ŝi transprenas provizore la prezidentan funkcion.

La vicprezidanto povas esti elektita kun la prezidento dum rektaj elektoj aŭ en parlamento tra la elektitaj parlamentanoj. En multaj landoj, la posteno de vicprezidanto ne ekzistas.

Usono redakti

La vicprezidanto okaze de morto de la prezidanto iĝas aŭtomate nova prezidento ĝis fino de la elektoperiodo. Li/ŝi estas elektita samtempe, kune kun la prezidento. Se li/ŝi abdikas, mortas ktp., la prezidento proponas novan vicprezidanton en interkonsento kun la usona senato.

Argentino redakti

Ĝia elekto okazas kun la prezidanto, kiun li anstataŭas same kiel en Usono ĝis fino de la elektoperiodo (okaze de morto, abdiko, ktp.).

La vicprezidento estas same prezidanto de la argentina senato. Okaze de ties abdiko, la funkcion plenigas provizora prezidento de senato (Presidente Provisorio del Senado). Tiu lasta iĝas eĉ prezidento, se prezidento kaj vicprezidento same abdikas. Tio okazis en 2001, kiam abdikis prezidento Fernando de la Rúa kaj vicprezidento Carlos Alvarez (jam en oktobro de 2000). Tiam iĝis la prezidento Ramón Puerta, provizora prezidento de la senato.

Rusio redakti

En Rusio, la funkcio ekzistis ĝis oktobro 1993, kiam la vicprezidanto Aleksandro Ruckoj volis puĉon. Ekde tiam, la prezidenton anstataŭas ĉefministro.

La vicprezidanto estas anstataŭanto de prezidanto, en ekonomio, institutoj ktp.

Sudkoreio redakti

En Sudkoreio, la funkcio ekzistis ĝis 1948 ĝis april 1960, Rezigno la prezidanto Syngman Rhee.